Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2023-eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
  1. pripensu en kiaj stato kaj direkto vi volas vidi VMEO-n fine de la jaro
  2. prisensu kiaj kaj kiuj agadoj, kiujn vi volas plenumi aŭ helpi al ili, estus plej efikaj por venigi VMEO-n en tiujn staton kaj direkton, kiujn vi deziras (vi povas inspiriĝi ekz. ĉe la jarraportoj aŭ laŭ ĝenerala inspirejo)
    • iuj agadoj ripetiĝas ĉiujare en specifa tempo (ekz. plurlingve organizataj konkursoj) kaj VMEO povas aliĝi al ili
    • vi tute bone povas elpensi tute novan agadon, aŭ jam uzatan specon de agado kun nova temo, celgrupo ks.
  3. pripensu ĉu vi havas sufiĉajn resursojn por plenumi la agadon (tempo, energio, atento, kapabloj (projekto-mastrumado, gvidado, merkatiko ktp), lingvaj kapabloj (specife grava en plurlingva agado organizata de neesperantistoj) ktp)
    • estas tre bonvene kaj rekomendate kunlabori almenaŭ en duopo pri tempo-sentema projekto (tia, kiu devas okazi en specifa tempo) por profiti de diversaj vidpunktoj, spertoj kaj kapabloj, kaj ankaŭ por sekureco en kazo kiam iu subite ne povas fini sian parton de laboro
      • skribu kia(j)n kunlaboranto(j)n / gvidanton vi bezonas, kaj aliuloj povas aliĝi, aŭ la Estraro helpos trovi tian personon
      • vi mem aliĝu kiel volontulo de VMEO por ke la Estraro kaj projektaj mastrumatoj povu vin pli facile kontakti kaj konekti kun aliaj aktivuloj
    • eĉ se vi kiel gvidanto havos helpanton, konsciu, ke eble la helpanto bezonos vian helpo por lerni pri la laboro; tio prenos de vi certajn tempon kaj energion
  4. skribu vian volatan agadon sube, en ĝustan sekcion
    • Programa laboro: agadoj, kiuj rekte kontribuas al enhavo de Vikimediaj vikioj (ekz. artikol-verka konkurso, traduka kampanjo, defio ktp) aŭ varbas novajn kontribuantojn / havigas novan enhavon (prelego, trejnado, partnereco, Vikimediano Rezidanto, ktp)
    • Organiza evoluo: agadoj, kiuj celas pliefikigon / plifortigon de la organiza strukturo, kaj ne havos rektan influon al Vikimediaj vikioj (plibonigo de retejo, preparo de merkatikaj materialoj, mentora programo, ktp)
  5. tre koncize aldonu kion vi bezonos por fari la agadon (helpanton pri afero XY, ĉeforganizanton se vi aliĝas kiel helpanto, merkatikan subtenon, peradon de petoj por aŭspicio, ktp)
  6. estas ĉio por nun! la Estraro redaktos la planon (eble vin kontaktos dume) kaj prezentos la finan version dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de jaro; la fina versio enhavos agadojn kiuj estas kongruaj kun la Vikimedia misio, la Estraro ilin konsideros strategie gravaj (aŭ la aktivuloj pretas plenumi ilin tre memstare) kaj konsideros ilin plenumeblaj


Propono de la Jarplano de VMEO por 2023.

Kiel ni aspektos fine de la jaro[edit]

