Election candidates 2006/Oscar/Eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Oscar[edit]

Uzula nomo Oscar
Vera nomo Oscar van Dillen
Loĝloko Rotterdam, Nederlando
Aĝo 48
Uzula(j) paĝo(j) meta, nl.wikipedia, nl-projektoj, komunejo; baze mi havas paĝojn dissemitajn tra la projektoj ligitajn al mia uzula paĝo ĉi tie ĉe meta; krom en kelkaj projektoj kie la nomo jam estis uzata mi estas uzulo:oscar ĉie.
Partoprenante en Wikimedia de 23-a de februaro 2004 (registrite)
Projektoj en kiuj mi partoprenas nl.wikipedia kaj aliaj nederlandlingvaj projektoj kiel nl.vikinovaĵoj kaj aliaj, kelkaj kontribuoj al en, fr kaj de.wikipedia kaj aŭtoro de (laŭ ĉina uzulo) la plej ĝerma iam kreita ĝermo : nushu ;-)
Lingvoj en kiuj mi partoprenas denaske mi estas nederlandlingva, sed parolas la anglan kaj la germanan kvazaŭ kiel denaskulo, flue parolas la francan kaj havas kelkajn profesiajn sciojn de la hispana, sveda kaj itala. bazan konon de la turka parole de la kantona kaj skribe de la egiptaj hieroglifoj. mia uzulanomo estas oscar tra la diversaj projektoj krom en la hispana kie mi estas oscarami.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj mallonga resumo:
  • redaktanto kaj burokrato ĉe nl.wikipedia kaj aliaj nederlandlingvaj projektoj, kelkaj aliaj redaktoj dise en diversaj projektoj.
  • kia stevardo de majo 2005, mi provis helpi kaj konsili multajn projektojn en multaj lingvoj, ekzemple mi disvolvis bonan kontakton kaj amon por la turklingva vikipedio kaj ties komunumo
  • mi estas ano de la speciala projektkomitato kaj nuntempe prezidas la nederlandan asocion. jam priparolis mian kandidatiĝon kun la konsilantaro de la nederlandlingva asocio : "mi foralasos mian prezidantecon se mi estos elektita en la Fidataro"
Mia kandidatiĝo
Oscar
Oscar
  1. la kandidatiĝlimdato estante iom maloportuna por mi, mi verkas ĉi tion el kampadejo en Aŭvernio (Francio)
  2. mi bedaŭras ekscii la demision de Angela, mi alte taksas ŝiajn kontribuojn al la projektoj, pri kiuj mi kun ĝojo aŭdas ke ili ne ĉesos. pro la fakto ke portempa anstataŭigo estas tamen nepra, mi decidis prezentiĝi malgraŭ mia okupoplena vivo, ĉar estas multe da farendaĵoj same kiel multe da solvendaj problemoj de la Fidataro de la Fondaĵo; firmaj decidoj estas alprenindaj prefere rapide laŭ mia humila opinio. mi decidis prezentiĝi, sed nur post konsultiĝo kun miaj vikiaj kamaradoj, kies komentojn kaj vidpunktojn pri la temo mi alte taksas kaj respektas, tial mi tie estas : mia kandidatiĝo ne do venus tute neatendite.
  3. bonvolu vidi mian nederlandlingvan uzulan paĝon por kelkaj el miaj personaj vidpunktoj; bonvolu indulgi al mi, ne estas scienca (nek teĥnika : mi konfesas ke mi foje batalas kontraŭ kodoj) sed pli ĝuste artisma esprimado...
  4. mi estas profesia komponisto kaj instruisto en la konservatorio de roterdamo. eĉ tia mi ne kredas pri kopirajto kaj precipe ne en kopirajto de ideoj kaj longe rezistis aniĝi al kopirajtoasocioj al kiuj aniĝu komponistoj. finfine mi devis submetiĝi ĉar mi konstatis ke ne aniĝante estas kvazaŭ neeble publikigi siajn proprajn verkojn, aparte sur K-diskoj. mi estas forta kredanto je kopilasilo ĝenerale.
  5. antaŭ ol fariĝi profesia komponisto, mi laboris kiel fimagvidanto kun spertoj kaj en neprofitocela kaj profitocela organizaĵoj en nederlando ('87-'95). mi malkovris britannica (ups ! erara teksto, ĉu mi nur menciu tion ? ) kiam dekjara en 1968 kaj enamiĝis kun kolekto kaj disdonado de scioj dum mia tuta vivo :-)
  6. mi estas partizano de renkontiĝoj en la vera vivo ĉiufoje kiam eblas, kion en mia malgranda lando pruviĝis estis relative facile aranĝebla (mi organizis la roterdaman simpozion kie en septembro 2004 jimbo, anthere kaj angela renkontiĝis duafoje en vera vivo), kaj nun opinias ke, apud regulaj IRC-konferencoj, la fidataro de la fondaĵo devus renkontiĝi en vera vivo minimume trifoje en la jaro en la nuna stato (ne menciinte ankaŭ renkontiĝoj dum wikimania), celante labori plej efike.
  7. mi lernas sufiĉe rapide lingvojn kaj tute ne ĉagreniĝus lerni kelkajn aliajn survoje ...
  8. ĉu ni estas konstruantaj noaarĉon por la homaj scioj, ĉu "nur" kuraĝe laborantaj al iom post ioma finkonstruo de la babelturo restas vidota, sed mi forte kredas ke io tia estas en niaj manoj por pli granda parto ol "povas esti prudente atendita". bonvolu klare vidi ke estas precize pro ĉi kialo ke mi plej emfaze kredas en la graveco de la misio de la wikimedia fondaĵo, kaj dediĉis la plej gravan parton de mia libera tempo nun de 2,5 jaroj al la firmigo kaj la estonta disvolviĝo de ĝiaj projektoj kaj komunumoj. mi plu tiel faros, kia ajn estos la rezulto de ĉi baloto.
Bonvolu lasi demandojn tie mia diskutpaĝo ĉe meta au retpoŝte : oscar<punkto>wiki<ĉe>gmail<punkto>com.