Internacia Logobaloto

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
historical pages Internacia Logobaloto
This is the Esperanto translation of the 2003 Wikipedia international logo contest vote instructions.


Baloto estas ŝlosita. Vidu la rezultojn kaj la ratifikpaĝon por voĉdoni por aŭ kontraŭ la uzon de la nova logobildo en via Vikipedio.

Post kiam ĉiu havis la eblecon proponi logobildon por nia internacia logokonkurso, ni nun voĉdonu por kiu logobildo estu uzata. Apartaj Vikipedioj havos la eblecon organizi propran baloton por decidi ĉu ili uzu la "oficialan" logobildon , kaj estos eble voĉdoni por plu uzadi la jam ekzistantan.

Voĉdonado okazos en du stadioj :

  1. En la unua stadio, ĉiu uzanto povas subskribi maksimume 10 proponojn kiujn ŝli opinias inda partopreni en la fina voĉdonado.
  2. Post la unua stadio, estos dektaga periodo (vidu #Balotdatlimo) dum kiu la gajnintoj en unua stadio povas plibonigi siajn propOnojn por la lasta baloto. Ankaŭ estas la lasta ŝanco por voĉdoni por la balotsistemo uzota por la lasta stadio -- bonvolu uzi Voĉdono pri balotmetodo por tion fari ĝis la 12-a de septembro, 20:00 UTC).
  3. En la lasta stadio la 10 proponoj kun la plej grandaj voĉnombroj kun maksimume 4 variantoj de ĉiu logobildo elektitaj de la origina proponinto, estos submetitaj al baloto uzante averaĝan balotsistemon (kiel decidite tie ĉi). Estos eble aranĝi ĉiun varianton sur ŝtuparon de 1 (plej malbona) ĝis 5 (plej bona). La origina logobildo ankaŭ estos opcio, sed estos balotita kiel unu aro (se ĝi gajnos, la logobildo ne estos ŝanĝita).


Nuna balotstadio : BALOTO ESTAS ŜLOSITA: GAJNINTOJ DE UNUA STADIO ESTAS KOLEKTITAJ SUR Gajnintoj. BALOTPAĜO.

La tria kaj fina stadio finiĝis la 25-an de Septembro je 20:00 UTC.

Balotreguloj por la lasta stadio[edit]

NUR VOĈOJ DE UZULOJ KUN EKZISTANTA UZULA PAĜO SUR LA METAVIKIO KIU ALIDIREKTAS AL UZULA PAGXO SUR UNU EL LA VIKIPEDIOJ ESTOS ENKALKULITAJ. KROME UZULOJ DEVOS ESTI REDAKTINTAJ ALMENAŬ DEKFOJE POR ESTI ENKALKULITAJ. ĈIU LOGOPROPONINTO RAJTAS VOCXDONI SENDEPENDE DE SIA REDAKTONOMBRO.


Voĉdoni por si mem[edit]

Estas akceptebla voĉdoni por propra propono same kiel vi farus por iu ajn alia.

Sennoma voĉdono[edit]

Sennoma voĉdono ne estas permesita tiom longe kiam ni ne havos minimume "paperan spuron" pri kiu voĉdonis kaj sub kiu pseŭdonimo. Ni instigas vin krei uzulan paĝon ĉi-tie en la metavikipedio -- vi povas redirekti al via uzula paĝo en iu ekzistanta vikipedio uzante la sintakson :

#REDIRECT EnWikiPedia:User:MyName
#REDIRECT EoWikiPedia:Vikipediisto:MiaNomo

ktp.

Balotdatlimo[edit]

La proponata datlimo por la unua stadio estas la 5-a de Septembro.
La gajnintoj en unua stadio ricevos la eblecon plibonigi siajn proponojn gxis la 15-a de septembro.
La 15-an de septembro, la dua vocxdonstadio ekos.
La proponata datlimo por la dua stadio estas la 25-a de Septembro.