  • la organizo estas baze daŭropova
  • rekonita kiel Vikimedia Tema organizo
  • rekonita kiel Faka sekcio de TEJO
  • nove elektitaj organoj havas efikan laborfluon, klare dividitajn rolojn
  • pluraj roloj estas transprenitaj fare de aktivuloj sen elektitaj funkcioj
  • iuj aktivuloj laboras kontraŭ rekompenso
  • Estraro provizas labor-kadron, ene de kiu aliaj aktivuloj laboras pli simple kaj povas plenumi siajn proprajn iniciatojn
  • aktivuloj havas disponeblajn materialojn por rapide eklerni pri nova kapablo bezonata por ilia laboro (ĉu pri projekta aŭ organiza laboro); pluraj el tiuj materialoj estas disponeblaj al ĝenerala Esperantujo
  • la strategia plano 2024-2025 estas preparita por aprobo; estas akiritaj spertoj, kapabloj kaj sistemoj por sekvafoje krei strategian planon pli facile kaj rapide
  • aktivuloj aktive partoprenis en pluraj Vikimediaj kaj Esperantaj renkontiĝoj
  • sukcese finitaj 2 propraj projektoj de Erasmus+; partopreno en 2 projektoj de Erasmus+; plifaciligita aliro al novaj projektoj
  • monfluo estas sufiĉa por kovri administradon kaj kutiman laboron kaj krei ioman rezervon
  • ekzistas klaraj metodologioj por kvestado, kaj varbado de membroj kaj aktivuloj
  • teĥniko bone funkcias
  • baze funkcias programo por helpi Slovakion - PreWiki.sk

Programa laboro[edit]

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj[edit]

Finigo de pasintaj konkursoj[edit]

Pro diversaj kialoj estis kelkaj pasintaj konkursoj nefinitaj. Ni finu ilin nun.

Traduka konkurso 2015

  • pro administraj, organizaj kaj personaj defioj estis prokrastita
  • rekalkuli venkintojn kaj provizi premiojn

Amerika monato 2021

  • VMF ne havas sufiĉan kapaciton por trakti nian finan raporton
  • provizi lastan premion (atentas konfirmon de VMF)

VikiPrintempo COE - Angle 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn

Eventejo 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn


VikiPrintempo COE[edit]

  • 21-a de Marto - 31-a de Majo
  • parto de projekto de Erasmus+ ViPE

Vikio Amas ZEOjn[edit]

dato dume ne elektita

foto-konkurso pri Zamenhof-Esperantaj objektoj (ZEOj)

laŭeble kunlaboro kun grandaj Esperantaj organizoj

Datumbazo de ZEOj[edit]

antaŭe planita por 2022

libera datumbazo de ZEOj kreita per WikiBase

subtenita de ESF

Agado pri enhavo pri disvolvado de kapabloj[edit]

antaŭe planita por 2022

  • konkurso / kampanjo / io simila pri verkado de enhavo por Vikipedio (kaj eble alia projekto) pri kapabloj bezonataj por organiza laboro
    • taŭga ankaŭ por ĝenerala Esperantujo, de kiu ni poste povos prenadi pli kapablajn volontulojn kaj partneri kun pli kapablaj partneroj
  • eblaj partneroj: UEA, TEJO, eble aliaj

Eventejo[edit]

En 2022 estis sojle de sukceso, do denove rekonsideri

  • dato nestarigita dume
  • unue esplori ĉe organizantoj de renkontiĝoj, depende de ilia intereso decidi ĉu organizi

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj geografie bazitaj[edit]

Konkurso por Slovakio[edit]

organizata por Slovakianoj, parto de nia programo PreWiki.sk

ebloj:

  • Vikio amas Teron
  • Amerika monato
  • Afrika monato
  • aliaj

Instruado de vikimedia kontribuado[edit]

kadre de ViPE

  • liveraĵoj: trejnadoj; videa kurso; manlibro
  • lokoj por publikigo: nia nova eduka portalo; helpo-paĝoj en individuaj vikimediaj projektoj; YouTube; Vikimedia Komunejo

Informado de esperantistoj pri Vikimedio kaj la valoroj[edit]

  • precipe per sociaj retejoj
  • ĉefe aŭ flanke menciitaj en prelegoj, artikoloj kaj trejnadoj por aliuloj

Partopreno en Vikimediaj renkontiĝoj[edit]

