Translation requests/PR-1mil/Eo:

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Afrikaans | العربية (Arabic) | Български (Bulgarian) | Català (Catalan) | Česká (Czech) | Dansk (Danish) | Deutsch (German) | English (US) | (int'l) | Esperanto | Español (Spanish) | Français (French) | עברית (Hebrew) | हिन्दी (Hindi) | Bahasa Indonesia (Indonesian) | Íslenska (Icelandic) | Italiano (Italian) | 日本語 (Japanese) | 한국어 (Korean) | Lëtzebuergesch (Luxembourgish) | Nederlands (Dutch) | Norsk (Norwegian) | Polska (Polish) | Português (Portuguese) | Română (Romanian) | Русский (Russian) | Slovenščina (Slovenian) | Svenska (Swedish) | Tiếng Việt (Vietnamese) | 中文(简) (Chinese, simp) | 中文(繁) (Chinese, trad) | (edit this list)

Wikipedia Atingas Unu Milionon Da Artikoloj[edit]

La Fondaĵo 'Wikimedia' hodiaŭ anoncis la ekkreon de la miliona artikolo en la multlingva Vikipedio, ĝia projekto por krei liberan retan enciklopedion (http://eo.wikipedia.org/). Vikipedio kiu komenciĝis en januaro 2001 nun estas kaj la plej granda enciklopedio en la mondo kaj la plej rapide kreskanta, kun aktive evoluantaj artikoloj en pli ol cent lingvoj. Preskaŭ 2500 novaj artikoloj kreiĝas en Vikipedio ĉiutage, kun dekoble pli da ĝisdatigoj al nunaj artikoloj.

Vikipedio evoluas tute per volontuloj kiuj kunlabore helpas, ĝisdatigas, kaj revizias artikolojn. Ĝimi Vejlz 'Jimmy Wales', la fondinto de Vikipedio, diris, "Fortas la ideo kunigi kaj disvastigi la scion." Ĉio verkiĝas laŭ la politiko de neŭtrala vidpunkto, kiu devigas, ke kontribuantoj penu eviti reprezenti nur unu flankon verkante artikolojn. Eĉ artikoloj pri polemikaj temoj evoluiĝas laŭ ĉi tiu politiko. Kontribuantoj konstruadas sur ŝanĝoj de aliaj kaj tiel eraroj rapide foriras. "Ĉio estas tuj kontrolita de aliaj kolegoj," diris Vejlz.

Vikipedio nun estas unu el la dek plej popularaj konsultverkoj en la reto laŭ Alexa.com. Ĝi estas ĉiam pli uzata kiel rimedo por studentoj, ĵurnalistoj, kaj tiuj kiuj bezonas startpunkton por esplorado. La pligrandiĝo de Vikipedio plirapidiĝis dum la pasintaj monatoj kaj verŝajne ĝia grandeco duobliĝos post nur duona jaro.

Aldone, oni preparas fiksitajn versiojn de Vikipedio por KD-oj kaj DVD-oj. Baldaŭ 'Directmedia Publishing' eldonos germanan version. Ankaŭ, oni inkluzivos dulingvan anglan/francan version kun la linuksa operaciumo 'Mandrakesoft'.

Cetere, kun ĝia dediĉita komunumo de volontuloj, Vikipedio ankaŭ akiris reputacion kiel retejo por komunuma interagado. Pro tio, Vikipedio gajnis du internaciajn premiojn en 2004: la 'Prix Ars Electronica' por "Ciferecaj Komunumoj" kaj 'Webby Award' por "Plej Bona Komunumo".

Vikipedio funkcias per vikia programo nomata 'MediaWiki', kiu ebligas ke oni redaktu paĝon kaj tiu ŝanĝo tuj aperos ("wiki" signifas "rapida" en la havaja). Vizitantoj ankaŭ povas esplori pli malnovajn versiojn de artikoloj por vidi kiel artikolo evoluis.

Ĉiuj tekstoj de la Vikipedio eldoniĝas per la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj (GFDL), kiu permesas ke kontribuantoj povu plibonigi kaj modifi sian laboron surbaze de la principo nomita "copyleft". Tio signifas ke la permesilo permesas ke aliaj povu reuzi la artikolojn de Vikipedio nur se ili pludonas tiun permeson al aliaj. La programo de 'MediaWiki' disponeblas sub simila permesilo por programaro.

Vikipedio pli kaj pli plurlingviĝas. Dum la pasinta jaro, la kresko de la neanglaj artikoloj multe pli rapide kreskis ol la anglaj. El la pli ol cent lingvoj en Vikipedio, 14 nun havas pli ol dek mil artikolojn (Angla: 348  000, Germana: 141 000, Japana: 72 000, Franca: 52 000, Sveda: 40 000, Pola: 38 000, Nederlanda: 35 000, Hispana: 29 000, Itala: 24 000, Dana: 20 000, Portugala: 16 000, Esperanto: 16 000, Ĉina: 13 000, kaj Hebrea: 10 000).

Aldone al Vikipedio, la nekomerca fondaĵo 'Wikimedia' (wikimediafoundation.org) subtenas kelkajn plurlingvajn ĝemelajn projektojn, inkluzive de Vikivortaro (vortaro kaj tesaŭro ĉe wiktionary.org), Vikicitaĵo (citaĵaro ĉe wikiquote.org), Vikilibroj (kolekto de manlibroj kaj lernolibroj ĉe wikibooks.org), kaj Vikifonto (deponejo de publikdomajnaj dokumentoj ĉe wikisource.org). Ĉiuj projektoj eldoniĝas sub la sama permesilo kaj funkcias per la programo de MediaWiki. La fondaĵo Wikimedia subtenas ĉi tiujn projektojn per donacoj de cent mil usonaj dolaroj kaj nun ili esperas ricevi 50 mil pliajn. Pli da informoj troviĝas kaj oni povas donaci ĉe http://wikimediafoundation.org/fundraising.