Esperanto kaj Libera Scio/Reports/Kunsido dum Vikimanio 2018

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
Vikimanio 2018
Esperanto kaj Libera Scio

Vikimanio 2018 okazis en Kaburbo, Sud-Afrika Respubliko ekde la 18a ĝis la 22a de Julio 2018. De inter ĉ. 600 partoprenintoj estis almenaŭ 8 esperantistoj, Esperanto-komencintojn kaj seriozaj lernontoj. La baza teamo de Esperanto kaj Libera Scio renkontiĝadis ofte en neformala, amika etoso, sed la finan tagon ni havis ankaŭ formalan kunsidon, pri kiu temas tiu ĉi raporto.

Partoprenis[edit]

  • KuboF Hromoslav
  • Remux
  • Sahaquiel
  • Jens Ohlig

Leksemoj en Vikidatumoj[edit]

Vikidatumoj nun akceptas leksikografiajn datumojn!

Jens informis, ke ekde antaŭnelonge eblas al Vikidatumoj aldoni leksemojn.

Nuntempe la funkcio estas en frua etapo, sed rapide evoluas. Estontece ĝi ŝajne ege helpos al Vikivortaroj, nevikimediaj vortaroj kaj specife al malgrandaj lingvoj (kiuj kutime ne havas bonan infrastrukturon por vasta vortara laboro).

Evoluo de Vikio amas ZEOjn[edit]

Viki amas ZEOjn 2018, la unua Esperanto-centrita fotokonkurso en la vikimedia mondo

La fotokonkurso pri Zamenhof/Esperantaj objektoj komenciĝos jam post kelkaj tagoj, la 1an de Aŭgusto 2018. La ĉeforganizanto estas Juan Sebastian Santacruz.

Juan informis, ke ĉio baza estas jam organizita kaj prizorgita, ekz. juĝistoj pretas, mono estas ricevita, juĝsistemo estas pretigita ktp.

Grava parto, kiu ĉiam povas esti pli bona, estas informado. La origina propono por montri informstrion (CentralNotice) ĉe pluraj Vikipedioj estis malakceptita; ĝi videblos nur en Esperantaj vikioj. Tial eĉ pli gravas varbi partoprenontojn!

Juan tiutage faris ankaŭ fulman prelegon pri la konkurso. Post la prelego aperis homoj de Vikimedio Rusio kun propono havi konkursan kategorion pri Rusio. Laŭ tiu inspiro ni poste proponis la samon al aliaj organizoj.

Estonteco de Vikio amas ZEOjn[edit]

Ni pripensis kreon de kalendaro de la venkaj fotoj. Tamen, mono por tio ne estas en la monpeto. Ni revenos al la temo post elekto de venkaj fotoj.

Indus havi ZEOjn en Vikidatumoj. Tio ebligus aldoni maŝine legeblajn datumojn, maŝinan (ankaŭ amasan) prizorgon kaj utiligon en (preskaŭ) ĉiuj aliaj Vikimediaj projektoj kaj preter ili. Jens konfirmis, ke ZEOj akcepteblas laŭ la Vikidatumaj reguloj pri menciindeco. Jens kaj KuboF laboros por migri datumojn pri ZEOj al Vikidatumoj. Pluraj ZEOj jam estas en Vikidatumoj - Jens kreis mapon pri ili.

Evoluo de nia organizo[edit]

Ni ŝanĝiĝos al Tema organizo Vikimedio Esperanto en 2 jaroj

Dum la kunsido de ELiSo dum la Vikimedia Konferenco 2018 ni priparolis planon por puŝi ELiSon al pli alta nivelo kaj ĝis 2 jaroj esti rekonita kiel Tema organizo. La procezon gvidas KuboF.

Tamen, la evoluo ekde la Vikimedia Konferenco estis minimuma, parte pro sanaj, parte pro vojaĝaj kialoj de KuboF kaj parte pro nesufiĉa aktivado tiukampe. Post Vikimanio KuboF reekgvidos la procezon.

Ni iomete parolis pri konsevencoj de sukceso en tiu kampo. Estis menciite, ke ni povus dungi homon pere de Simple Annual Plan Grant. Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas dungiton kaj ne havas por ĝi sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por iom malpli proksima estonteco.

Regionaj aktivaĵoj[edit]

Vikimedianoj nature grupiĝis en geografi-kulturajn blokojn, kiuj konvras grandan parton (sed ne tuton) de Tero. Spertoj de Vikimedia Konferenco kaj regionaj renkontiĝoj montris, ke lernado plej bone okazas en regionaj renkontiĝoj. Sekvas konciza superrigardo de stato kaj aktivaĵoj de esperantaj Vikimedianoj en pluraj el ili.

Centra kaj Orienta Eŭropo (COE)[edit]

En la regiono (de inter organizitaj Esperantaj vikimedianoj) aktivas KuboF Hromoslav (ankaŭ kunfondinto kaj iama prezidanto de Vikimedianoj de Slovakio), Peter Baláž (ankaŭ kunordiganto de E@I) kaj laŭpete ankaŭ kelketaj aliaj.

En la grupo de centra kaj orienta Eŭropo (COE) estas Esperanto bone rekonata, pluraj ELiSanoj estas aktivaj kaj partoprenas tutregionajn aktivaĵojn kaj personaj rilatoj inter esperantistoj kaj aliuloj estas plejparte bonaj kaj amikaj. Esperanto estas rekonata pere de la Uzanto-Grupo Esperanto kaj Libera Scio kiel memstara grupo, do certagrade sendependa de aliaj grupoj ene de la regiono. Por partopreni en la Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo kutime ELiSo ricevas 1-2 stipendiojn. Esperanto aperas ankaŭ kiel memstara temo en la regiona artikolverka konkurso VikiPrintempo. Menciindas, ke Esperanto mem devenas de tiu ĉi regiono kaj estas sur la listo de nemateria kultura heredaĵo de Pollando.

