Wikimedia Foundation elections/Board elections/2009/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
La baloto finiĝis la 10-a de aŭgusto 2009. Neniuj pliaj voĉdonoj akteptiĝos.
La rezultoj anonciĝis la 12-an de aŭgusto 2009.
Estrar-baloto de 2009
Organizo

La baloto de 2009 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo okazis inter la 28-a de julio kaj la 10-a de aǔgusto 2009. Membroj de la Vikimedia komunumo havis la eblecon elekti tri kandidatojon, kiuj servis dum du jaroj, ĝis 2011. La Estraro estas la plej supera reganta aǔtoritato de la Vikimedia Fondaĵo, senprofitcela organizo registrata en usono laǔ statuto 501(c)(3) de la usona leĝaro. La Vikimedia Fondaĵo estras diversajn multspecajn projektojn, kiel Vikipedio kaj Komunejo.

La voĉdonado okazis sekure per serviloj, kiuj apartenas al la organizaĵo programaro por la publika bono. Balotoj estis sekretaj, kaj estis videblaj nur al la difinitaj malmultaj homoj, kiuj kontrolis la voĉdonadon kaj kalkulis la rezultojn. Voĉdonantoj donis numerojn al la kandidatoj por montri la gradon de subteno, kiun ili donis al ĉiu. Per la rimedo Schulze oni kalkulis la rangon de ĉiu kandidato, surbaze de la nombro da voĉdonantoj, kiuj preferis tiun kandidaton super aliaj kandidatoj.

La Komitato pri Balotado anoncis la rezultojn je aǔ antaǔ la 12-a de aǔgusto. Detalaj rezultoj estis akireblaj. Ĉiuj horoj sur ĉi-tiu paĝo estas 00:00 (meznokto) UTC.

Informoj por voĉdonantoj[edit]

Necesoj[edit]

Vi rajtas voĉdoni per nur unu konto, kiun vi proprietas sur vikio de la Vikimedia Fondaĵo. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje, sen konsidero pri la nombro da kontoj, kiujn vi proprietas. Por rajti voĉdoni, ĉi-tiu sola konto devas:

  • ne esti barata, kaj
  • ne esti perprograme operaciata; kaj
  • fari pli ol 600 redaktojn antaǔ la 1a de junio 2009 sur ĉiuj Vikioj de la Vikimedia Fondaĵo. Redaktojn sur pluraj vikioj eblas kombini se la kontoj estas unuigataj en universala konto; kaj
  • fari almenaǔ 50 redaktojn inter la 1a de januaro kaj la 1a de julio 2009.

Specialaj esceptoj: la sekvantaj rajtas voĉdoni sen konsideri la suprajn limojn:

  • Administrantoj de la Vikimedia servilo, kiuj havas kernan alir-rajton;
  • pagataj dungatoj de la Vikimedia Fondaĵo, dungataj antaǔ la 1a de marto 2009;
  • nunaj aǔ antaǔaj membroj de la Estraro

Kiel voĉdoni[edit]

Se vi rajtas voĉdoni:

  1. Legu la prezentojn de la kandidatoj kaj decidu, kiujn kandidatojn vi subtenos.
  2. Aliru la viki-paĝon "Special:Securepoll" sur vikio, de kiu vi rajtas voĉdoni. Ekzemple, se vi plej aktivas sur la vikio meta.wikimedia.org/, iru al meta.wikimedia.org/wiki/Special:Securepoll/vote/17.
  3. Sekvu la instrukciojn sur tiu paĝo.

Informoj por kandidatoj[edit]

Detalan priskribon de la respondecoj de estrarano oni trovis en la Estrara manlibro.

Respondecoj de estrarano[edit]

Esti estrarano de malgranda organizaĵo kiel la Vikimedia Fondaĵo, kiu alfrontas grandegajn defiojn, povas esti temporaba. La posteno estas volontula kaj sen salajra. Dum oni ne atendas, ke administrantaranoj alportis propran monon al la organizo, oni dankis iliajn klopodojon akiri monon por la organizo.

Oni atendas, ke estraranoj persone ĉeestu almenaǔ 3-4 renkontiĝoj jare, ĉeesti nian jaran kongreson, Wikimania-n, kaj ĉeesti aliajn aranĝatajn interretajn renkontiĝojn kaj voĉdonojn. La Adminstrantaro komunikas multege per E-poŝto, vikio, kaj IRC. Unuopaj adminstrantoj foje partoprenas strategiajn renkontiĝojn kun aliaj organizoj kaj kompanioj, portantaj rezultojn al la Adminstrantaro kaj personaro.

