Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
Baloto por la Administra Konsilantaro de 2006
Organizado


Saluton al ĉiuj,

Speciala baloto por la Administra Konsilantaro de Fondaĵo Wikimedia komenciĝos je la 1-a de Septembro 2006; partoprenantoj de Vikimediaj projektoj havos la eblecon elekti unu aŭ plurajn individuojn por reprezenti kontribuantojn al Vikimediaj projektoj el la tuta mondo. Membroj de la Administra Konsilantaro alprenas lastajn decidojn konceranante la Fondaĵon Wikimedia.

Tio ĉi estas speciala baloto por plenigi vakuon kreitan de la demisio de Angela Beesley; Angela, kiu estis elektita en Julio 2005 por du jaroj kaj ĵus demisiis, forlasos la konsilantaron kiam ŝia anstataŭonto estos elektita.

Minimume unu posteno estos plenigenda dum ĉi baloto; kromaj postenoj povos esti aldonitaj de la konsilantaro antaŭ la eko de la baloto. la preciza nombro da postenoj estos anoncita antaŭ la komenciĝo de la baloto de la balotaj oficialuloj.

La baloto uzos la aproban balotmanieron per la konsilantaro-balota softvaro. Ĉiu balotonto rajtos baloti por unu aŭ pluraj kandidatoj laŭ sia elekto por ĉiu posteno; la kandidato(j) ricevinte plej multajn voĉojn estos proklamita(j) elektita(j). Kaze de egaleco dua raŭndo estos anoncita.

Eventualaj kandidatoj devas tion anonci sur meta inter la 1-a kaj la 28-a (23:59 UTC) de Aŭgusto 2006. Malfruaj kandidatiĝoj ne estos permesataj. Por esti kandidato vi devas esti elektebla en ĉi baloto. (Vidu la balotpostulojn sube.) Krome vi devas sciigi vian veran nomon kaj esti pli ol 18-jara.

Kandidatoj havos du semajnojn por prezenti sin al la cetero de la Vikimedia komunumo per kandidata proklamo. Traduko-kunordigantoj tradukos la proklamojn en multajn lingvojn antaŭ la komenciĝo de la baloto.

Por rajti baloti, uzantoj devas esti kontribuintaj al almenaŭ unu projekto de Wikimedia almenaŭ unuafoje 90 tagojn antaŭ la 1-a de aŭgusto 2006 kiel indikite de la dato de la unua redakto de tiu uzanto, kaj ili devas esti redaktintaj almenaŭ 400-foje per la sama konto je la 1-a de Aŭgusto.

Uzantoj ne rajtas aldoni redaktojn en diversaj projektoj por atingi la 400 redaktojn; ili devas havi 400 en unu projekto, kaj la unua redakto per tiu konto devas esti farita almenaŭ 90 tagoj antaŭ la 1-a de aŭgusto 2006.

La programitaj datoj por la ĉi-jara baloto estas :

Kandidatiĝoj :

  • Komenciĝas je mardo la 1-a de aŭgusto 2006, 0:00 (UTC)
  • Finiĝas je lundo la 28-a de aŭgusto 2006, 23:59 (UTC)

Baloto :

  • Komenciĝas je vendredo la 1-a de septembro 2006, 0:00 (UTC)
  • Finiĝas je ĵaŭdo la 21-a de septembro 2006, 23:59 (UTC)

Se vi parolas alian lingvon ol la angla, via helpo traduki ĉi informon kaj publiki ĝin en vialingva projekto estos aprezata. Kiam vi estas tion farinta bonvolu sciigi ĝin ĉe Board elections/2006/Translations.

Se vi ŝatus helpi traduki aliajn informojn, bonvolu aldoni vin al la listo ĉe Board elections/2006/Translations#Translators.

Fine ni ŝatus bondeziri al ĉiuj kandidatoj plej bonan ŝancon en ĉi baloto,

Datrio, Essjay, & Aphaia

22:25, 24-a de Julio 2006 (UTC), Balotaj oficialuloj, Balotkomitato de Wikimedia 2006