Parolinte kun Spiritia montriĝis bonaj ebloj de COE-Novaĵletero, specife por informado. KuboF Hromoslav, loka aktivulo, konsideris la novaĵleteron esti informilo pri agado, tamen ĝi povas servi ankaŭ por publikigi eseetojn, ekz. por informi pri Esperantaj komunumo kaj kulturo (pluraj aferoj estas interesaj ankaŭ por ĝeneralaj vikimedianoj). KuboF Hromoslav estontece verkados Esperantajn kontribuojn por la Novaĵletero.

ELiSo jam antaŭe partoprenis en la artikolverka konkurso VikiPrintempo, kiu estas bona oportuno por relative facile alporti interesan aktivaĵon al Esperantlingva vikimedia komunumo. Ĝian Esperantan version organizis Lingveno. Tamen, post lia foriro restis neniu por organizi la Esperantan version, kio montriĝis en 2018. KuboF Hromoslav konsideris organizi ĝin, sed en tiu tempo estis okupita pri aliaj aferoj, pri kiuj volis koncentriĝi. KuboF Hromoslav konsideras organizi la Esperantan version en 2019 kaj konfirmos tion komence de 2019. La konkurso estas en sia 5a jaro kaj iom maturiĝis kaj pli komprenas, kio ĝi volas esti. Esperanto iam estis kiel memstara temo, kio estis parte disputebla. Tamen, ĉar Esperanto ekestis en la regiono kaj estas Pollanda nacia nemateria kultura heredaĵo, ĝi havas ŝancon plu aperi kiel temo deintereso.

Iberocoop[edit]

Iberocoop estas regiono de Ibero-Ameriko (Sud-Ameriko kaj kelkaj latinidlingvaj Eŭropaj landaj asocioj).

En la regiono (de inter organizitaj Esperantaj vikimedianoj) aktivas User:Remux kaj User:Sahaquiel9102 (ambaŭ aktivaj ankaŭ en Vikimedianoj de Kolombio, User:Castelobranco (aktiva ankaŭ en Vikimedia komunuma Uzanto-grupo Brazilo).

Male al COE, Iberocoop estas fore fokusita pri landoj, ne pri lingvaj komunumoj, kaj novaj membroj povas aliĝi nur se havas rilaton al Ameriko. Tiel EliSo ne havas specifan rolon en ĝi, ekz. ne estas asignata speciala loko por ELiSo dum la regiono renkontiĝo. Ni pripensis eblon aliĝi kiel observanto (por tiu tasko mankas respondeculo). Unuopaj esperantistoj ene de la grupo estas konataj kiel esperantstoj.

Iberocoop ne havas gazeton nek blogon. Por komuniki ĝi uzas Telegramon kaj retpoŝtan dissendoliston, kiu povas esti uzita por informi pri aferoj interesaj por ELiSo.

Lokaj Esperantaj vikimedianoj prezentas vikimedion al lokaj esperantistoj, ekz. dum Kolombia Esperanta kongreso.

Aliaj regionoj[edit]

Vikimedia grupiĝo ne etendas tutan Teron, iuj partoj estas sen specifa regiona grupo. En aliaj la regiona grupo naskiĝas.

Norda Eŭropo[edit]

Vikimedianoj de Norda Eŭropo neformale kunlaboras.

En la regiono aktivas Jon Harald Søby (ankaŭ aktiva en Vikimedio Norvegio), kiu ne partoprenis la Esperantan kunsidon.

La grupo planas Vikimedian Nord-Eŭropan renkontiĝon 2018.

Ni dume ne havas specifan planon pri tiu ĉi grupo. Tamen, estas 1 esperantisto tie, kio povas evolui en funkciantan laboron.

Azio[edit]

En la Azia Vikimedia komunumo ne estas konata aktiva organizita Esperanta vikimediano.

Pro sia grandeco kaj aparteno en interesaj internaciaj grupoj (ekz. BRICS) kaj supozatan pligrandiĝantan mondan influon en proksima estonteco bonus trovi tian esperantiston tie.

Afriko[edit]

En Afriko ne estas konata aktiva organizita Esperanta vikimediano.

Afrikaj vikimedianoj havas ĉiujaran kontinentan konferencon Wiki Indaba.

Unuiĝintaj Nacioj prognozas grandan kreskon de populacio en Afriko en la 21a jarcento. Samtempe la mankanta infrastrukturo kreas grandajn defiojn por taŭga edukado de rapide kreskanta populacio. Tio kreas grandan bezonon de edukado ekster kadro de oficialaj lernejoj kaj do grandan oportunon por Vikimedio.

Aliaj regionoj[edit]

Nek Jens, loĝanta en Germanio, konfirmis regionan grupon en okcidenta Eŭropo. Parto de ĝi fakte apartenas al Iberocoop.

Rimarkoj pri regionoj[edit]

En estonteco ni povas pli proksime kunlabori kun UEA, TEJO kaj ILEI, kiuj jam havas siajn komisionojn pri unuopaj regionoj. Tiel ni povas kunigi fortojn por krei ion pli grandan ol ni ĉiuj kapablus memstare.

Lastaj aferoj[edit]

Ho, mia kor', ni forgesis fari komunan foton!