Wikimedia Foundation elections/Board elections/2007/Results/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
Balotoj por la konsilantaro 2007
Organizado


Rezultoj de la Baloto por la Estraro de Wikimedia[edit]

La Balotkomitato por la Estraro de Wikimedia ĉi tie sciigas la rezultojn de la Baloto por la Estraro de Wikimedia 2007. La venkintoj estas Erik Möller, Kathleen Walsh kaj Frieda Brioschi. Ili ankaŭ estas konataj per uzulnomoj Eloquence, Mindspillage kaj Frieda respektive. La Estraro agnoskas la rezulton kaj konsideras Möller, Walsh kaj Brioschi estraranoj ekde la 12-a de Julio 2007. Erik kaj Kathleen plu kunsidos en la estraro por alia periodo. Brioschi estas invitita kuniĝi al la Estraro de hodiaŭ. La periodo en kiu validos la elektiteco de Möller, Walsh kaj Brioschi finiĝos je la regula baloto de 2009.


Sume, 4170 validaj unuopaj balotoj estis enkalkulitaj kaj akceptitaj; la apartaj rezultoj estas kiel sekvas:

 1. Eloquence (Erik Möller)              1671 voĉoj 
 2. Mindspillage (Kathleen Walsh)        1427 voĉoj 
3. Frieda (Frieda Brioschi) 1254 voĉoj
4. Oscar (Oscar van Dillen) 1234 voĉoj
5. Michael Snow 1229 voĉoj
6. Danny (Danny Wool) 1217 voĉoj
7. Yann (Yann Forget) 1153 voĉoj
8. Kim Bruning 1124 voĉoj
9. UninvitedCompany (Steve Dunlop) 1047 voĉoj
10. Kate (River Tarnell) 889 voĉoj
11. Kingboyk (Stephen Kennedy) 864 voĉoj
12. Ausir (Paweł Dembowski) 693 voĉoj
13. ^demon (Michael "Chad" Horohoe) 672 voĉoj
14. WarX (Artur Jan Fijałkowski) 571 voĉoj
15. DragonFire1024 (Jason Safoutin) 495 voĉoj

Ni ŝatus preni la oportunecon por danki al ĉiuj kandidatoj. Ni nome de la komunumo aprezas la sinceran kaj honestan debaton. Ni plie dankas ĉiujn voĉdonintojn kiuj partoprenis en la baloto, same kiel la evoluigistojn, tradukistojn kaj aliajn kiuj subtenis kaj promociis la baloton.

Ni plie deziras danki Software in the Public Interest ke ĝi gastigis la balotretpaĝaron, kaj aparte Michael Schultheiss, Vicprezidento kiu prenis la respondecon korespondi kaj raporti pri la rezultoj al la Komitato. Sen la subteno de ambaŭ SPI kaj Michael ĉi baloto estintus multe pli malfacila.

Sincere,

La Balotkomitato por la Estraro de Wikimedia, 2007

Aphaia
Philippe
Newyorkbrad
Jon Harald Søby