Jump to content

Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2026

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page contains changes which are not marked for translation.
  1. pripensu en kiaj stato kaj direkto vi volas vidi VMEO-n fine de la jaro
  2. prisensu kiaj kaj kiuj agadoj, kiujn vi volas plenumi aŭ helpi al ili, estus plej efikaj por venigi VMEO-n en tiujn staton kaj direkton, kiujn vi deziras (vi povas inspiriĝi ekz. ĉe la jarraportoj aŭ laŭ ĝenerala inspirejo)
    • iuj agadoj ripetiĝas ĉiujare en specifa tempo (ekz. plurlingve organizataj konkursoj) kaj VMEO povas aliĝi al ili
    • vi tute bone povas elpensi tute novan agadon, aŭ jam uzatan specon de agado kun nova temo, celgrupo ks.
  3. pripensu ĉu vi havas sufiĉajn resursojn por plenumi la agadon (tempo, energio, atento, kapabloj (projekto-mastrumado, gvidado, merkatiko ktp), lingvaj kapabloj (specife grava en plurlingva agado organizata de neesperantistoj) ktp)
    • estas tre bonvene kaj rekomendate kunlabori almenaŭ en duopo pri tempo-sentema projekto (tia, kiu devas okazi en specifa tempo) por profiti de diversaj vidpunktoj, spertoj kaj kapabloj, kaj ankaŭ por sekureco en kazo kiam iu subite ne povas fini sian parton de laboro
      • skribu kia(j)n kunlaboranto(j)n / gvidanton vi bezonas, kaj aliuloj povas aliĝi, aŭ la Estraro helpos trovi tian personon
      • vi mem aliĝu kiel volontulo de VMEO por ke la Estraro kaj projektaj mastrumatoj povu vin pli facile kontakti kaj konekti kun aliaj aktivuloj
    • eĉ se vi kiel gvidanto havos helpanton, konsciu, ke eble la helpanto bezonos vian helpo por lerni pri la laboro; tio prenos de vi certajn tempon kaj energion
  4. skribu vian volatan agadon sube, en ĝustan sekcion
    • Programa laboro: agadoj, kiuj rekte kontribuas al enhavo de Vikimediaj vikioj (ekz. artikol-verka konkurso, traduka kampanjo, defio ktp) aŭ varbas novajn kontribuantojn / havigas novan enhavon (prelego, trejnado, partnereco, Vikimediano Rezidanto, ktp)
    • Organiza evoluo: agadoj, kiuj celas pliefikigon / plifortigon de la organiza strukturo, kaj ne havos rektan influon al Vikimediaj vikioj (plibonigo de retejo, preparo de merkatikaj materialoj, mentora programo, ktp)
  5. tre koncize aldonu kion vi bezonos por fari la agadon (helpanton pri afero XY, ĉeforganizanton se vi aliĝas kiel helpanto, merkatikan subtenon, peradon de petoj por aŭspicio, ktp)
  6. estas ĉio por nun! la Estraro redaktos la planon (eble vin kontaktos dume) kaj prezentos la finan version dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de jaro; la fina versio enhavos agadojn kiuj estas kongruaj kun la Vikimedia misio, la Estraro ilin konsideros strategie gravaj (aŭ la aktivuloj pretas plenumi ilin tre memstare) kaj konsideros ilin plenumeblaj



DRAFT - DO NOT MARK FOR TRANSLATION / MALNETO - NE MARKU POR TRADUKO!!!

Jara plano ((jaro)) de la Vikimedia Uzanto-Grupo Vikimedio EO (angle Esperanto and Free Knowledge) (proponita por aprobo|aprobita)) dum la Kunsido de la Ĝenerala asembleo la ((plena dato kun jaro)).

