Wikimedia Foundation elections/Board elections/2008/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
The election ended 21 June 2008. No more votes will be accepted.
The results were announced on 26 June 2008.
Estrar-baloto de 2008
Organizo


La 2008-jara balotado al la Estraro okazos inter la 1-a de junio kaj la 21-a de junio 2008. Membroj de la Wikimedia-komunumo havas la eblecon elekti unu kandidaton por unu-jara daŭro kiu finos julion 2009.

La Estraro estas la ĉefa reganta aŭtoritato de eo:Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-dona organizaĵo laŭ "w:501(c)" registrita en la usona ŝtato Florido. La Fondaĵo prizorgas multajn diversajn projektojn, kiel Vikipedion kaj la Vikimedian Komunejon.

La balotado okazos sekure sur softvaro komunutila. Voĉdonado estos sekreta kaj videblos nur al la elektitaj kelkaj personoj kiuj kontrolos kaj nombros en la balotado. (La balotado-sistemo ankoraŭ ne estis konfirmita.)

Ĉiuj tempoj sur tiu ĉi paĝo estas 00:00 (meznokto) UTC.

Informoj por voĉdonontoj[edit]

Kio necesas[edit]

Vi rajtos voĉdoni el iu ajn registrita konto kiun vi havas en unu el la vikimediaj projektoj (vi rajtos voĉdoni nur unufoje, sendepende de la nombro de viaj kontoj). Por ricevi la rajton, tiu konto devas esti:

  • ne blokita, kaj
  • ne roboto, kaj
  • havi almenaŭ 600 redaktojn faritajn antaŭ la 1-a de marto 2008 en tiu projekto (ne eblas kombini redaktojn el diversaj projektoj), kaj
  • esti farinta minimume 50 redaktojn inter 1-a de januaro kaj 29-a de majo 2008 en tiu projekto.

Specialaj esceptoj: la sekvaj rajtos voĉdoni nekonsiderante la suprajn postulojn:

  • Por-servilaj administrantoj de Vikimedio kun shell access:
  • pagata kunlaborantaro de Fondaĵo Vikimedio kiu komencis labori en la oficejo antaŭ 1-a de marto 2008;
  • nuntempaj aŭ antaŭaj membroj de la Estraro (Board of Trustees).

Kiel voĉdoni[edit]

Se vi havas la rajton voĉdoni:

  1. Legu la sinprezentojn de la kandidatoj kaj decidu kiujn kandidatojn vi subtenos.
  2. Iru al la vikipaĝo "Special:Boardvote" en unu projekto, je kiu vi havas la voĉdonrajton. Ekzemple, se vi estas plej aktiva en la projekto meta.wikimedia.org/, iru al meta.wikimedia.org/wiki/Special:Boardvote.
  3. Sekvu la instrukciojn sur tiu paĝo.

Informoj por kandidatoj[edit]

Respondecoj de la Administrantaro[edit]

La Estraro ĝenerale respondecas pri :

  • decidi mision celojn malproksimajn planojn kaj altnivelanj regularojn de la Fondaĵo kaj de ties projektoj;
  • elekti Plenumdirektoron (kiu prizorgas ĉiutagaĵojn) kaj aprezi ties rezulton;
  • garantii viveblecon de la organizaĵo zorgante pri iaj sendependaj enspezfontoj;
  • sciigi pri la rego kaj la aktivecoj de la Fondaĵo al la komunumo;
  • provizi superrigardon al la estraro kun elmontro de kontoj, prognozoj kaj programoj;
  • prizorgi leĝan kaj etikan integrecon;
  • rekruti kaj orientigi novajn estraranojn.

Ene de la Estraro apartaj postenoj kun kromaj respondecoj (kiel prezidanto, plenumsekretario, kasisto) estas difinitaj en la Vikimedia regularo kaj ĉiujare elektitaj de kaj el la Estraro.

La Estraro ne respondecas pri :

  • ĉiutaga agado, krom se nepre necese;
  • difini redaktoregularojn je projektonivelo;
  • solvi bazajn diputojn en la komunumo;
  • volontuli en specifaj kampoj de regula organiza laboro;

Respondecoj de Estrarano[edit]

Esti Estrarano de eta organizaĵo kia Vikimedia Fondaĵo kiu frontas egajn defiojn povas esti temporaba. La posteno estas volontula kaj ne pagata. Kvankam oni ne atendas ke estraranoj kontribuu per sia propra mono al la organizaĵo, ili estas bonvenaj helpi kolekti monon.

Estraranoj ĉeestu persone minimume 3 aŭ 4 renkontiĝojn jare, Vikimanion (nia jara konferenco), kaj partoprenu aliajn programitajn retajn renkontiĝojn kaj balotojn. La Estraro intense komunikadas per retmesaĝoj, vikio kaj tujmesaĝilo. Individuaj estraranoj foje ĉeestas strategiajn renkontiĝojn kun aliaj organizaĵoj kaj firmaoj, transdonante protokolojn al la Estraro kaj al la dungitaro.

