Fundraising 2012/Translation/Isaac appeal/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Fundraising 2012/Translation/Isaac appeal and the translation is 83% complete.

Banner

  • Bonvolu legi:
    Personan apelacion de
    Vikipedio-uzanto Isaac Kosgei

Appeal

De Vikipedio-redaktoro Isaac Kosgei

Scio estas por ĉiuj, eĉ por tiuj kiuj ne havas aliron al la Interreto. Hodiaŭ, kenjaj lernejoj plejparte havas komputilojn. Sed ĉe multaj ankoraŭ mankas retaliro, precipe en la plej malproksimaj partoj de mia nacio.

Kiel vikipedia volontulo, mia granda kontribuo estas disdoni la ne-retan version de Vikipedio. Ĉi tio estas versio de Vikipedio kiu havas nur tekston; oni povas ĝin uzi sen retkonekto.

Veturante per publikaj aŭtobusoj kaj taksioj, armate nur per KD-oj, USB-poŝmemoriloj, tekokomputilo kaj projekciilo, miaj amikoj kaj mi vizitas lernejojn ĉirkaŭ Kenjo.

Ni instalas Vikipedion en la lernejaj komputiloj kaj eksplikas al la instruistoj kiel la projekto funkcias. Post tio ni faras elmontron al la tuta lernejo per la projekciilo, kaj ni parolas pri la gravecon de Vikipedio.

La instruistoj diras ke ĉi tiu projekto ŝanĝis la vivojn de miloj da lernejanoj kaj ke ĝi revoluciigas edukadon en Kenjo. La studentoj ĉiam interesiĝas, kaj ili dankegas nin pro nia faro.

Thanks to Wikipedia—and a few long, dusty bus rides—a whole generation of students now has access to the world’s largest encyclopedia. To me, this is the best thing that has ever happened.

Kiam vi donacas al Vikipedio, vi ŝanĝas la mondon. Mi dankas vin tutkore.

Isaac Kosgei
Komerca studanto kaj Vikipedio-volontulo