Jump to content

Sano-defio 2026

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Health Challenge 2026 and the translation is 100% complete.
Konkursaj detaloj
Premioj
Reguloj
Fokusaj artikoloj - Horizonto de sano
Partoprenu
Helpejo

Bonvenon al la Vikipedia artikol-verka defio / konkurso por plibonigi kovron de san-rilataj temoj! Dankon pro subtenado de tutmonda sano!

Kial?

La medicino multe progresis en la lastaj jarcentoj, kaj precipe jardekoj. Malgraŭ tio, ni ankoraŭ estas neniel ajn proksime al kuraco de ĉiuj malsanoj kaj sanproblemoj, aŭ eĉ nur disvastigado de la ekzistantaj diagnozoj kaj terapioj al ĉiuj homoj, kiuj bezonas ilin.

Per tiu ĉi defio ni volas fokusigi la atenton al tio, kio vere gravas - la vivo de homoj kaj la planedo Tero kun ĉiuj ĝiaj loĝantoj de diversaj specioj. Tiel ni povas kune disvastigi fidindajn sciojn, kiuj povas savi vivojn "ĉi tie kaj nun", kaj ankaŭ disvastigi konscion pri kaj akceli la disvolvon de medicinaj progresoj, kiuj savos vivojn kaj plibonigos la sanon multe pli ol nun eblas.

Kio?

Kun-financita de la Eŭropa Unio

Tiu ĉi defio estas organizita de la Vikimedia Uzanto-Grupo Vikimedio Esperanto kiel parto de la projekto “SANO” kunordigata de la Universala Esperanto-Asocio, kun partneroj Litovia Universitato de San-Sciencoj kaj Civiencia kun financa subteno de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Tiu ĉi defio okazas de la 17-a de Majo 2026 00:00 ĝis la 30-a de Junio 16-a de Julio 2026 23:59 UTK.

Kiel?

Por partopreni vi bezonas havi konton en Vikipedio (se vi ankoraŭ ne havas ĝin, kreu senpagan konton nun).

Por partopreni:

  1. ensalutu en vian Vikipedian konton
  2. konsultu la regulojn
  3. elektu la temojn por viaj artikoloj kaj la cellingvo(j)n
  4. traduku, verku ekde nulo aŭ pligrandigu Vikipediajn artikolojn en ajna lingvo
  5. listigu viajn artikolojn
  6. invitu ankaŭ viajn amikojn, do ni disvastigos sanon pli vaste kaj ĝuos la procezon pli

Kio poste?

Ni esperas, ke vi ĝuos la defion kaj daŭre disvastigos la scion kaj realigos aliajn agadojn, kiuj savos vivojn, malpligrandigos suferadon kaj ebligas altan plenumiĝon per tre longaj, sanaj vivoj. Ĉu en Vikipedio aŭ preter ĝi. Trovu vian vojon.