Tekniko/Novaĵoj/2025/42
Appearance
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknika Novaĵo helpas vin kontroli novajn ŝanĝojn de programaro kiuj povas efiki vin kaj aliajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu kaj esprimu opinion.
| antaŭen | 2025, semajno 42 (lundo 13-a de oktobro 2025) | posten |
Teknikaj Novaĵoj: 2025-42
Plej lastaj teknikaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu diri aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj afektos vin. Tradukoj disponeblas.
Weekly highlight
- Pasintsemajne estis aktivigitaj plibonigoj pri konta sekureco kaj du-faktora aŭtentikigo (2FA) en ĉiuj vikioj. Tiuj ĉi ŝanĝoj inkluzivas plibonigojn de uzantinterfaco por Special:AccountSecurity, subtenon de pluraj 2FA metodoj per aŭtentikigaj programoj kaj porteblaj sekurecklavoj (antaŭe uzantoj povis aktivigi nur unu metodon), kaj novan Modulon de Restarigaj Kodoj kiu faciligas malpli da malŝlosadoj de kontoj pro perditaj du-faktoraj programoj kaj aparatoj. Kiel parto de la Account Security projekto, la laboro daŭras tra la resto de 2025 pri pliaj plibonigoj de uzanta sperto, kaj subteno por pasvortaj ŝlosiloj kiel alterna dua faktoro.
Updates for editors
- Alia parto de la projekto pri kontosekureco estas fari 2FA ĝenerale disponebla por ĉiuj uzantoj. Kune kun redaktantoj kun altnivelaj privilegioj, kiel administrantoj kaj burokratoj, 40% de redaktantoj nun havas aliron al 2FA. Vi povas kontroli ĉu vi havas aliron ĉe Special:AccountSecurity. Instrukcioj por aktivigo troviĝas en la ligita paĝo. La plano estas daŭre pligrandigi la disponeblecon se estos determinite, ke la kapabloj por helpi uzantojn estas sufiĉaj por subteni la tutan komunumon. [1]
- Ĉi-semajne, uzantoj ĉe vikioj kie la paĝo de konversacioj Uzebleco-Plibonigoj jam haveblas defaŭlte (ĉie escepte la 12 vikioj listigitaj en T379264) ricevos la eblon Danki komenton rekte de la paĝo de konversacio kie ĝi aperas. Antaŭ ĉi tiu ŝanĝo, Danki eblo estis nur farebla vizitante la revizia historio de la paĝo de konversacio. Vi povas lerni pli pri ĉi tiu ŝanĝo. [2]
- Uzantoj kiuj ne kontrolis sian retpoŝtan adreson baldaŭ ricevos monatajn memorigojn por fari tion. Ĉi tio estas ĉar uzantoj kiuj kontrolis sian retpoŝton povas pli facile resanigi sian konton. Tiuj memorigoj ne estos senditaj se la uzanto estas neaktiva aŭ forigas nekontrolitan retpoŝton de sia konto. [3][4]
View all 21 community-submitted tasks that were resolved last week. Ekzemple, estis korektita foja eraro per konservado de tradukitaj paragrafojn en la Ilo de Enhava Tradukado, kaj la rilataj eraraj mesaĝoj nun estas pli facile videblaj. [5]
Updates for technical contributors
- La Laborgrupo pri Nesubtenataj Iloj elektis Video2Commons kiel la unuan ilon por ĝia piloto-ciklo. La grupo esploros manierojn por plibonigi kaj subteni la ilon dum la venontaj monatoj. Lernu pli ĉe Meta.
Detailed code updates later this week: MediaWiki
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.