Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2023

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Ukraine's Cultural Diplomacy Month 2023 and the translation is 100% complete.

Ukraine's Cultural Diplomacy Month 2023

la 1-a de marto – la 31-a de marto    

[Social media: #UCDMonth] • [Link here: ucdm.wikimedia.org.ua]    



Bonvenon al la redakta konkurso por plibonigi la pritrakton de Ukraina kulturo en Vikipedio!
  • Kio: Tio ĉi estas publika redakta konkurso, kiu celas krei kaj plibonigi artikolojn pri la kulturo kaj homoj de Ukrainio en kiel eble plej multaj lingvaj eldonoj de Vikipedio. Ni daŭrigas la tre sukcesajn kampanjojn de la jaroj 2021 kaj 2022. La proponita listo de prilaborotaj artikoloj estis provizita de la organizantoj de la konkurso. La plej aktivaj partoprenantoj ricevos premiojn.
  • Kiam: La redakta konkurso okazas de 00:01, 1 marto 2023 (UTC) ĝis 23:59, 31 marto 2023 (UTC).
  • Kiel: La konkurso havas simplan strukturon, en 4 paŝoj: Elekti prilaborotajn artilojn → Akiri poentojn por via laboro → Celi akiri kiel eble plej multajn poentojn → Gajni premiojn por via kontribuo!
  • Kiu: Iu ajn vikipediisto kun kreita konto sur ajna vikio povas helpi kunlabori per redaktado kaj/aŭ tradukado de artikoloj rilataj al ukraina kulturo en ajna lingvo. Por partopreni vi devas registriĝi supre en la sekcio de Partoprenantoj.
  • Kial: La konkurso estas organizita de Wikimedia Ukrainio en kunlaboro kun Ukraina Instituto kaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ukrainio. Vikipedio malhavas artikolojn pri ĉiuspecaj temoj kaj tra tiu ĉi konkurso ni esperas plibonigi artikolojn pri kultura fenomeno grava al ukraina popolo. Plibonigi la artikolojn de Vikipedio kaj pritrakton de ukraina kulturo estas grave por certigi ke niaj legantoj trovu altkvalitan informon.