Jara plano ĝenerale gvidas laboron de la Estraro tra la jaro. Tamen, la mondo ŝanĝiĝas, kaj dumjare povas montriĝi, ke iuj planitaj agado ne (plu) estas taŭgaj, kaj / aŭ aperas novaj oportunoj. La Estraro havas liberecon ŝanĝi Jaran planon kaj Jaran buĝeton (laŭ la Statuto, punkto 6.6.e) kaj utiligos ĝin, se konsideros tion taŭga, ekz. pro la supre menciitaj kialoj.

La plano estis farita surbaze de antaŭvidata laboreblo de niaj aktivuloj. Se vi volas, ke okazu ankaŭ alia agado, bv. kontakti nin por interkonsenti kiel vi povas helpi. Ĝenerale, aliĝu kiel volontulo por ke ni povu pli facile inkludi vin en sekvaj agadoj.

Resumo

[edit]

Misia laboro:

Organiza disvolviĝo:

Ĝenerala stato

[edit]

((Prezidanto: tre konciza superrigardo de stato de VMEO komence kaj probable tra de jaro, kaj kiel tio influas la laboron))

Ĝenerale, dum la jaro ni celas atingi: ((Prezidanto: bula listo pri ĉefaj indikiloj de celata stato fine de la jaro))

Ekosistema subteno

[edit]

En Vikimedio EO ni laboras kun pli longaj tempoframoj ol nur 1 jaro kaj pli vasta konsidero ol nur nia organizo. Fokusigi al tio helpas nia Strategia plano kaj aliaj konsideroj, kiel la ekosistema subteno.

Ekosistema subteno estas parto de la Strategia vizio pri vasta ekosistemo kie unuopaj agantoj subtenas unu la alian por havi pli grandajn atingojn - "ni subtenu tiujn, kiuj subtenas nin", kaj "komune ni estas fortaj".

Ĉefaj kampoj de nia ekosistema subteno:

  1. Esperantujo
    • kial: ĝuste de la Esperanta komunumo venas novaj Esperantaj Vikimediaj kontribuantoj kaj niaj aktivuloj
    • kion ni celas: havi disponeblan pli grandan aron de Vikimediaj kontribuantoj, aktivuloj de VMEO, kaj kapablaj parnteroj
    • nia ekzempla subteno: informado pri eventoj kaj agadoj de Esperantaj organizoj kaj projektoj; starigado de kunlaboradoj kiuj utiligas aŭ kreas longtempe utilan Vikimedian enhavon; provizado de niaj organizaj edukiloj por Esperantaj organizoj; kun-kreado de infrastrukturo de kiu profitos kaj nia organizo kaj vastaj Esperantaj komunumo kaj movado ktp.
  2. Vikimedio
    • kial: la Esperantaj Vikimediaj projektoj dependas de la infrastrukturo kaj reputacio de la Vikimedia movado
    • kion ni celas: havi bone funkciantan infrastrukturon, fortan reton de partneroj kaj subtenantoj, kaj ke Esperantaj Vikimedianoj povu facile kaj efike kontribuadi al Esperantaj Vikimediaj projektoj
    • nia ekzempla subteno: invitado de Esperantaj Vikimedianoj al tutmovadaj konsultoj kaj voĉdonoj (ambaŭ de komunumo kaj de la Fondaĵo Vikimedio); aktiva partopreno kaj laborado en Vikimediaj organizoj kie ni membras kaj en iliaj laborgrupoj; helpado al Esperantaj Vikimedianoj partopreni en tutmovadaj eventoj kaj agadoj; subtenado de ŝanĝoj de la Vikimedia movado por pli efika funkciado, ktp.
  3. Slovakio
    • kial: ni multe profitas de nia oficiala rekono kiel formala organizo en Slovakio, danke al kio ni havas oportunojn por granda subteno al nia agado (ekz. per nacia kvesta kampanjo, kaj per subvencioj de Erasmus+ kaj aliaj)
    • kion ni celas: ĝui komforton de produktiva medio de socio amika al neregistaraj organizoj, kie ni povas multe fokusiĝi al kerno de nia misia laboro, sen bezono de troa traktado de neadekvataj obstakloj por neprofitcela sektoro
    • nia ekzempla subteno: nia subteno estas malpli granda, estas farata precipe per la iniciato PreWiki.sk, kaj inkludas ekz. diskonigadon de informoj pri Vikipedio por slovaka publiko; invitadon de slovaklingvanoj al partopreno en Vikimedia movado; organizadon de Vikimediaj konkursoj; kreadon de edukiloj pri Vikimedia kontribuado, ktp.

