Jump to content

Mola alidirektilo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
(Redirected from Intervikia plusendilo)
This page is a translated version of the page Soft redirect and the translation is 92% complete.

This article has been adapted from Wikipedia:Soft redirect and Help:Redirect on the English Wikipedia. The English pages have been translated in other languages. When editing or translating this page, consider referring to/ synchronizing with the current versions listed on Wikidata: Wikipedia:Soft redirect and Help:Redirect.

Mola alidirektilointerviki-alidirektilo estas anstataŭo de ordinaraj aŭ "malmolaj" alidirektiloj, kiam la celo estas alia retejo. Malsimile de ordinaraj alidirektiloj, la paĝo kun mola alidirektilo havas nur la sciigon al legantoj, ke la informo ilin interesanta estas lokita sur alia retpaĝo.

Malkiel normalaj alidirektiloj, mola alidirektilo ne estas funkcio de la vikia programaro. Ĝi estas simple paĝo kun sciigo al la uzantoj, ke ili direktiĝos al alia retejo kiam klakas sur la ofertata ligilo.

Ĉi tiu metodo estas aparte ofte uzata tie, kie uzantoj estas alidirektataj al aliaj projektoj de Wikimedia. Ordinaraj alidirektoj en ĉi tiuj cirkonstancoj estas nedezirindaj, kaj malmolaj intervikiaj alidirektoj estas malebligitaj. (La rezono estas, ke ne eblus ŝanĝi la URL-ligilon sen mana redaktado; la ligilo kondukus rekte al la celo sen la "Alidirektita de ..." mesaĝo, do ne eblus reveni al la alidirekto-paĝo mem; estus krome sekurecaj problemoj pri senfinaj iteracioj).

Jen ekzemplo:

Molaj alidirektiloj inter diversaj lingvoj devus esti evitataj, ĉar ĝenerale ili estos netaŭgaj por legantoj kiuj ne scias la lingvon uzatan ĉe la celo.

Molaj alidirektiloj estas celitaj plejparte por direkti al eksteraj retejoj, kie malmolaj alidirektiloj ne funkcios. Por enaj uzoj ĝenerale, malmolaj alidirektiloj devus uziĝi anstataŭe.

Alia situacio, kie molaj alidirektiloj estas uzataj, estas kiam la intencata celo estas speciala paĝo, kaj la sistemo aŭtomate "moligas" provatajn malmolajn alidirektilojn al specialaj paĝoj. Ekzemple, en:Wikipedia:List of tags (la paĝo por la listo de etikedoj) alidirektas al en:Special:Tags.

Molaj alidirektiloj de kategorioj

En kelkaj projektoj, ekzemple en la angla Vikipedio, koncepto simila al la originala mola alidirektilo intervikia estas aplikata al kategorioj, kaj ankaŭ ili estas nomitaj «molaj alidirektiloj». Vidu klarigojn ĉe w:en:Wikipedia:Categories_for_discussion#Redirecting_categories.

Ŝablonoj

See also: d:Q4844001 and d:Q13156670