Grants:TPS/KuboF/Wikimania/2014/Report

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Welcome back from Wikimania 2014!

Participant[edit]

User:KuboF

Esperanto Wikipedia

Outcome[edit]

Option 1: Shared Experience: What is one way you shared something from your experience with your community (either locally or globally), after the event?
Esperanto
Pri mia partopreno en Vikimanio mi informis nian uzanto-grupon Esperanto kaj Libera Scio jam dum la konferenco. Temis pri reagnosko kiel uzanto-grupo fare de AffCom kaj skiza prezento de projektoj, kiuj estas sur bona vojo dank' al mia partopreno.
Sekve mi kunigis miajn notojn de diversaj prelegoj kaj publikigis ilin en eo:Uzanto:KuboF/Vikimanio 2014 (kaj aldone informis per dissendolisto kaj en Diskutejo).
Slovakan komunumon mi informos persone dum sekva ĝenerala asembleo de Vikimedio Slovakio (5-a de Septembro 2014).
English
About my participation on Wikimania I have informed our User Group Esperanto kaj Libera Scio even the conference. It was about renewal of recognition by AffCom and sketch presentation of projects, which are on good way because of my participation.
After Wikimania I have collected my notes from speaks and public them on eo:Uzanto:KuboF/Vikimanio 2014 (and additionally informed in our mailinglist end in eowiki's Village Pump).
Slovakian community I will inform during generally assembly of Wikimedia Slovakia on 5th of September 2014.
Option 3: New Creation: What was one useful outcome that was created at the event for the Wikimedia movement?
Central Eastern European Meeting 2014
Esperanto
Dum Kodumatono mi eksciis pri mojosega sistemo de uzado kaj redaktado de Vikidatumoj rekte de loka vikio. Mi komencis priskribi tiun ĉi sistemon (por povi kopii ĝin al aliaj vikioj), post konsulto de origina programisto mi la manlibron diskonigos al aliaj komunumoj. En la Esperanta Vikipedio mi volas la sistemon enkonduki mem, en la slovaka kaj la ĉeĥa mi ĝin prezentos al la komunumo.
Dum Kodumatono kaj sekva prelego mi pli bone konatiĝis kun etendilo por maŝinhelpa tradukado de artikoloj. En miaj ĉefaj vikioj, la Esperanta kaj la slovaka Vikipedioj, jam funkcias similaj sistemoj sed la teĥniko rekte de WMF ŝajnas pli bona. Mi priskribos kaj komparos la sistemojn por la komunumoj kaj laŭ ilia decido gvidos adopton de la sistemo. Tio trafas tradukadon de la angla al Esperanto kaj inter la slovaka kaj la ĉeĥa.
Kiel 1 el 2 ĉeforganizintoj de Vikimedia renkontiĝo de meza kaj orienta Eŭropo 2013 mi partoprenis organizan kunsidon pri ĝiaj senco kaj estonteco. Tiuj diskutoj daŭras plu.
English
During Hackathon I was introduced to awesome system of using and editing Wikidata directly from local wiki. I have started describing this system (to be able to copy it to another wikis). After consultation with it's original programmer I will spread this handbook to another communities. In Esperanto Wikipedia I want to introduce the system myself, in the Slovak and the Czech ones I will present it to the communities.
During Hackathon and related presentation I was better introduced to machine-aided article translation. In my home wikis, eowiki and skwiki, exist similar systems, but the WMF's one seems to be better. I will describe and compare the systems for the communities and according to it's decisions I will lead adoption of the system. The touch translations from enwiki to eowiki and between skwiki and cswikin.
As 1 of 2 main organisers of Wikimedia CEE Meeting 2013 I have participated on the meetup about sense and future of the project. Related discussions continue.

Connections[edit]

Esperanto kaj Libera Scio minimeetup
Esperanto
Renkonti tiom multajn interesajn, laboremajn kaj kapablajn homojn estis granda sperto. Krom la supre menciitaj Kodumatonuloj mi aprezas renkonton kun Asaf por priparoli esencon de mia planata monpeto, esperantistoj de uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio, kolegon de Vikimedio Ĉeĥio kiu min enkondukis en ilia projekto Mediagrant (kiun ni nun kopias al Slovakio) kaj kunfondinton de Vikimedio Slovakio.
English
To meet so many interesting, hardworking and capable people was big experience. Beside of the above mentioned Hackathon participants I appreciate meeting with Asaf (planned grant), emperantists from User Group Esperanto kaj Libera Scio (because of long distances are our person-to-person meeting rare), colleague from Wikimedia Czech Republic (he introduced me to his own system to track grant money, which will be in use in Wikimedia Slovakia) and the co-founder of Wikimedia Slovakia.

Anything else[edit]

Esperanto
Partopreno en Vikimanio estis por mi granda sperto, ĝi estis mia unua Vikimanio (hu ra!). La laboron komencitan tie mi plenumados dum sekvaj semajnoj kaj monatoj. Dankon al WMF kaj la movado por ebligi mian partoprenon!
English
Participation on Wikimania was big experience for me, it was my first time (hurra!). The work started there I will fulfilling for next weeks and mounts. Thanks to WMF and the movement to give me this possibility!