Election candidates 2006/UninvitedCompany/Eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

UninvitedCompany[edit]

Uzula nomo UninvitedCompany
Vera nomo Steve Dunlop
Loĝloko Minneapolis, Minnesota, ie en la mondo
Aĝo 40
Uzula(j) paĝo(j) meta, en, komunejo
Partoprenante en Wikimedia de 27-a de Marto 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikipedia, Meta, kaj etaj implikiĝoj en komunejo kajvikilibroj
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en, meta
Mia kandidatiĝo Mi kredas ke la rolo de la Fidataro devus esti :
  • Instali decidan strukturon prefere al alpreni individuajn decidojn
  • Revizi financan leĝan kaj personan aferojn el la nuna bazo
  • Respekti la sendependecon de ĉiu lingvo kaj projekto
  • Bremsi la plej grandajn ŝangojn kiuj povus kompromiti la sukceson kiun ni jam atingis
  • Konsili la regantojn la dungitojn kaj la volontulojn laborantajn por la Fondaĵo

Mi kredas ke la rolo de la Fondaĵo devus esti :

  • Provizi financan kaj leĝan kadron por la funckciado de vikipedio kaj de ties fratinaj projektoj
  • Utili kiel simpla voĉo por la publiko en la temoj kiaj rilatoj al la gazetaro kaj al la donacintoj kies unueco gravas
  • Subteni kaj ebligi taŭgan gvidadon ene de ĉiu projekto plutenante niajn komunumogvidatajn tradiciojn

Se mi estos elektita la unuaj aferoj kiu n mi defendos kia fidatarano estus :

  • Identigi unu aŭ plurajn kontaktulojn por la Fondaĵo por ĉiu projekto en ĉiu lingvo
  • Pli etendita kaj pli organizita uzado de voluntuloj por trakti la ĉiutagan laboron de la Fondaĵo
  • Pliforta fokusigo sur akurata kaj oportuna interna komunikado

Koncerne la neanglalingvajn projektojn mi kredas jenon :

  • La plej multo el tiuj projektoj devus finfine fariĝi sendependaj de usone bazita fondaĵo (posr 5 ĝis 10 jaroj )
  • Fidata gvidado en ĉiu lingvo devus esti flegata, kio disdividas la kernajn valorojn : libere disdonebla enteno, neŭtrala vidpunkto kaj malfermiteco

Kion mi alportas al la Fidataro inkluzivas :

  • Tri jarojn da partopreno en la angallingva vikipedio inkluzivanta kreskanta interesiĝo en la regularo kaj gvidado
  • Antaŭa partopreno en la administra konsilantaro de Wesleyan Broadcast Association, Inc. neprofitocela organizaĵo kiu funkciigis la radion WESU-FM
  • Antaŭa dungoposteno kiel firmaestro en usona bizneso kiuj donis al mi certagrade familiarecon kun leĝaj financaj kaj strukturaj problemoj kiujn frontas la Fondaĵo
  • Kelkaj antaŭaj vojaĝoj precipe en Hispanio kaj Meksikio de kiam mi parolas iom da hispana
  • Teĥnika fona kulturo en softvara evoluigo kaj IT

Kelkaj aferoj kiujn mi dezirus alporti al la Fidataro sed ne povas :

  • Mi respektas la internacian naturon de la Fondaĵo kaj dezirus flue paroli aliajn lingvojn krom la angla
  • Mi malŝatas vojaĝi kaj vivas en malalirebla loko. Kvankam mi pretas ekvojaĝi se elektita, mi povus ne persone ĉeesti ĉiujn fidatarajn eventojn
  • Kiom grava estu Vikipedio por mi, mi ne povas lasi ĝin fariĝi mia plentempa okupo
Bonvolu lasi demandojn tie mia diskutpaĝo je meta