Okazigo de Vikimediaj renkontiĝoj estas neklara pro neantaŭvidebla situacio pri kronviruso. Tamen, plejprobable Vikimediaj eventoj okazos, kvankam malgraŭ iaj limigoj. Ĉiuokaze, VMEO klare intencas aktive partopreni en diversaj Vikimediaj renkontiĝoj por lerni, pliriĉigi siajn kontaktojn kaj transdoni siajn spertojn kaj Esperantan vidpunkton.

celataj:

  • Vikimedia Pintkunveno
  • Vikimanio
  • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo

pripensataj:

  • IberoConf
  • WikiIndaba
  • Nord-Eŭropa Vikimedia Renkontiĝo

Partopreno en Esperantaj renkontiĝoj[edit]

Simile kiel Vikimediaj renkontiĝoj, ne klaras ĉu ili okazos, kaj ĉu en fizika aŭ virtuala aŭ hibrida formo.

konfirmitaj:

  • IJF (trejnado pri OpenProject; parto de projekto MaSO de Erasmus+)

pripensataj:

  • UK
  • IJK
  • SES
  • JES
  • PLEJ (Pol-litova)

agadoj tie:

  • prelegi
  • trejni
  • gvidi diskuton
  • FotoPromenoj
  • varbado por partneraj agadoj (ekz. partoj de liber-kultura movado en Esperanto)
  • kaj aliaj

Aliaj renkontiĝoj povas esti proponitaj dum jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Organiza evoluo[edit]

Organiza daŭropoveco[edit]

listigi kaj plenumi kelkajn malmultajn aferojn pri organiza funkciado, kiuj laŭkonsidere havos la plej grandan pozitivan efikon al daŭropova funkciado de VMEO

Rekono kiel Vikimedia Tema organizo[edit]

daŭrigo de 2019

precipe traduki novan version de nia Statuto kaj fintrakti kun AffCom.

Rekono kiel Faka sekcio de TEJO[edit]

daŭrigo de pasinteco

Disvolvo de infrastrukturo[edit]

  • retejo
    • plibonigo de aliĝilo
    • pageblo per banka karto
    • aŭtomatigo en CiviCRM
  • financa registrilo
  • ĝenerala plibonigo de funkciado de niaj retaj programoj

Pritakso de situacio[edit]

Community Capacity Map

  • fari por VMEO
  • instigi kaj eble fari por unuopaj Esperantlingvaj vikimediaj projektoj

Homaj rimedoj[edit]

Vidu ankaŭ: #Subvenciataj projektoj

  • pli vasta distribuo de roloj
    • finpretigo de volontula aliĝilo
    • pli vasta varbado de volontuloj por konkretaj roloj / taskoj
  • plia disvolvo de eduka sistemo en la organizo
    • plia disvolvo de manlibroj por specifaj taskoj kaj roloj
    • starigo de propra eduka portalo (parto de projekto ViPE de Erasmus+)
  • atesto por KA1 en Erasmus+

Membro-varba kampanjo[edit]

bezonataj kondiĉoj:

  • esploro ĉe membroj por la strategia plano
  • pagebloj kaj aŭtomatigo en CiviCRM

Speciala atento por varbi junulojn.

Plano:

  1. plibonigi aliĝilon kaj aliĝan procezon
  2. konsulti nunajn membrojn kaj komunumanojn kadre de strategia planado, kaj reuzi la lernitaĵojn por prepari varbajn materialojn
  3. testi varban procezon ĉe kelkaj individuoj kaj lerni de ilia retrokuplo
  4. amase varbi per rubando ĉe Vikimediaj projektoj
  5. varbi ĉe amikaj organizoj (ekz. TEJO)
  6. eventuale uzi donacitan reklamon por varbado (Facebook, Google por neprofitcelaj organizoj)

Subvenciataj projektoj[edit]

Vidu ankaŭ: #Homaj rimedoj

sukcese fini nunajn projektojn

  • ViPE - trejnadoj pri Vikipedio kaj Vikifontaro, kreo de interreta videa kurso, manlibro kaj eduka portalo, traduko de MediaWiki (Erasmus KA2)
  • MaSO - edukiĝo por bona mastrumado kaj organiza daŭropoveco (Erasmus KA1)

sukcese peti / partopreni en almenaŭ 2 novaj projektoj:

