Enketo pri kiel mono devu esti uzata/Demandoj

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Survey of how money should be spent/Questions and the translation is 100% complete.

Dankojn pro preni iom el via tempo por plenigi la 2012-jaran Enketon pri Prioritatigo de la Disdonado de Monrimedoj. Per tiu enketo, la Fondaĵo esperas ekscii kiujn rimedojn Vikimediistoj deziras kaj bezonas (iuj povus necesigi monprovizadon), kaj kiel prioratatigi ilin. Ne ĉiuj programoj de la Fondaĵo aperos ĉi tie (bazaj operacioj estas precipe eksigitaj) - nur rimedoj kiujn individuaj kontribuantoj aŭ organizaĵoj ligitaj al Vikimedio kiaj landaj asocioj povus peti.

La celo ĉi tie estas ekkoni pri kio VI (aŭ grupoj kiaj landaj asocioj aŭ kluboj) povus interesiĝi, ordigante la opciojn laŭ prefero. Ni ne enmetis en ĉi tiun liston aferojn kiaj "zorgi ke serviloj funkciu" ĉar ne temas pri respondeco de la individuaj kontribuantoj aŭ de volontulaj organizaĵoj. Ĉi tiu enketo celas informi nin pri kiuj monprovizprioritatoj kontribuantoj konsentas aŭ malkonsentas.

Plejmulto el vi bezonos malpli ol 15 minutojn por respondi ĉi tiun enketon. Viaj individuaj respondoj restos privataj kaj konfidencaj, kvankam iuj rezultoj povus esti dividitaj en la konkludoj. La publikigotaj rezultoj de la enketo entenos neniun persone rekoneblan informon.

Respondante ĉi tiujn demandojn vi permesas al ni registri viajn respondojn kaj konsentas fordoni ilin al publika domajno. Tio permesas al ni libere kunhavigi viajn respondojn kun aliaj por celoj kiaj malferma analizo, esplorado kaj studoj. Ĉi tiu enketo ne petas ke vi sciigu viajn nomon adreson telefonumeron aŭ retadreson, kaj ni ne kunhavigos informojn persone identigeblajn krom tiujn laŭleĝe postulatajn. Konsekvence de ĉi tiu promeso vi ne enmetu personajn informojn en respondoj al demandoj kiuj tion ne postulas.

Vikimedio estas tutmonda organizaĵo. Respondante al niaj demandoj, vi permesas la translokon de viaj respondoj al Usono kaj al aliaj lokoj laŭ la bezono plenumi la celojn de ĉi-tiu projekto.

Se vi estas malpli ol 13-jaraĝa, ne respondu ĉi tiun enketon.

En kiu lingvo vi plej ofte redaktas ?
En kiu projekto vi plej ofte redaktas?
  • Vikipedio
  • Vikinovaĵoj
  • Vikifontaro
  • Vikivortaro
  • Vikilibroj
  • Vikicitaro
  • Vikiversitato
  • Alia
En kiu lando loĝas vi?
Kiel vi priskribus la laboron kiun vi plejparte faras? (Elektu ne pli ol 3)
  • Kreo de enteno (ekzemple: verkado kaj reviziado de artikoloj, fotado, ktp.)
  • Prizorgo de enteno (ekzemple: organizado kaj enkategoriado de enteno, traduko de priskribo de liberaj rimedoj kaj alŝutado al projektoj, ktp.)
  • Aprobo de enteno (ekzemple: patrolado de novaj paĝoj, pritakso de kvalito de bildoj/tekstoj, ktp.)
  • Administrado de projekto (ekzemple: patrolado de vandalismo, administraj agoj, kontrolo de uzantoj, ktp)
  • Helpo al kontribuantoj / redaktantoj (ekzemple: pacperado, solvo de konfliktoj, helprimedoj, ktp.)
  • Helpo al legantoj (ekzemple: OTRS, ktp.)
  • Eksteraj agadoj de la komunumo (ekzemple: edukaj programoj, GLAM, ktp.)
  • Helpo al movadaj strukturoj (ekzemple: landaj asocioj, asociaj estraroj, permesrimedoj de OTRS, ktp. )
  • Teĥniko (ekzemple: kodverkado por MediaWiki, verkado de robotoj, ktp.)
  • Alia (bonvolu priskribi)
Jen listo da aferoj kiuj povus esti utila al kontribuantoj aŭ grupoj. Estos pluraj demandoj pri ĉi tiu listo, sekve bonvolu ĝisfine legi ĝin.
  • Aliro al fizikaj referaj verkoj (ekz. libroj)
  • Aliro al nefizikaj referaj verkoj (ekz. datumbazoj de gazetartikoloj)
  • Aliro al fizikaj iloj (ekz. kamerao, skanilo)
  • Aliro al pli bonaj programaj iloj (ekz. por plibonigi bildojn, sondokumentojn)
  • Aliro al trejando kaj evoluigo de kapabloj (ekz. verkado, fotado, mapdesegnado)
  • Aliro al teĥnikaj strukturoj (ekz. ilservilo, Vikimedia laboratorio, ŝlosiloj por uzi komercajn programetojn API)
  • Repago (ekz. lokaj vojaĝoj, enirkostoj, fotokopiaj eldonaj kostoj)
  • Leĝa defendo por individuoj aŭ komunumaj grupoj
  • Juraj konsiloj por individuoj aŭ komunumaj grupoj (ekz. kopirajto, kalumniado)
  • Varojn aŭ premiojn por disdoni (ekz. T-ĉemizoj, ŝildoj)
  • Monprovizo por vojaĝi al Vikimanio aŭ aliaj eventoj rilataj al Vikimedio
  • Monprovizo por okazigi etajn eventojn aŭ konkurojn, aŭ por partopreni en grandaj eventoj (ekz. manĝo- kaj/aŭ restado-kostoj, afiŝoj)
  • Monprovizo por okazigi grandajn eventojn aŭ konkurojn (ekzemple: ejo, ŝildoj, reklamo, luado de teĥnikaĵoj)
  • Monprovizo por ke individuoj dediĉu tempon por mallongtempaj iniciatoj de komunumo, kiujn ne povus esti plenumitaj sur volontula bazo (ekz. esplorprojekto, organizado de konkuro)
  • Permeso uzi logobildojn de Vikipedio/Vikimedio por kunlaborado/iniciatoj/eventoj
  • Monprovizo por realigi original esploron kie taŭgas (intervjuoj por Vikinovaĵo, parolaj rakontoj, ktp. )
  • Aliro al strioj por la ĝenerala projektaro aŭ lokaj projektoj (ekz. por esploraj aŭ rekrutaj celoj)
Ĉu estas kromaj rimedoj ne listigitaj ĉi tie kiujn laŭ vi vi aŭ aliaj volontuloj povus deziri, kaj kiuj povus helpi vin fari vian laboron ? Bonvolu listigi ilin ĉi tie. (Se viaj listeroj ne estas an la angla lingvo, bonvolu seeble aldoni guglan angligon.)
Konsideru skalon de 0 ĝis 10, kie 0 signifas "tute ne proponenda" kaj 10
"nepre proponenda". Per tiu skalo bonvolu taksi ĉiujn el la rimedoj listigitajn ĉi tie, baziĝante sur kiel vi opinias ilin gravaj por la ĝenerala sukceso de la Vikimedia movado. Vi rajtas uzi ĉiun ciferon plurfoje.


Jen la sama listo da rimedoj. Bonvolu marki ĉiun el ili kiujn laŭ vi vi mem povus deziri iam aliri.