Translation requests/Licensing policy/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Raciigo[edit]

  1. Subteni la mision de Vikipedio por produkti daŭre liberan enhavon por senlimigitan distribuon, ŝanĝigadon kaj aplikadon de ĉiuj uzantoj ĉiel ajn.
  2. Minimumigi leĝan eksponon limigante la iomon da nelibera enhavo, uzante pli strikte difinitajn regulojn ol la leĝon pri "eo:justa uzo" de Usono.
  3. Faciligi la prudentan uzon de nelibera enhavo por subteni la disvolvon de kvalita enciklopedio.

Regularo[edit]

En ĉi tiu regularo, "nelibera enhavo" signifas ĉiujn kopirajtitajn bildojn kaj aliajn dosierojn kiuj ne havas permesilon pri eo:libera enhavo. Tia materialo povas esti uzata nur kiam ĉiuj 10 el la jenaj kondiĉoj estas plenumitaj:

  1. Neniu libera alternativo. Ne-liberaj dosieroj estas uzataj nur kiam neniu libera alternativo estas havelba aŭ kreebla, kiu servus por la sama enciklopedia celo. Se eble, ne-libera dosiero estu transformita al libera dosiero anstataŭ uzado de "justa uzo", aŭ anstataŭigita per pli libera alternativo se iu kun akceptinda kvalito estas havebla. "Aceptinda kavalito" signifas sufiĉa kvalito por servi enciklopedian celon.
  2. Respekto por komercaj entreprenoj. Ne-liberaj dosieroj ne estu uzataj en maniero kiu verŝajne anstataŭigos la originalan komercan rolon de la originala kopirajtigita dosiero.
    1. Minimuma uzado. Ni uzu la minimuman nombron da ne-liberaj dosieroj en artikolo kaj en la tuta Vikipedio. Ne uzu plurajn dosierojn se unu sufiĉus; unu ne-libera dosiero estu uzata nur se necesa.
    2. Minimuma amplekso de uzado. La tuta verkaĵo ne estus uzata se parto sufiĉus. Malaltkvalita anstataŭ altkvalita dosiero estas preferinda.
  3. Antaŭa publikigo. Ne-libera enhavo estu antaŭe publikigita ekster la Vikipedio
  4. Minimume unu artikolo. Ne-libera enhavo estu uzata en almenaŭ unu artikolo.
  5. Graveco. Ne-libera enhavo nur estu uzata se ĝia ĉeesto signife pligrandigas la komprenon de la leganto pri la temo, kaj ĝia forlaso domaĝus la komprenon.
  6. Limigoj de loko.. Nelibera enhavo estas permesita nur en artikoloj (ne apartigiloj) kaj nur en la artikola nomspaco, kun kelkaj esceptoj.
  7. Priskribo-paĝo por bildoj. La bilda aŭ media priskribo-paĝo enhavas la jenajn:
    1. Montru la fonton de la dosiero kaj (se malsama de la fonto) la posedanton de la dosiero.
    2. Kopirajt-ŝablono kiu indikas kiun regularo de Vikipedio permasas tiun uzon. (Nia vikipedio ankoraŭ ne havas liston de tiaj ŝablonoj, sed vidu la anglalingvan en:Wikipedia:Image copyright tags/Non-free.
    3. La nomo de ĉiu artikolo (kun ligilo al tiuj artikoloj) en kiu justa uzo estas petita, kun klara kialo por la bezono de tiu bildo.

Konsekvencoj de la regularo[edit]

  • Bildo kun valida nelibera kialo por iom (de ne ĉiom) de artikoloj ne estos forigita. Anstataŭe, la bildo estos forviŝita el la artikoloj kie bona kialo mankas, aŭ bona kialo estos aldonita.
  • Se bildo kun nelibera uzo estas ne uzata en iu ajn artikolo en la artikola nomspaco (kriterio 7) ĝi povas esti forigita post sep tagoj de averto.
  • Bildo kiu estas alŝutita post 2008-04-26 kiu ne sekvas ĉi tiun regularon ricevos averto-ŝablonon. Post tiu averto, la bildo povas esti forigita post 2 tagoj. Eviti forigon, iu vikipediisto nepre enigi la mankantajn detalojn de la bildo por sekvi ĉi tiu regularo. Por bildo alŝutita antaŭ 2008-04-26, la gracperiodo estos 2 semajnoj anstataŭ 2 tagoj.