Tekniko/Novaĵoj/2025/33
Appearance
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknika Novaĵo helpas vin kontroli novajn ŝanĝojn de programaro kiuj povas efiki vin kaj aliajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu kaj esprimu opinion.
| antaŭen | 2025, semajno 33 (lundo 11-a de aŭgusto 2025) | posten |
Teknikaj Novaĵoj: 2025-33
Plej lastaj teknikaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu diri aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj afektos vin. Tradukoj disponeblas.
Updates for editors
- La ilobreto de WikiEditor nun inkluzivas siajn klavarajn mallongigojn en la ŝprucigiloj por siaj butonoj. Tio helpos plibonigi la troveblecon de ĉi tiu funkcio. [1]
- La Konsilantaro pri Produkto kaj Teknologio publikigis aron da proponitaj eksperimentoj, kiujn la Fondaĵo Wikimedia povas provi por plibonigi komunikadon kun la komunumo. Reagoj pri la proponoj estas bonvenaj ĝis la 22-a de aŭgusto en ĉi tiu diskutpaĝo.
- La serĉobreto sur la Minerva-haŭto (movebla) estis ĝisdatigita por uzi la saman serĉkomponenton por antaŭa tajpado, kiu estas uzata sur la Vector 2022-haŭto. Ne estas ŝanĝoj en la serĉfunkcio, sed estas negravaj vidaj ŝanĝoj. Specife, la butono por fermi serĉon estis ŝanĝita de "X" al malantaŭenira sago. Ĉi tio helpas distingi ĝin de la alia butono "X", kiu estas uzata por forigi ajnan tekston. [2]
- Redaktantoj en iuj vikioj vidos novan ŝaltilon por "Grupigi rezultojn laŭ paĝo" en la paĝoj pri atentaro, rilataj ŝanĝoj kaj paĝoj de lastatempaj ŝanĝoj. Ĉi tio estas A/B-eksperimento, kiu estas planita komenciĝi la 11-an de aŭgusto kaj daŭros dum 3-6 semajnoj en la bengala, ĉina, ĉeĥa, franca, greka, portugala kaj urdua vikipedioj. La eksperimento ekzamenos kiel pli facile trovebla funkcio povus influi la kapablon de redaktantoj trovi la redaktojn, kiujn ili serĉas. [3]
View all 31 community-submitted tasks that were resolved last week.
Updates for technical contributors
- La plurvikiaj datumaroj de Unikodaj datumoj estis movitaj al Kategorio:Unikodaj Modulaj Datumaroj en Vikimedia Komunejo, por sekvi la ideon "Unu komuna datumfonto, pluraj lokaj vikioj". Plej multaj vikioj estis ĝisdatigitaj por uzi la Komunejan version. Vi povas fari demandojn ĉe la diskutpaĝo. [4]
- Lua-kodo povas aldoni avertojn kiam io estas malĝusta, uzante la funkcion
mw.addWarning(). Nun eblas aldoni pli ol unu averton, anstataŭ novaj avertoj anstataŭigantaj malnovajn. Se vi prizorgas Lua-modulon kiu uzis avertojn, vi devus kontroli ĉu ĝi ankoraŭ funkcias kiel atendita. [5]
Detailed code updates later this week: MediaWiki
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.