Krom la ĉefaj kampoj, al kiuj ni vere fokusiĝas kaj iniciateme agas, ekzistas ankaŭ aliaj kampoj por ekosistema subteno, kiujn ni observas kaj helpas precipe reagante.

  1. libera kulturo
    • kial: Vikimedio ĝenerale estas forta membro de la libera kulturo
    • nia ekzempla subteno: informado pri diversaj produktoj kaj ideoj de libera kulturo
  2. edukado
    • kial: por verki altvalitajn Vikimediajn artikolojn helpas havi altedukitan socion
    • nia ekzempla subteno: informado pri diversaj famuloj kaj memortagoj

Misia laboro

[edit]

Laboro, kiu celas rekte plibonigi enhavon de Vikimediaj projektoj en Esperanto aŭ pri Esperanto, inklude de varbado de novaj kontribuantoj.

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj

[edit]

((Por ĉiu konkurso kaj komuna redaktado, kiun vi volas kunorganizi, kopiu la suban skemon, enmetu ĝin suben kaj plenigu kiom eble plej multe. Vi ankaŭ povas aliĝi kiel helpanto aŭ gvidato por agadoj proponitaj de aliuloj.))

'''titolo aŭ temo'''
* '''dato''': se estas speciala kialo por specifa dato (ekz. ĉar la konkurso estas multlingva en la sama tempo), skribu la daton. eventuale proponu iun taŭgan daton, aŭ skribu ''decidota''
** '''kialo por dato''': mallonge priskribu kial ĝuste tiu dato taŭgus
* '''gvidanto''': skribu vian uzantonomon, aŭ lasu ''serĉata'' se vi pretas helpi sed ne gvidi
* '''helpantoj''' (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
* '''bezonata helpo''' (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO):
  • finigo de dume nefinitaj pasintaj konkursoj

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo

  • dato: probable Aprilo-Majo
    • kialo por dato: temas pri multlingva konkurso okazanta en proksimume sama tempo
  • gvidanto: KuboF Hromoslav (volonte akceptos kun-organizanton, kiu estontece volas ĉef-organizi)
  • helpantoj (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
  • bezonata helpo (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO): kreanto de vikiaj konkursaj paĝoj, merkatikisto, helpanto al konkursantoj, ĵuriano

Sano (multlingva konkurso)

  • dato: probable Februaro-Marto
    • kialo por dato: antaŭ VikiPrintempo; por kongrui kun la projekto de Erasmus+, kiu financas ĝin
  • gvidanto: KuboF Hromoslav
  • helpantoj (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon): Venca24
  • bezonata helpo (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO): kunkreanto de reguloj (aparte ĉar ĝi okazos samtempe en pluraj Vikipedioj), kreanto de vikiaj konkursaj paĝoj, merkatikisto, helpanto al konkursantoj, ĵuriano

Unesko, kunlabore kun UEA

  • dato: probable 2-a duono
    • kialo por dato: dum la 1-a duono estas planitaj aliaj niaj konkursoj, do por eviti tempan konkurencon
  • gvidanto: serĉata, povus esti KuboF
  • helpantoj (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
  • bezonata helpo (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO): kreanto de vikiaj konkursaj paĝoj, merkatikisto, helpanto al konkursantoj, ĵuriano, kontaktanto kun venkintoj

Eventoj

[edit]
  • VikiFesto - festo de 25-a datreveno de Vikipedio

Alt-subvenciataj projektoj por misia laboro

[edit]

(Noto: Ni ne havas precizan difinon kiom alta devas esti subvencio por esti nomita "alt-subvenciata". Labora priskribo estas, ke ĝi devas esti sufiĉe alta por meriti aparte detalan atenton dum planado, plenumado kaj raportado. Bonega ekzemplo estas subvencioj de Erasmus+.)

