Wikimedia Blog/Drafts/WMCEE Meeting 2014 took place in Kyiv, Ukraine/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Wikimedia Blog/Drafts/WMCEE Meeting 2014 took place in Kyiv, Ukraine and the translation is 38% complete.
Outdated translations are marked like this.

THIS POST WAS PUBLISHED ON JANUARY 13TH, 2015

Title

  • Vikimedianoj de centra kaj orienta Eŭropo renkontiĝis en Ukrainio por plani sekvajn paŝojn

Body

Vikimedanoj de centra kaj orienta Eŭropo renkontiĝis en Kijevo, Ukrainio dum ilia tria ĉiujara renkontiĝo.
"Foto de ferma ceremonio" de Ilya, licencita sub CC BY-SA 4.0

Ekde la 19-a ĝis la 21-a de Decembro okazis en Kijevo, Ukrainio Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo. Tio ĉi estis la tria ĉiujara renkontiĝo de Vikimedianoj de la tuta regiono, ĉi-jare organizita de Vikimedio Ukrainio. Ĉirkaŭ 70 partoprenantoj de pli ol 20 landoj partoprenis la konferencon.

Multaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo ne nur estas geografie proksimaj unu al la alia sed ankaŭ kunhavas tradiciojn kaj historiaĵojn. La regiono inkludas teritorion, kiu antaŭe spertis vastan kunlaboradon de diversaj homgrupoj vivantaj tie. Tio estas grava, ĉar dank' al kunlaborado povas ĉiuj vikioj rilataj al centra kaj orienta Eŭropo kreski pli efike.

Tiu ĉi renkontiĝo estis postsekvo de jenaj renkontiĝoj, sukcese organizitaj en antaŭaj jaroj: en 2012 en Beogrado, Serbio kaj en 2013 en Modra, Slovakio.

La ĉefa celo de tiu ĉi renkontiĝo estis plifortigi interŝtatan kaj internacian kunlaboradojn inter diversaj vikimediaj landaj sekcioj, fakaj sekcioj, uzanto-grupoj kaj aliaj komunumoj en centra kaj orienta Eŭropo kaj ties regionoj.

Multaj diversaj temoj estis diskutataj en paralelaj sesioj de la konferenco. Tiuj ĉi estas kelkaj de ili:

  • VikiKampado (WikiCamp). Ekzemple Susanna Mkrtchyan disponigis spertojn de Vikimedio Armenio pri organizado de VikiKampado por lernejaj infanoj, kie ili lernis verki artikolojn.
  • Libereco de panoramo (LdP), ekzemple havi rajton foti konstruaĵojn kaj monumentojn sen permeso. Enkonduko de LdP estas grava por Ukrainio, precipe en aferoj, kie ĝi kolizias kun ekzemple la fotokonkurso Vikio amas monumentojn.
  • Genra abismo, malekvilibro inter malinaj kaj inaj redaktantoj de vikiaj projektoj. Kiel malmultaj virinoj kontribuas al Vikipedio, tiel multaj temoj konektitaj precipe al ili restas malbone prilaboritaj: gravedeco, infanaj malsanoj, virinaj interesoj kaj hobioj k.s. Inaj partoprenintoj de la renkontiĝo, inter ili Hanna Baradzina de Belorusio kaj Greta Doçi de Albanio, konsentis, ke stereotipo pri malfacileco de Vikipedio por virinoj estas nur mito. Nombro de virinoj partoprenintaj en la tuta renkontiĝo ruinigas la miton per si mem.
  • GBAM, konkurso pri artikolverkado, helpo al malgrandaj Vikipedioj kreski kaj multaj aliaj temoj.

Memkompreneble, malsukcesoj kaj problemoj estis diskutitaj ne malpli ol sukcesaj projektoj. Landaj sekcioj kaj volontuloj ofte alfrontas mankon de kompreno flanke de landaj institucioj, problemoj pri lobiado por amendoj al leĝoj (ekzemple enkonduko de licencoj Krea Komunaĵo) aŭ manko de volontuloj pretaj donaci siajn tempon kaj laboradon. Asaf Bartov de la Fondaĵo Vikimedio gvidis memstaran sesion pri varbado de novaj volontuloj kaj evitado de delega kaptilo, kiu gvidas al elbruliĝo.

Partoprenantoj kunlaboris per Etherpad por kune dokumenti ĉiun konferencan sesion. Vi povas rigardi la notojn en http://etherpad.wikimedia.org/p/ceem14.Krome, pluraj delegatoj la unuan fojon renkontis vikimedianojn de ekster ilia propra komunumo kaj okazis vere la unuan fojon, kiam iuj komunumoj entute estis reprezentataj dum vikimedia labora konferenco (ekzemple Latvio, Albanio, Kartvelio). Unu el rezultoj de la konferenco estis ideo pri Vikimedia printempo de centra kaj orienta Eŭropo 2015, kiu jam estas preparata de Kaarel Vaidla kaj Vikimedio Estonio.

Organizantoj de Vikimedio Ukrainio speciale dankas al la Fondaĵo Vikimedio pro financa subteno de la okazaĵo, al Vikimedio Pollando pro granda helpo, Kijeva Nacia Lingvoscienca Universitato pro provizo de la konferencejo, al Nacia kultur-arta kaj muzea komplekso "Mystetskyi Arsenal" pro gvidita urbo-trarigardo kaj al la kompanio Kyivstar pro senpaga provizo de interreta konekto dum la sesioj. Ni ankaŭ dankas al ĉiuj volontuloj, kies laborado ebligis tiun ĉi eventon.

La ĉefa halo de la Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo 2014 en Kijevo, Ukrainio.
"Panoramo de la ĉefa halo" de Taras r, licencita sub CC BY-SA 4.0

Pliaj fotoj estas disponeblaj en Komuneja kategorio: Wikimedia CEE 2014 photos.

Nome de la organiza teamo de Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo 2014:

Vira Motorko, Vikimedio Ukrainio

Notes

Ideas for social media messages promoting the published post:


Twitter (@wikimedia/@wikipedia):

  • Wikimedians from Central and Eastern Europe met in Ukraine last month, to discuss new ways to collaborate.
  • ...
#WMCEE Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo 2014 okazis en Kijevo, Ukrainio

Facebook/Google+

  • Wikimedians from Central and Eastern Europe met in Ukraine last month. More than 20 different countries were represented in the conference. They discussed new ways to collaborate with each other on a wide range of themes, from education to multimedia, wikicamps -- and solutions to the gender gap. (...)
  • ...