Anonco pri la finpretigo de Unuiĝinta Ensalutado (Single User Login) // Persona anonco

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Single User Login finalisation announcement and the translation is 100% complete.

La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtojn por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon en ĉiuj 900 Vikimediaj vikioj.

Bedaŭrinde, kelkaj kontonomoj ne estas unikaj tra ĉiuj vikioj kaj la kontonomoj de diversaj uzantoj interkolizias. Por certigi ke ĉiuj uzantoj plu povos uzi Vikimediajn vikiojn ni alinomos kelkajn tiajn konton kaj aldonos la tildon ("~") kune kun la nomo de ties vikio al la fino de ilia kontonomo. Tio okazos en Aprilo 2015. Ekzemple, la uzanto kun la nomo "ekzemplo" ĉe la sveda vikivortaro havos la novan nomon "ekzemplo~svwiktionary".

Ĉiuj kontoj plu funkcios kiel antaŭe kaj oni plu vidos ĉiujn redaktojn, faritajn ĝis nun, ligitaj al tiu ĉi konto. Tamen la uzantoj kun alinomitaj kontoj (kiujn ni kontaktos persone) devos uzi la novan uzanto-nomojn por ensaluti.

Loka alinomado de uzantoj estis malebligita por preventi interkonektitajn kontojn, kiuj estis globalaj, iĝi malkonektitaj per loka alinomo. Uzantoj povas peti alinomon per Special:GlobalRenameRequest en ilia loka vikio aŭ peti alinomon de sia konto ĉi tie en MetaVikio, se oni ne plu ŝatas sian novan kontonomon.

Vidu ankaŭ