((Prezidanto verkos. se vi volas, ke VMEO gvidu aŭ partoprenu iun specifan alt-subvenciatan projekton, speciale nin kontaktu))

Daŭrigi:

  • SANO (kunordigas UEA)

Jam petis, atendas rezulton:

  • PMET (projekta mastrumado)

Konsideras peti ankoraŭ en 2025:

  • tradukeblaj moduloj en MetaVikio (eble povas konduki al Mallokaj ŝablonoj, kio estas niaj Strategia celo)
  • plibonigoj de CiviVoluntteer, per kiu ni varbas volontulojn (ni ne havas la bezonatajn teĥikajn kapablojn kaj spertojn; eble ni nur subtenus, ke iu alia kandidatiĝu)

La sekvaj dependas de tio ĉu ni povos provizi sufiĉajn homojn por labori pri ili. Ni ankaŭ varbos por tiuj roloj kaj planas provizi anticipan edukadon kun helpo de TEJO.

Peti komence de 2026:

  • longviveco (aldono de enhavo pri inĝenierita longviveco al Vikipedioj en pluraj lingvoj)
    • prioritata
    • prefere kiel partnero, serĉas kunordiganton
  • CiviCRM (traduko de interfaco, kreo de videa kurso kaj eble manlibro, kreo de aldonaj helpiloj por partoprenantaj organizoj)
    • certe kiel partnero, serĉas kunordiganton

Peti fine de 2026:

  • leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj (rekta aldono al Vikidatumoj kaj traduko inter kelkaj lingvoj)
    • tre preferas kiel partnero, serĉas kunordiganton

Partopreno en Esperantaj renkontiĝoj

[edit]

Ni ĝenerale strebas partopreni en diversaj Esperantaj renkontiĝoj por havi personan kontakton kun jamaj Esperantaj Vikimedianoj kaj por varbi novajn Esperantajn Vikimediajn kontribuantoj kaj aktivulojn de VMEO.

Agadoj, kiujn ni povas fari dum Esperantaj renkontiĝoj:

  • prelegado
  • trejnado
  • gvidado de diskuto
  • prezento en budo
  • FotoPromeno (komuna promeno tra la loko, urbo kaj alŝutado de fotoj al la Vikimedia Komunejo)
  • varbado por partneraj agadoj (ekz. partopreno en kunlaboraj projektoj)
  • kaj aliaj

((se vi interesiĝas fari Vikimedian agadon dum Esperanta renkontiĝo, listigu vin sube. VMEO nur foje, sed certe ne ofte, povas finance subteni tian partoprenon))

Ni celas partoneni en jenaj Esperantaj renkontiĝoj:

  • UK
    • interesiĝanto: Venca24
  • IJK
    • interesiĝanto:
  • ((nomo de renkontiĝo))
    • interesiĝanto:
  • ((nomo de renkontiĝo))
    • interesiĝanto:
  • ((nomo de renkontiĝo))
    • interesiĝanto:

Aliaj renkontiĝoj povas esti aldonitaj dum la jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Agado por Slovakio

[edit]

Parto de la strategia agado Ekosistema subteno, specife per PreWiki.sk.