  • plia edukiĝo por niaj aktivuloj kaj rekompencataj laborantoj (Erasmus KA1)
  • taŭga projekto en kiu ni laŭeble partneru (Erasmus KA2)

pli forta envolvigo de la membraro kaj komunumo

laŭeble kreo de reto de organizoj por ebla partneriĝado

atesto por KA1 en Erasmus+

Strategia sinteno[edit]

Strategia plano 2024-2025[edit]

preparita por akcepto dum la jarfina Kunsido de Ĝenerala asembleo (ĉ. 2022-11-01)

  • ankaŭ plibonigo de la manlibro pri strategia planado (estontece estu pli facile) kaj notoj de rilataj kursoj
  • inklude listigo de strategie gravaj laboroj, pri kiuj VMEO ne nepre mem laboros, sed kiuj tamen subtenas la mision

Kovilo por liber-kulturaj Esperantaj organizoj[edit]

kovilo por starigo kaj / aŭ plirapidigo de organizoj kiuj uzante Esperanton subtenas liberan kulturon

  • tiuj organizoj povos iĝi niaj partneroj kaj kunlaborantoj en kutima agado kaj en projektoj (ankaŭ rekompensataj)

ekzemploj:

  • OSM
  • libera programaro
  • liberaj permesiloj
  • malfermitaj datumoj
  • malfermita aliro (sciencaj studoj)
  • ĝenerale rilate al edukado
  • kaj aliaj

unue pli funde diskuti kaj konsideri ĉu entute fari - unue ni mem bezonas iĝi pli daŭropovaj (vidu #Organiza daŭropoveco)

Komuna preparado de gravaj dokumentoj[edit]

plifunkciigi la sistemon (nun havas mankojn)

gravaj dokumentoj estu pretaj kun sufiĉa anticipo, videblaj por membroj / publiko por konsultado (kaj tiel pli efika ĝenerala asembleo) kaj, kiam eblas, kundifinitaj fare de regulaj membroj kaj aktivuloj

  • jarplano kaj jarbuĝeto por 2024 kunpreparitaj kun membroj, komunumanoj kaj aliaj aktivuloj
  • jarraporto kaj financa raporto pri 2023 konsulteblaj publike kun anticipo

Preparo por dungito[edit]

fari detalan esploron pri postuloj, kostoj (financaj, homaj ktp) kaj rezultoj de dungo / kontraktigo

  • ekz. Simpla jarplana monpeto de VMF kaj kiel ĝiaj postuloj influus nian laboradon
  • baza superrigardo de influo de kunlaborado de dungito / kontraktito kun volontuloj
    • parto de Maso de Erasmus+

Estraro jam konfirmis intencon dungi / kontraktigi; por 2023 estas plano tion fari

Restarigo de subvencioj de VMF[edit]

VMF portempe haltis subvenciojn por Michal Matúšov (nuntempa prezidanto) pro lia malvolo solvi konfiktojn. Tio limigas nian agadon kaj niajn eblojn antaŭenigi vikimedian mision kaj tiel vundas vikimedian movadon. En 2023 ni strebos solvi tiun ĉi konfiklton de VMF.

Organiza funkciado[edit]

Ĝeneralaj asembleoj

  • komence de jaro (precipe por akcepti Jaran raporton 2022, Financan raporton 2022, Revizian raporton 2022)
  • fine de jaro (precipe por akcepti Jaran planon 2024, Jaran buĝeton 2024 kaj Strategian planon 2024-2025)

Estraro

  • regule kunsidas

aliaj

  • enjara raportado al ĝenerala internacia Vikimedia movado (estas aprezata de Temaj organizoj; povas esti kunigita kun raportado al TEJO aŭ alia organizo en kiu ni eventuale membrus)