Talk:Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/Candidates/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Lingvokapablo de la kandidatoj[edit]

El la 13 hodiaŭaj kandidatoj, kvar estas ne anglalingvanoj (unu germano, unu angleparolanta finno, du franclingvanoj). La ceteraj estas ĉiuj usonanoj (krom unu brito, kaj unu aŭstraliano). Preskaŭ ĉiuj el tiuj anoncas ke ili estas nur anglalingvaj kaj regas ne tre bone ĉu kelkajn aliajn lingvojn ĉu unu ĉu neniun. Escepto estas unu ĉeĥdevena usonano. Du neanglalingvanoj (la finno kaj la germano) prezentas sian kandidatiĝon originala en la angla (la finno eĉ ne jam provizis finnan version de sia proklamo). Unu franclingvano prezentas sin originale en la franca sed tute ne verkis proklamon. Jen bildo de la lingva situacio en wikimediaj projektoj ! Mi verkis mian kandidatiĝon en esperanto kaj tuj provizis franclingvan tradukon kaj penadis provizi aŭ helpi provizi tradukojn en aliaj lingvoj (eĉ per Gugla traduko !) Jen mia pozicio koncerne lingvopolitikon en multlingva komunumo : unue alparoli la aliajn per neŭtrala helplingvo, due provizi mialingvan tradukon, kaj trie provizi tradukojn en aliajn lingvojn se mi tion kapablas. Arno Lagrange  08:42, 17 August 2006 (UTC)[reply]