Tekniko/Novaĵoj/2025/48
Appearance
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknika Novaĵo helpas vin kontroli novajn ŝanĝojn de programaro kiuj povas efiki vin kaj aliajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu kaj esprimu opinion.
| antaŭen | 2025, semajno 48 (lundo 24-a de novembro 2025) | posten |
Teknikaj Novaĵoj: 2025-48
Plej lastaj teknikaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu diri aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj afektos vin. Tradukoj disponeblas.
Updates for editors
- Pasintsemajne, la Wikimedia Serĉa Teamo recreis la funkciecon de la ilaro "FKMI" (Faru Kion Mi Intencas) sur la servilflanko, por la rusa kaj hebrea Vikipedioj. Ĉi tiu funkcio aldonas sugestojn de trans-klavujara tipo al la normaj sugestoj de serĉujo. Ekzemple, serĉi cxfcnmt en la rusa Vikipedio nun aldonos sugestojn por счастье ("feliĉo"), kiujn la uzanto probable intencis. Ili planas ebligi ĉi tiun funkcion por aliaj rusaj kaj hebreaj vikioj ĉi-semajne. [1]
- Pli poste ĉi-semajne, uzantoj de la "Improved Syntax Highlighting" beta-funkcio havos disponeblan sintaksan aldonan kolorigon en Diskutiloj. Ĉi tio postulas, ke la prefero "Enable editing tools in source mode" estu agordita. [2]
- Kampanjaj eventaj etendoj – la aro de iloj por kunordigi eventojn kaj aliajn kunlaboraĵojn en Vikio nun estis deplojita al ĉiuj Vikimediaj vikioj. Nova funkcio konata kiel Kunlabora kontribuo por helpi organizantojn kaj partoprenantojn vidi la efikon de agadoj ankaŭ estis aldonita. Aliĝu al la venonta lernoklaso por vidi la novan funkcion en ago kaj dividi vian reagojn.
View all 24 community-submitted tasks that were resolved last week. Ekzemple, la eraro kiu ĉesis la funkciadon de CodeReviewBot, nun estis riparita. [3]
Updates for technical contributors
- Uzantoj de la Wikimedia API povas aliĝi al studo pri uzeblo por helpi validigi la novan dezajnon de la Vikimedia REST API sablonoj. Interesitaj partoprenantoj devus plenigi la rekrutigan enketon. [4]
- La MediaWiki-Interfacoj teamo malakceptas XSLT-stilfoliojn ene de la Ago API. Subteno por
format=xml&xlst={stylesheet}estos forigita de Vikimedia-projektoj antaŭ la fino de Novembro 2025. Krome, ĝi baldaŭ estos malebligita per defaŭlto en MediaWiki-liberigversioj: v1.43 (LTS), v1.44 kaj v1.45. Subteno por XSLT-stilfolioj estos tute forigita el MediaWiki v1.46 (atendita esti liberigita inter Aprilo kaj Majo 2026). [5] - La WDQS-heredita fino-punkto (query-legacy-full.wikidata.org) estos malaktivigita fine de decembro 2025 kaj finfine fermita la 7-an de januaro 2026. Post ĉi tiu dato, uzantoj devus atendi, ke petoj al query.wikidata.org, kiuj bezonas la plenan grafikon, malsukcesos aŭ redonos malvalidajn rezultojn se ili ne estos re-skribitaj por uzi SPARQL-federacion. La teamo instigas uzantojn certigi, ke iloj kaj laborfluoj uzas la subtenatajn WDQS-fino-punktojn (https://query.wikidata.org/ - Ĉefa grafeo aŭ https://query-scholarly.wikidata.org/ - Akademia grafeo). Por subteno pri migriĝo de uzkazoj, bonvolu revizii la Aliro al la datumo kaj Petu demandon paĝojn por detaloj kaj helpo pri alternativaj aliro-metodoj.
Detailed code updates later this week: MediaWiki
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.