((aldonos precipe kunordiganto pri Slovakia agado, sed vi estas bonvena proponi propran agadon aŭ aliĝi al jam proponita))

titolo aŭ temo
* priskribo: koncize klarigo kio estas la volata celo / kiel tio helpos Slovakion / kio estos la celataj pozitivaj konsekvencoj ks
* '''dato''': se estas speciala kialo por specifa dato (ekz. ĉar la konkurso estas multlingva en la sama tempo), skribu la daton. eventuale proponu iun taŭgan daton, aŭ skribu ''decidota''
** '''kialo por dato''': mallonge priskribu kial ĝuste tiu dato taŭgus
* '''gvidanto''': skribu vian uzantonomon, aŭ lasu ''serĉata'' se vi pretas helpi sed ne gvidi
* '''helpantoj''' (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
* '''bezonata helpo''' (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO):

Daŭrigo:

  • informado per sociaj retejoj

Slovaklingva videa kurso pri kontribuado al Vikipedio kaj frataj projektoj

  • priskribo: videa kurso inspirita de nia kurso ViPE, sed plibonigita. poste ĝi povas servi kiel bazo por nova versio de ViPE. ni provis jam en 2025 sed tiam nia subvencipeto ne estis aprobita.
  • dato: dependas de dispoenbla subvencio
    • kialo por dato: dependas de dispoenbla subvencio
  • gvidanto: KuboF Hromoslav
  • helpantoj (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
  • bezonata helpo (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO): serĉanto de subvencipetoj, muntisto de videa kurso

((alia misia laboro))

[edit]

Se vi pretas gvidi, aŭ almenaŭ helpi al alia misia agado, kopiu la suban skemon, plenigu ĝin per bezonataj informoj kaj ni traktos kun vi private. (se vi nur volas, ke VMEO faru iun agadon, sed ne pretas helpi plenumi ĝin, estas malalta ŝanco, ke ĝi estos inkludita)

titolo aŭ temo
* priskribo: koncize klarigo kio estas la volata celo / kiel tio helpos la Esperantan Vikimedion / kio estos la celataj pozitivaj konsekvencoj ks
* '''dato''': se estas speciala kialo por specifa dato (ekz. ĉar la konkurso estas multlingva en la sama tempo), skribu la daton. eventuale proponu iun taŭgan daton, aŭ skribu ''decidota''
** '''kialo por dato''': mallonge priskribu kial ĝuste tiu dato taŭgus
* '''gvidanto''': skribu vian uzantonomon, aŭ lasu ''serĉata'' se vi pretas helpi sed ne gvidi
* '''helpantoj''' (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
* '''bezonata helpo''' (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO):

Organiza disvolviĝo

[edit]

Agadoj, kiuj plifortigas nian organizon, por ke ni povu pli bone faradi nian misian laboron.

Partopreno en Vikimediaj renkontiĝoj

[edit]

VMEO intencas aktive partopreni en diversaj Vikimediaj renkontiĝoj por lerni, pliriĉigi siajn kontaktojn kaj transdoni siajn spertojn kaj Esperantan vidpunkton. Tio inkludas ankaŭ helpon al esperantistaj Vikimedianoj partopreni tiajn eventojn, eĉ se ili (dume) ne estas aktivuloj de VMEO.

((se vi interesiĝas fari agadon de VMEO dum Vikimedia renkontiĝo, listigu vin sube. VMEO nur foje, sed certe ne ofte, povas finance subteni tian partoprenon))

Ni celas partoneni en jenaj Vikimediaj renkontiĝoj:

  • Ĝenerala asembleo de Vikimedio Eŭropo
    • interesiĝanto:
  • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo
    • interesiĝanto:
  • Vikimanio
    • interesiĝanto:
  • ((nomo de renkontiĝo))
    • interesiĝanto:
  • ((nomo de renkontiĝo))
    • interesiĝanto:

Pripensataj Vikimediaj renkontiĝoj, por kiuj ni serĉas aktivulojn de la regiono / fako:

  • IberoConf (Latina Ameriko kaj rilataj landoj)
  • WikiIndaba (Afriko)
  • Nord-Eŭropa Vikimedia Renkontiĝo (Norda Eŭropo)

Aliaj renkontiĝoj povas esti aldonitaj dum la jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Alt-subvenciataj projektoj por disvolviĝo

[edit]

(Noto: Ni ne havas precizan difinon kiom alta devas esti subvencio por esti nomita "alt-subvenciata". Labora priskribo estas, ke ĝi devas esti sufiĉe alta por meriti aparte detalan atenton dum planado, plenumado kaj raportado. Bonega ekzemplo estas subvencioj de Erasmus+.)

