Fund drives/2005/Q4 planning/Translations/Fundraising drive letter - eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

(ang) (ar) (ast) (bg) (br) (ca) (cs) (cy) (da) (de) (en) (el) (eo) (es) (et) (fi) (fr) (gl) (hu) (he) (ia) (id) (it) (ja) (ko) (ml) (nap) (nl) (nn) (pl) (pt) (ro) (ru) (sc) (sk) (sl) (sh) (sr) (su) (sv) (th) (tr) (vi) (ua) (wa) (zh) edit


Scio estas povo. Helpu konservi ĝin libera!

La Wikimedia fondaĵo kaj dekoj da miloj da gevolontuloj kiuj kontribuadas per sia tempo kaj sperto al ĝiaj projektoj opinias ke scio estas fonto de povo kaj devus nepre esti libera, kaj necesas gardi ĝin tia.

La donema subteno de homoj kiaj vi ebligis ke Vikipedio fariĝu la plej granda enciklopedio en la tuta homa historio. Antaŭ nur kelkaj jaroj wikipedia.org ankoraŭ ne estis inter la 10 000 plej vizitataj TTT-ejoj; Nun ĝi troviĝas inter la 30 unuaj kun pli ol 2,5 miliardoj da paĝoj legitaj en novembro 2005. Malpli ol 0,5 % de la retuzantoj aliris wikipedia.org en ĉiu tago de la antaŭa jaro. Nun tio verŝajne kvarobliĝos kaj ni atendas similan kreskon por la venonta jaro. Tio validas por la nura Usono : pli ol 3,2 milionoj da unuopaj vizitantoj aliris la vikipedion en septembro de la pasinta jaro. En la lasta septembro estis preskaŭ 13 milionoj. Dank al via helpo pliaj dekoj da milionoj da homoj vizitos la Vikipedion kaj ĝiaj flankprojektoj en la venonta jaro.

Por provizi informojn al eksponente kreskanta legantaro, nia buĝeto kreskis de 15 000 US$ en 2003, al 125 000 en 2004, ĝis pli ol 700 000 ĉijare. En la venonta jaro la Fondaĵo Wikimedia antaŭvidas elspezi milionojn responde al kreskantaj petoj, disvolvante nian softvaron kaj niajn metodojn pro pli bone provizi bonkvalitan entenon kaj plu labori al nia celo provizi liberan sciaron al ĉiuj. Tio povas ŝajni terura, sed ankaŭ terurige estas krei la plej grandan enciklopedion en malpli ol kvin jaroj. Ni ne povas fari tion sen via helpo.

Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj ekzistas nur tra ĝiaj kontribuoj : tiuj de ĝiaj geredaktantoj kiuj dediĉas siajn tempon kaj penojn kaj tiuj de ĝiaj donacantoj kiuj alportas monan helpon. Same kiel multaj revizietoj helpas plibonigi la entenon, ĉiu donaco helpas dissendi ĝin. Averaĝa ricevita donaco sumas ĉirkaŭ 20 US$. Ĉiu unuopa donaco gravas.

Ni turnas nin al vi por ke vi helpu nin realigi nian celon. Ebligas plu kreskigi kaj plibonigi nian projekton viaj donacoj. Donacojn al la Fondaĵo Wikimedia vi povas fari en ĉia valuto laŭplaĉe kaj estas dekalkuleblaj de la impoŝtoj en Usono. En Francio kaj Germanio donacoj al la landaj asocioj (Wikimedia France, Wikimedia Deutschland) ankaŭ estas dekalkuleblaj. Kvankam tiuj lastaj ne estas rekte utiligitaj de la Fondaĵo Wikimedia, ili ebligas daŭrigi niajn klopodojn kaj atingi niajn celojn.

Nun estas la momento provizi al la mondo liberan sciaron.

Dankas pro via donemo

Jimmy Wales, Florence Devouard, Angela Beesley, kaj la cetero de la Teamo de Wikimedia.



Notu : ĉi monkolektalvolko videblos de la 16-a de ĝis la 6-a de januaro 2006.