La Vikipedia Biblioteko/Informilo/Januaro–Aprilo 2020

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page The Wikipedia Library/Newsletter/January-April 2020 and the translation is 100% complete.
La Vikimedia Biblioteko
Libroj & Bajtoj
Numero 38, Januaro–Aprilo 2020

Aboni por ĉiumonatdua liverado

En ĉi tiu numero, ni reliefigas novan parteron, tutmondajn iniciatojn, kaj same kiel ĉiam, resumon de novaĵoj kaj komunumaĵoj pri bibliotekoj kaj bitigita scio.

Nova partnero

La Vikipedia Biblioteko anoncas ekregistrado hodiaŭ por senkostaj, plenatingaj, kontoj de nova partnero:

Ĉu vi bone parolas la germanan? Ni serĉas helpon por tradukado de nia fasado. Bonvolu viziti la retejon translatewiki por kontribui.

Krom nia nova partnero, JSTOR anoncis plivastigitan atingon al bitlibroj dum la krizo COVID-19.

Aliaj partneroj kun haveblaj kontoj estas listigitaj en nia paĝo de partneroj.

Tutmonda resumo

  • Ĉi-jara unua kampanjo #1lib1ref estis granda sukceso, kun 18032 redaktoj en preskaŭ 60 lingvoj far pli ol 731 redaktintoj; la plej aktivaj lingvoj estis la hebrea, la serba, kaj la franca. Kiel parto de ĉi tiu kampanjo, okazis la unuaj Vikifontaraj intervenoj kaj aliaj eventoj kunorganizitaj kun aliaj temaj redaktmaratono de la kampanjo #Wiki4HumanRights.
  • Afrikaj Bibliotekaj & Informaj Asocioj & Institucioj (AfLIA) gastigas trejnoserion por Afrikaj bibliotekistoj interesataj pri kontribuado al Vikipedio
  • En la Anglalingva Vikipedio, Headbomb afiŝis novan programeton por identigi eble nefidindajn fontojn: en:User:Headbomb/unreliable
  • La krizo COVID-19 prezentas obstaklojn kontraŭ homoj en la tuta mondo. en:Wikipedia:WikiProject_COVID-19/Sources provizas resumon de fidindaj anglalingvaj fontoj pri la temo.

Bajtetoj

Dankon pro legado! Por ricevi ĉiumonatdua diskutpaĝa ĝisdatigo pri novaj numeroj de Libroj & Bajtoj, bonvolu aldoni vian nomon al la abonlisto. Por retpoŝta liverado de la informiloj, bonvolu aboni ĉi tie.