Individuaj estraranoj implikiĝu en iuj agadoj (kiel monkolektado, Vikimanio, kontrolproceduro) kaj helpu verki regularojn, grafikojn kaj rezoluciojn pri tiuj temoj.

Ideala Estraro entenu miksaĵon de diversaj spertoj: ĝi konsistu el imagoplenaj pensuloj kaj gvidantoj, spertuloj pri neprofitocelaj organizaĵoj kun kontada kaj leĝa kapabloj, monkolektospertuloj, kaj publikaj figuroj. Ĝi estu kulture diversa, spegulante la diversecon troveblan en la komunumoj de la projektoj de la Fondaĵo. Ĝi serioze prizorgu la regadon de la organizaĵo gvidante la dungitaron al ambiciaj sed realismaj celoj.

La rolo de Estrarano ne ĉiam estas la plej ekscita nek la plej kontentiga imagebla pozicio. Plej multe de ties laboro estas nerimarkita; parto de ĝi estas alte konfidenca, kaj alia pure administra. Aliflanke, ĝi estas unika okazo valore agadi por unu el la plej kulture sgnifoplenaj organizaĵoj en la mondo.

Ĉar Estraranoj havas devojn ligitajn al sia pozicio, kandidatoj kiuj okupas salajritan postenon ene de la Vikimedia Fondaĵo devas rezigni pri ĝi antaŭ ol povi enposteniĝi en la Estraro. Tio estas planita por eviti eblan interesokonfliktojn.

Postuloj por povi kandidatiĝi[edit]

Por povi kandidatiĝi vi nepre:

  • estu redaktinta almenaŭ 600-foje antaŭ la 1-a de januaro 2008 per iu ajn konto en iu projekto (redaktoj el diversaj projektoj ne povas esti kombinitaj); kaj
  • estu redaktinta almenaŭ 50-foje inter la 1-a de januaro kaj la 1-a de junio 2008 sur tiu projekto; kaj
  • publike malkaŝu vian veran nomon en via kandidata sinprezento (ĉar identeco de Estraranoj estas publike registritaj, ne eblas esti estrarano anonime au sub kaŝnomo); kaj
  • estu almenaŭ 18-jaraĝa kaj leĝe plenaĝa en via loĝlando.
Specialaj esceptoj: nunaj Estraranoj povas kandidatiĝi nekonsiderante la suprajn postulojn.

Kiel kandidatiĝi[edit]

Se vi plene rajtas vi povas kandidatiĝi farante jenon :

  1. Verku mallongan resumon malpli ol 1200 karaktrojn longan klarigante kion vi faros se vi estos elektita, viajn opinion pri la temo kaj sperton kaj ĉion kion vi konsideras pritema. Vi ne eluzu vian kandidatan proklamon por ligi al subtenantolistoj aŭ aliaj programopaĝoj, kaj ne kandidatiĝu en listo kun kunlistanoj.
  2. Kandidatiĝu inter 00:00, 8-a de majo 2008 (UTC) kaj 23:59, 22-a de majo 2008 (UTC). Post la 22-a de majo, ĝi ne povos esti ŝanĝita krom por korektetoj aŭ traduko. Ĉia aldonaĵo proponita post tiu tempolimo estos tempomarkita kaj prezentita aparte de la orignala resumo kaj estos prezentita al balotantoj se ili estos tradukitaj en ĉiuj lingvoj same kiel la originala resumo.
  3. Havigu pruvon de via identeco al Cary Bass (Voluntula kunordiganto) antaŭ la 29-a de Majo 2008. Vi estos private kontaktita de iu Balotkomitatano kun plia informo kiel plenumi postulojn kiam vi kandidatiĝas.

Kandidatoj kiuj ne plenumos la suprajn postulojn kaj malrespektos tempolimojn estos forigitaj.

Organizado[edit]

Kalendaro[edit]

  • 01–31 de Majo 2008: unua tradukfazo; subkomitato aktive kunordigas kaj promocias tradukadon.
  • 08–22 de Majo 2008: sinkandidatiĝoj.
  • 29 de Majo 2008: tempolimo por sendi pruvon pri identeco (malfruaj aŭ mankantaj estos forigitaj)
  • 01–21 de junio 2008: baloto.
  • 22–23 de junio 2008: balotkontrolo.
  • 26 de junio 2008: rezultproklamo.

Tradukantoj[edit]

Por garantii ke reprezentanta parto de la Vikimedia komunumo partoprenu la baloton, gravas traduki la balotinformilon kaj la kandidatajn proklamojn en kiel eble plej multaj lingvoj. Por helpi traduki, Bonvolu rigardi la tradukpaĝon.