Tekniko/Novaĵoj/2022/44
Jump to navigation
Jump to search
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknika Novaĵo helpas vin kontroli novajn ŝanĝojn de programaro kiuj povas efiki vin kaj aliajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu kaj esprimu opinion.
antaŭen | 2022, semajno 44 (lundo 31-a de oktobro 2022) | posten |
Teknikaj Novaĵoj: 2022-44
Lastaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu diri al aliaj uzantoj pri tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj afektos vin. Tradukoj disponeblas.
Lastaj ŝanĝoj
- Dum la uzo de klavara navigado sur Kartografa mapo, la fokuso fariĝos pli videbla. [1]
- En Special:RecentChanges, vi nun povas kaŝi la enirojn por novaj uzantaj kreaĵoj kun la filtrilo por "New users". [2]
Ŝanĝoj okazintaj ĉi-finsemajne
La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 1 novembro. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 2 novembro. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 3 novembro (kalendaro).
- La mapaj dialogoj en VisualEditor akiras kelkajn helpajn tekstojn. [3]
- Eblas nun elekti la lingvon de Kartografa mapo en VisualEditor tra malsuprila menuo. [4]
- Eblas nun aldoni titolon al Kartografa mapo en VisualEditor. [5]
- Eblas nun kaŝi la kadron de Kartografa mapo en VisualEditor. [6]
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.