((Prezidanto verkos. se vi volas, ke VMEO gvidu aŭ partoprenu iun specifan alt-subvenciatan projekton, speciale nin kontaktu))

Peti komence de 2026:

  • Erasmus+ KA122: individua edukado de niaj aktivuloj kaj plenkreskaj lernantoj

Organiza daŭropoveco

[edit]

Ni listigos kaj plenumos kelkajn, malmultajn aferojn pri organiza funkciado, kiuj laŭkonsidere havos la plej grandan pozitivan efikon por daŭropova funkciado de VMEO. Tiuj agadoj (plejparte) ne estos publike videblaj, sed plibonigos longtempan funkciadon de VMEO, kiu laŭcele rezultos en pli bona videbla agado longtempe.

Dependas de tio kion ĉion ni sukcesos fari ankoraŭ ĝis 2025...

CiviCRM (kontakta / membra mastrumilo)

  • funkciigo de planitaj laboroj (cron)
  • aŭtomatigo de traktado de membroj
  • pagado per banka karto kaj PayPal
  • pliallogigo de membriĝa procezo
  • plidetaligo de volontulaj roloj en CiviVolunteer
  • se akceptita projekto de Erasmus+
    • traduko de interfaco
    • pliboigita videa kurso
    • manlibro
    • merkatika serio de retmesaĝoj

OpenProject (projekta mastrumilo)

  • plibonigo de ŝablonoj por diversaj projektoj
  • se akceptita projekto de Erasmus+
    • traduko de interfaco
    • pliboigita videa kurso
    • manlibro

Strategio:

  • jama havo de Strategia komisiono (starigota fine de 2025)
  • eksplicigo de valoroj, vizio kaj misio
  • revizio de Strategia plano 22025-2026 dum Kunsido de Ĝenerala asembleo komence de 2026 (la priritatoj kaj celoj, ŝanĝiĝu nur kuntekstaj kaj priskribaj aferoj)
  • preparo de Strategia plano 2027-2029 por aprobo dum Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de 2026

Aldonaj:

  • membro-varba kampanjo (prokrastita pro eksteraj problemoj en 2025)
  • landa kvesta kampanjo
  • senpagaj reklamoj de Google por neprofitcelaj organizoj (strebas ricevi jam en 2025)
  • kreo de firma financa kapitalo
  • esploro pri jura flanko de uzado de ĉifromono
  • rekono kiel Vikimedia Tema organizo

((alia laboro por organiza disvolviĝo))

[edit]

Se vi pretas gvidi, aŭ almenaŭ helpi al alia agado por organiza disvolviĝo, kopiu la suban skemon, plenigu ĝin per bezonataj informoj kaj ni traktos kun vi private. (se vi nur volas, ke VMEO faru iun agadon, sed ne pretas helpi plenumi ĝin, estas malalta ŝanco, ke ĝi estos inkludita)

titolo aŭ temo
* priskribo: koncize klarigo kio estas la volata celo / kiel tio plifortigos VMEO-n / kio estos la celataj pozitivaj konsekvencoj ks
* '''dato''': se estas speciala kialo por specifa dato (ekz. ĉar la konkurso estas multlingva en la sama tempo), skribu la daton. eventuale proponu iun taŭgan daton, aŭ skribu ''decidota''
** '''kialo por dato''': mallonge priskribu kial ĝuste tiu dato taŭgus
* '''gvidanto''': skribu vian uzantonomon, aŭ lasu ''serĉata'' se vi pretas helpi sed ne gvidi
* '''helpantoj''' (se vi interesiĝas helpi, skribu vian uzanto-nomon):
* '''bezonata helpo''' (listigu ĉion kion vi bezonas de helpantoj kaj VMEO):