Monkolekto/Traduko/Dankletero 20140606

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Fundraising/Translation/Thank you email 20140606 and the translation is 90% complete.

[ifFirstnameAndLastname] Kara [given name], [elseifFirstnameAndLastname] Kara kontribuanto, [endifFirstnameAndLastname]

Ni dankas vian netakseblan donacon, portantan scion al ĉiuj homoj tutmonde.

{% if "RecurringRestarted" in contribution_tags %} We recently resolved a small technical issue which paused some monthly recurring donations. We have reinstated your recurring donation, and it will process normally going forward. We will not charge you for the months that were skipped. Thank you for your patience and your support, and please feel free to email donate@wikimedia.org if you have any questions. {% endif %}

{% if "UnrecordedCharge" in contribution_tags %} We recently resolved a technical issue which caused a small number of donors to not receive a confirmation of their donation. Please accept this email as a thank you for your donation on [date]. We truly appreciate your patience and your support, and please feel free to email donate@wikimedia.org if you have any questions. {% endif %}

Mi nomiĝas Lila Tretikov, kaj mi estas la ĉefdirektoro de la Fondaĵo Vikimedio. Dum la pasinta jaro, donacoj kiel la via propulsis niajn strebojn pligrandigi la enciklopedion en 287 lingvoj, kaj plialirebligi ĝin tutmonde. Ni plej strebas bonefiki al tiuj, kiuj alie ne povus atingi edukadon. Ni portas scion al homoj kiel Akŝaja Ijengar el Solapur, Hindujo. Maturiĝante en tiu malgranda ŝtoffabrika urbeto, ŝi uzadis Vikipedion kiel lernan ĉeffonton. Por lernantoj en ĉi tiaj regionoj, kie maloftas libroj sed la Interreto estas uzebla per poŝtelefono, Vikipedio estas potenca ilo. Akŝaja poste diplomiĝis ĉe kolegio en Hindujo, kaj nun ŝi laboras en Usono kiel softvarinĝeniero. Ŝi dankas Vikipedion kiel propulsinton de duono el ŝia scio.

Tiu historieto ne estas unika. Nia alta celo prezentas grandajn malfacilojn. Estas surprizo al la plejparto de Vikipedio-uzantoj, ke ĝin regas senprofitcela organizaĵo kaj ĝin financas viaj donacoj. Ĉiujare, donacas apenaŭ sufiĉe da homoj, por ke la tuta homaro povu aliri la tuton de la homa scio. Ni dankas vin por efektivigo de ĉi tiu celo.

Pro duonmiliardo da Vikipedio-legantoj, miloj da volontulaj redaktantoj, kaj dungitoj ĉe la Fondaĵo, mi dankas vin pro teni Vikipedion enreta kaj senreklama ĉi-jare.

Dankon,

Lila Tretikov
Ĉefdirektoro,
Fondaĵo Vikimedio
donate.wikimedia.org

Multaj dungantoj egalos dungitajn kontribuaĵojn: bonvolu kontroli kun via firmao vidi se ili havas kompania egala donaco programo.

Por via arĥivo: Via donaco, numero [contributionId], farita je [date], estis la kvanto de [amount].

[ifRecurring] Ĉi tiu donaco estas ero de ripeta serio. La Fondaĵo Vikimedio debetos ĉiumonatajn pagojn ĝis vi postulos ĉesigon. Se vi volas nuligi la pagojn, bv. vidi nian [#recurringCancel facilan nuligo-metodon]. [endifRecurring]

Ĉi tiu letero povas utili kiel indiko de via donaco. Neniaj varoj nek servoj estis proviziitaj, nek tute nek parte, pro ĉi tiu donaco. The Wikimedia Foundation, Inc. (la Fondaĵo Vikimedio) estas senprofitcela bonfara kompanio, kun usona impost-imuna statuso laŭ regulo 501(c)(3). Nia poŝtadreso estas: 149 New Montgomery, 3rd Floor, San Francisco, CA 94105, Usono. Usono impostimuneca numero: 20-0049703

Permeso supozita:

Ni ŝatus informadi vin, kiel donacinton, pri la aktivaĵoj kaj monkolektoj de nia komunumo. Se vi tamen preferas ne ricevadi tiajn retmesaĝojn de ni, bonvolu klaki sube kaj ni forigos vin de la listo.

[#unsubscribe Malaboni]

Bonvolu helpi nin [#translate traduki] ĉi tiun retmesaĝon.