Oni atendas, ke unuopaj administrantoj partoprenu precizajn agadojn (kiel mon-kolektado, Wikimania, kaj financa kontrolado), kaj ke ili helpu verki politikojn, statutarojn kaj rezoluciojn pri tiaj temoj.

Ĉar Administrantoj havas devojn pro ilia posteno, kandidatoj, kiuj nun okupas pagatajn postenojn kun la Vikimedia Fondaĵo devas lasi tiujn postenojn, antaǔ ol ili povas membriĝi en la Administrantaro. Ĉi-tio estas por eviti konfliktojn de interesoj.

Por rajti kandidatiĝi[edit]

Vi ne rajtas kandidatiĝi, se vi ne:

  • faris almenaǔ 600 redaktojn antaǔ ol la 1-a de marto 2009 sur iu ajn registrata konto (redaktojn sur pluraj vikioj oni povas kombini se la koncernaj kontoj estas unuigataj en universala konto); kaj
  • faris almenaǔ 50 redaktiojn inter la 1a de januaro kaj la 1a de julio 2009; kaj
  • publike malkaŝi vian veran nomon en via kandidata prezento (ĉar la identecoj de Adminstrantaranoj estas publikaj informoj, ne eblas okupi Adminstrantaran postenon sennome aǔ pseǔdonome); kaj
  • havas almenaǔ 18 jarojn kaj leĝe konsiderata kiel adulto en via hejma lando.
Specialaj esceptoj: nunaj membroj de la Estraro rajtas esti kandidatoj sen konsidero de la supraj kondiĉoj.

Kiel kandidatiĝi[edit]

Se vi rajtas kandidatiĝi, vi povas tion fari jene:

  1. Verku mallongan resumon, ne pli ol 1200-karakteran, kiu diras, kion vi farus, se vi elektiĝus al la Administrantaro, viaj opinioj kaj spertoj tiutemaj, kaj iu ajn kroman, kiu viaopinie rilatas al la temo. Vi ne rajtas per via kandidata resumo krei ligileton al litoj da subtenaj komentoj aǔ aliaj paĝoj pri via kandidateco, kaj ne rajtas esti parto de partio kun aliaj kandidatoj.
  2. Sendu vian resumon inter 00:00, la 6a de julio 2009 (UTC), kaj 23:59, la 27a de julio 2009 (UTC). Post la 27a de julio, vi ne rajtas ŝanĝi ĝin, escepte por fari malgrandajn korektojn kaj tradukojn. Ajnajn aldonojn, sendatajn post la limdato, oni prezentis aparte, kun indikoj de la tempo kaj dato de alsendo. Oni nur montris ilin al la voĉdonantojn, se ili tradukiĝis en ĉiujn el la samaj lingvoj, kiel la originala resumo.
  3. Alsendu pruvon pri via identeco al Cary Bass (Volontula kunordiganto) antaǔ la 27a de julio 2009. Membro de la Balotada Komitato kontaktis vin kun pliaj informoj pri kiel komplezi kun ĉi-tiu devo, post kiam vi listigis vin kiel kandidato.

Kandidatojn, kiuj ne komplezas kun la supraj devoj kaj limdatoj, oni malkandidatigos.

Kalendaro[edit]

Temposkemo[edit]

  • 01-a ĝis 30-a de junio 2009: unua traduka periodo; subkomitato kunordigas kaj instigas al tradukado.
  • 06-a ĝis 27-a de julio 2009: alsendoj de la kandidatoj.
  • 27-a de julio 2009: limdato por alsendo de pruvo de identeco (malfruaj aǔ mankantaj alsendoj malkandidatigis la koncernan kandidaton).
  • 28-a de julio ĝis 10-a de aǔgusto 2009: voĉdonado.
  • 10-a ĝis 12-a aǔgusto 2009: kontrolo de la balotoj.
  • 12-a de aǔgusto 2009: publikigo de la rezultoj.

Tradukantoj[edit]

Por certigi, ke bone reprezenta grupo da komunumanoj partoprenis ĉi-tiun balotadon, estas grave traduki pri-balotadajn anoncojn kaj kandidatajn deklarojn en kiel eble plej multajn lingvojn. Por helpi traduki, bonvolu vidi la paĝon pri tradukado.