Inkluzivigismo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
Jump to: navigation, search
Wikimedian philosophy

Community
Conflict-driven view
False community
Wikiculture
Wikifaith
Anti-wiki

Measuring Accuracy
Eventualism
Immediatism

The Wiki Process
Darwikinism
Wikidemocratism
Wikindividualism
Wikianarchism
Wikiscepticism

Power structure
Wikidemocratism
Wikidespotism
Wikirepublicanism
Wikianarchism
Wikimeritocracy
Wikiplutocracy
Wikitechnocracy
Wikibureaucracy

Encyclopedia standards
Deletionism
Inclusionism
Exclusionism
Delusionism
Precisionism

Notability
Essentialism
Incrementalism

Collaboration
Factionalism
Antifactionalism

Overall structure
Categorism
Structurism

Article length
Mergism
Separatism

Social
Exopedianism
Mesopedianism
Metapedianism

Miscellaneous
Post-Deletionism
Transwikism
Mediawikianism
Antiovertranswikism
WikiSecessionism

+/-

Deutsch (de) · English (en) · Esperanto (eo) · Español (es) · Français (fr) · עברית (he) · 日本語 (ja) · 한국어 (ko) · ‪Norsk (bokmål)‬ (no) · Português (pt) · Русский (ru) · Українська (uk) · ‪中文(简体)‬ (zh-hans) · ‪中文(繁體)‬ (zh-hant) · +/-

La inkluzivigismo (de la latina vorto includere "inkluzivigi" kaj la angla formo inclusionism) estas filozofio de vikipedianoj, kiuj preferas teni kaj plibonigi problemajn artikolojn kompare al ties simpla forigo. Inkluzivigistoj krome ne tiom fokusas pri la demando, ĉu iu informo estas "nepre necesa" por "ĝenerala monda informiteco" (kiel ajn difini tion), sed pli koncentriĝas pri la demando de fakta korekteco de la artikolo.

Se ekzemple artikolo havas parte bonan kaj parte subnivelan enhavon, inkluzivigisto konvinkite pledos por la teno de la artikolo kaj, kiel ankaŭ "eventualisto", fidos pri tio ke la vikipedia procedo post iom da tempo plibonigos la subnivelan enhavoparton.

Ofta eldiro de inkluzivigistoj estas "Vikio ne estas papero". Ĉar Vikipedio ne havas la samajn limigojn pri havigebla spaco kiel presitaj enciklopedioj, ne ekzisto kialo sammaniere draste selektigi la enhavon. Ofte diskuto pri forigo de enhavaĵo prenas same multe da datuma spaco kiel la artikolo mem, foje ankaŭ multe pli da. La teknika kapacito kaj atingebleco de Vikipedio laŭ ili ne tuŝiĝas per tio. Inkluzivigistoj tial postulas, ke la kriterioj pri akcepto de artikoloj estu laŭeble vastaj. Tekstoj pri personoj, lokoj aŭ konceptoj de (laŭ iuj juĝantoj) "malgranda monda graveco" laŭ ili tute akcepteblas. Unuopaj inkluzivigistoj tiom drastas, teorie eĉ toleri la akcepton de artikoloj pri ĉiu unuopa persono vivanta tutmonde.

Vidate el forigisma aŭ ekskludisma vidpunkto, inkluzivigistoj ŝajne batalas por la valorigo de materialo kaj informoj, kiuj al la kritikantoj ŝajnas maltrovaloraj aŭ malsufiĉe pruvigitaj. Inkluzivigistoj kontraŭas, ke ne domaĝas teni materialon, kiu estas plibonigebla, se ekestas pli bonaj fontoj pri la temo. Vikipedio ne estu malforta kopieto de nacilingvaj paperaj enciklopedioj, sed fincele esti ne malpli ol "la sumo de ĉiu homa scio". La koncepto pri "monda graveco de informo" laŭ la inkluzivigistoj ne estas oficiala gvidlinio de la projekto, kiu pli damaĝiĝas ol subteniĝas fare de la koncepto.

Kontraŭuloj atribuas al inkluzivigistoj pli grandan akceptemon de mallongaj vikipediaj artikoloj kaj de malfakaj, netradiciaj aŭ neuniversitatotemaj artikoloj; tio kaŭzas la reziston de tiuj, kiuj atribuas pli striktajn kriteriojn pri la enhavo de enciklopedio. Ofte inkluzivigistoj konsideras Vikipedion kiel plene novspeca projekto por la arkivigo kaj ordigo de ĉiuspeca homa scio.

La inkluzivigismo havas komunajn trajtojn kun la "eventualismo" de aliaj vikipediistoj, kaj kun la jura termino de supozata malkulpo. Oni konsidero, ke multaj vikipediistoj argumentas nek plene inkluzivigisme aŭ ekskluzivisme, kaj parte ankaŭ orientiĝas je plejebla kunfandado de similtemaj artikoloj aŭ je alia vikipedia filozofio.

Personal tools

Variants
Actions
Navigation
Community
Beyond the Web
Print/export
Toolbox