User:Whatamidoing (WMF)/New beta feature/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page User:Whatamidoing (WMF)/New beta feature and the translation is 100% complete.


Resumo: Okazas novan elektebliga beta trajto de vikiteksta modo por la vida redaktilo. Bonvolu ekprovi ĝin.


Ni, je la departemento pri la redaktilo, el Vikimedia Fundaĵo, respondecas pri plibonigi redaktilon por ĉiuj niaj redaktantoj, ĉu novaj, ĉu spertitaj. Ni malrapide plibonigis la vida redaktilo laŭ reagoj, uzantaj testoj kaj trajt-petoj. Tamen, tiu ne konvenas por ĉiuj bezonoj de niaj uzantoj: ĉu vi devas redakti vikitekstan diskutpaĝon, aŭ krei ŝablonon, aŭ ripari iun rompitan sintakson de referenco, foje vi devas uzi vikitekston kaj multaj spertaj redaktantoj preferas ĝin.

Sekve, ni delonge planis "vikiteksta modo" por la vida redaktilo. Ĝi provizas tiom multe da trajtoj, kiel eblaj el la vidredaktilaj trajtoj, pro kiam vi devas aŭ deziras vikitekston. Ĝi havas la saman uzantan fasadon kiel la vida redaktilo, inkluzive la saman ilobreton supre kun la samaj butonoj. Ĝi provizas aliron al la citoida servo por aspektigi citaĵojn, integritajn serĉelektojn por enigi bildojn, kaj la kapablecon aldoni novajn ŝablonojn per simpla dialogo. Kiel por la vida redaktilo, se vi almetas kopiitan aranĝitan tekston el alia paĝo, tiam la aranĝado (kiel dikado) aŭtomate estos transformita en vikiteksto.

Ĉiuj vikioj nun havas aliron al ĉi tiu modo kiel beta trajto. Kiam ebligita, ĝi anstataŭigas vian ekzistantan vikiteksta redaktilo ĉie. Se vi ne ŝatas ĝin, vi povos malebligi ĝin iam ajn per viaj preferoj. Ni ne deziras surprizi iun ajn, do ĝi estas strikte nur-elekt-ebliga beta trajto. Ĝi ne ebligos aŭtomate por iu ajn, eĉ se vi antaŭe validis la opcio "Automatically enable most beta features".

La nova vikiteksta redaktila modo estas bazita laŭ la vida redaktilo, do ĝi nepras JavaScript (kiel la nuna vikiteksta redaktilo). Ĝi ne funkcias kun aldonaĵoj, kiuj nur estis desegnita por la pliantaŭaj versioj (kaj inverse), do kelkaj uzantoj sentos foreston de aldonaĵoj ke ili trovas gravajn. Ni sentas feliĉajn ke ni laboras kun verkistoj de aldonaĵoj por helpi ilin ĝisdatigi iliajn kodojn por funkcii kun ambaŭ redaktiloj. Ni malplanas forigi la nunan ĉefan vikitekstan redaktilon dum la antaŭvidebla estonteco. Ni ankaŭ malplanas forigi la ekzistantan eblon de redakti plenan vikitekston sen JavaScript. Fine, kvankam ĝi sendire komprenas, se vi preferas daŭrige uzi la nunan vikitekstan redaktilon, tiam vi povas fari tion.

Tio ĉi estas frua versio kaj ni ŝategus scii kion vi opinias do ni povas plibonigi ĝin. Bonvolu lasi komentojn pri la nova modo sur la komenta paĝo. Vi povas skribi rimarkojn per ajna lingvo. Dankon.