Monkolekto 2012/Traduko/Dankletero

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Fundraising 2012/Translation/Thank you letter and the translation is 84% complete.
Outdated translations are marked like this.

Kara [given name],

Ni dankas vin pro donaco al la Vikimedia Fondaĵo. Vi estas brila!

Estas facile ignori la monkolektajn reklamilojn, kaj mi tre ĝojas ke vi ne faris tion. Ĉar per tiu maniero Vikipedio pagas siajn kvitancojn --- homoj kiel vi donas al ni monon, por ke ni povu teni la retejon libere alirebla por ĉiu tra la mondo.

Oni diris al mi, ke homoj donacas al Vikipedio ĉar ili trovas ĝin utila, kaj ke ili kredas ĝin ĉar, kvankam ĝi ne estas perfekta, ili scias ke ĝi estas verkata por ili. Vikipedio ne celas antaŭenigi ies ajn varbstrategion aŭ propagandi iun ajn konkretan ideologion, aŭ persvadi vin por ekkredi ion kio ne estas vera. Ni intencas rakonti la veron, kaj ni povas fari tion danke al vi. Pro tio, ke vi financas la retejon, ni povas resti sendependaj kaj liveri al vi tion kion vi bezonas kaj volas de Vikipedio. Estas ĝuste tiel kiel devus esti.

Sciu: via donaco ne estas nur kovro de viaj propraj kostoj. La averaĝa donacanto pagas por sia propra uzo de Vikipedio, plus la kostojn de centoj de aliaj homoj. Viaj donacoj helpas teni Vikipedion atingebla por la ambicia infanino en Bangaloro kiu instruas al si komputilan programadon; la mezaĝa hejmmastrumanto ĉe kiu oni ĵus diagnozis la malsanon de Parkinson; romanverkisto kiu esploras la Brition de la 1850-aj jaroj; la 10-jara San-Salvadorano kiu ĵus malkovris Carl Sagan.

Je la nomo de tiuj homoj, kaj la duonmiliardo de aliaj legantoj de Vikipedio kaj ĝiaj gefrataj retejoj kaj projektoj, mi dankas vin pro aliĝo al nia klopodo igi la tuton de la homa scio alirebla al ĉiu. Via donaco helpas plibonigi la mondon. Dankon.

Plej multaj homoj ne scias, ke Vikipedion administras senprofita organizo. Bonvolu pripensi kundividi tiun ĉi retmesaĝon kun kelkaj amikoj kaj kuraĝigi ilin donaci ankaŭ. Kaj, se vi interesiĝas, vi povas provi aldoni iujn novajn informojn al Vikipedio. Se vi rimarkas tajperaron aŭ alian etan misaĵon, bonvolu ripari ĝin, kaj se vi rimarkos ion mankantan, bonvolu aldoni ĝin.Ne timu fari eraron: estas normale, ke komencantoj faras ilin, kaj se vi faras eraron, aliaj vikipediistoj volonte riparos ĝin anstataŭ vi.

Mi aprezas vian fidon je ni, kaj promesas ke ni uzos vian monon por bona celo.

Dankas,
Sue

Sue Gardner
Ekzekutiva direktoro,
Vikimedia Fondaĵo [1]

Vi povas sekvi nin ĉe [#twitter Twitter], [#identica identi.ca] aŭ [#google Google+], ŝati nin ĉe [#facebook Facebook] aŭ [#blog legi nian blogon]. Jen la [#annual jarraporto de Vikimedia Fondaĵo por 2010—11], la [#plan jarplano de Vikimedia Fondaĵo por 2012—13] kaj la [#strategic kvinjara strategia plano de Vikimedia Fondaĵo]. Vi povas nun ankaŭ aĉeti vikipediajn varbvarojn ĉe [#shop shop.wikimedia.org].

Por via arĥivo: Via donaco farita je [date] estis la sumo de [amount].

[ifRecurring]

This donation is part of a recurring subscription. Monthly payments will be debited by the Wikimedia Foundation until you notify us to stop. If you’d like to cancel the payments please see our [#recurringCancel easy cancellation instructions].

[endifRecurring]

Permeso supozita: Ni ŝatus informadi vin, kiel donacinton, pri la aktivaĵoj kaj monkolektoj de nia komunumo. Se vi preferas ne ricevadi tiajn retmesaĝojn de ni, bonvolu klaki sube kaj ni forigos vin de la listo.:

[#unsubscribe Malaboni]

Tiu ĉi letero povas servi kiel pruvo pri via donaco. Neniuj varoj aŭ servoj estis provizitaj, plene aŭ parte, kontraŭ tiu ĉi kontribuo. Wikimedia Foundation, Inc. estas senprofita bonfara organizo kun impost-escepta statuso 501(c)(3) en Usono. Nia adreso estas 149 New Montgomery, 3rd Floor, San Francisco, CA, 94105. Usona impost-escepta numero: 20-0049703


Please help us to [#translate translate] this email.