Elekto 2013 de la vikimedia fondaĵo/Rezultoj

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Wikimedia Foundation elections 2013/Results and the translation is 94% complete.
Outdated translations are marked like this.
Info The election ended 22 June 2013. No more votes will be accepted.

The results were announced on 24 June 2013.

Helpu traduki la elektadon.

La komitato de 2013 pri elekto de vikimedia estraro anoncas la rezulton de la estraraj elektoj de 2013. Tiuj rezultoj estis konfirmitaj fare de la konsilantaro. La sukcesaj kandidatoj estas:

  • Por la konsilantaro:
    • Sj (Samuel Klein)
    • phoebe (Phoebe Ayers)
    • Raystorm (María Sefidari)
  • Por la komitato pri disdono de monhelpo (angle Funds Dissemination Committee, FDC):
    • notafish (Delphine Ménard)
    • CristianCantoro (Cristian Consonni)

Rezultoj por ĉiuj kandidatoj

Ombudsmano (rajtprotektanto) de la komitato pri disdono de monhelpo:
Kandidatoj Por Neŭtralaj voĉoj Kontraŭaj voĉoj Procentaĵo de subteno
(S/(S+O))
Lusitana (Susana Morais) 75 870 164 82,53
MBisanz (Matthew Bisanz) 40 907 262 70,95
Komitato pri disdono de monhelpo (angle Funds Dissemination Committee, FDC):
Kandidatoj Por Neŭtralaj voĉoj Kontraŭaj voĉoj Procentaĵo de subteno
(S/(S+O))
notafish (Delphine Ménard) 27 791 191 81,24
CristianCantoro (Cristian Consonni) 79 1 033 197 74,61
Aegis Maelstrom (Michał Buczyński) 15 1 100 194 72,64
Abbasjnr (Abbas Mahmood) 29 1 064 316 57,58
MikyM (Mile Kiš) 35 1 218 256 56,68
Smallbones 00 1 068 341 53,98
ImperfectlyInformed (Ben) 09 1 149 451 31,67
Konsilantaro (angle Board of Trustees):
Kandidatoj Por Neŭtralaj voĉoj Kontraŭaj voĉoj Procentaĵo de subteno
(S/(S+O))
Samuel Klein (Sj) 87 817 205 79,33
Phoebe Ayers (phoebe) 93 871 245 73,88
María Sefidari (Raystorm) 44 935 230 73,68
Liam Wyatt (Wittylama) 73 1 004 232 71,18
Michel Aaij (Drmies) 33 967 309 63,30
Kat Walsh (Mindspillage) 61 891 357 61,11
Jeromy-Yu Chan (Yuyu) 88 1 004 317 60,62
John Vandenberg
(John Vandenberg)
99 970 340 59,48
Leigh Ann Thelmadatter
(Thelmadatter)
82 1 074 353 51,97
Tom Morton (ErrantX) 02 1 101 406 42,66
Francis Kaswahili Kaguna[1]
(Francis Kaswahili)
02 978 529 36,34
  1. Kandidato forrifuzata pro blokado dum la elekta periodo.

Resumo de la elekta komitato

La elekta komitato certigas ke la elekto estis juste plenumita kaj ne estas kialo pridubi la rezultojn. Estas 1927 datumoj en la registro de voĉdonantoj. El tiuj estas 13 malvalidaj voĉdonoj (ĉiuj estis testaj voĉdonoj); 105 nuligitaj voĉdonoj rezultantaj de uzantoj kiuj plurfoje sinsekve balotis de sama konto, kaj 1809 validaj voĉdonoj. Pliaj, pli detalaj statistikaj analizoj disponeblos en la venontaj tagoj kaj semajnoj.

Ĉiuj partoj de la vikimedia komunumoj, inkluzive de la estrado, la kandidatoj, la voĉdonintoj, la dungitoj de la vikimedia fondaĵo kaj la elekta komitato alvokiĝas partopreni en la posteventa diskuto de la elekta procedo.

Unuafoje, la elekto inkluzivis postenojn por la komitato pri disdono de monhelpo kaj ties ombudsmano aŭ rajtprotektanto. Tio plikomplikigis la elektan procedon, por kandidatoj, voĉdonantoj, teknikaj helpistoj kaj la elekta komitato. Pluraj teknikaj problemoj ekvidebliĝis, kvankam neniuj afektis la sekurecon de voĉdonado aŭ la fidindecon de rezultoj. La eko de la voĉdona periodo estis prokrastita je unu semajno ĉar la komitato antaŭe ne povis konfirmi ke la listoj de voĉdonantoj kaj la voĉdona programaro pretus kaj funkcius je la antaŭvidita balotokomenca dato.

La elekta komitato aparte dankas al Sam Reed, Philippe Beaudette kaj James Alexander pro siaj valoraj kontribuoj kaj helpoj.

Nome de la elekta komitato

Risker (talk) 20:12, 24 June 2013 (UTC)[reply]