VisualEditor/Newsletter/2020/April/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page VisualEditor/Newsletter/2020/April and the translation is 100% complete.

Redaktada novaĵo 2020 #1 – Diskutiloj

Legi ĉi tion en alia lingvoAbonlisto de ĉi tiu plurlingva bulteno

Ekranfoto de la nova ilo por Respondi
La frua versio de la ilo por Respondi aŭtomate subskribas kaj deŝovas komentojn.

La Redaktada teamo laboradas pri la projekto pri diskutpaĝoj. La diskutpaĝa projekto celas helpi kontribuantojn komuniki envikie pli facile. Ĉi tiu projekto estas la rezulto de la Diskutpaĝa konsulto 2019.

Respondilo plibonigita per butonoj de redaktiloj
Per okazonta ĝisdatigo, la teamo planas testi ilon por facile ligi al la nomo de alia uzanto, riĉtekstan redaktan opcion, kaj aliajn ilojn.

La teamo estas nun konstruanta novan respondilon al komentoj. Ĉi tiu frua versio povas subskribi kaj deŝovi komentojn aŭtomate. Bonvolu provi la novan ilon por Respondi.

  • Je la 31a de Marto 2020, la nova ilo reply estis ofertata kiel uzantoj de Beta-Trajto ĉe kvar Vikipedioj: Arablingva, Nederlandlingva, Franclingva, kaj Hungarlingva. Se via komunumo volas fruan atingon al la nova ilo, kontaktu User:Whatamidoing (WMF).
  • La teamo planas okazontajn ŝanĝojn. Bonvolu revizii la proponitan dezajnon kaj konigu viajn opiniojn ĉe la diskutpaĝo. La teamo testos la ĉi-subajn trajtojn, ekzemple:
    • facila metodo por mencii alian uzanton ("ping"),
    • opcio por vida riĉteksta redaktado, kaj
    • aliaj trajtoj, trovitaj per uzanto-testado aŭ rekomendado de redaktantoj.

Por lerni pli pri la ĝisdatigoj de la Redaktada Teamo, bonvolu aldoni vian nomon al la paragrafo "Partopreni" de la projekta paĝo. Vi povas ankaŭ atenti la jenajn paĝojn: la projekta ĉefpaĝo, Ĝisdatigoj, Respondado, kaj Uzanto-testado.

PPelberg (WMF) (talk) & Whatamidoing (WMF) (talk)