Wikimedia Foundation elections/Board elections/2011/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
La baloto finiĝis la 12-an de junio 2011. Neniuj pliaj voĉdonoj akteptiĝos.
La rezultoj anonciĝis la 17-an de junio 2011.
baloto pri la estraro de la Vikimedia Fondaĵo 2011
Organizado

La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo okazos inter la 29-a de majo kaj la 12-a de junio 2011. Membroj de la Vikimedia komunumo havos la eblecon elekti tri kandidatojon, kiuj servos dum du jaroj, ĝis 2013. La Estraro estas la plej supera reganta aŭtoritato de la Vikimedia Fondaĵo, senprofitcela organizo registrata en usono laŭ statuto 501(c)(3) de la usona leĝaro. La Vikimedia Fondaĵo estras diversajn multspecajn projektojn, kiel Vikipedio kaj Komunejo.

La voĉdonado okazos sekure per serviloj, kiuj apartenas al la organizaĵo programaro por la publika bono. La balotoj estas sekreta, kaj neniu el la balota komitato, la estraro aŭ iu ajn kiu ne ligiĝas al la organizaĵo programaro por la publika bono havas aliron al ĝi. La voĉdona informo videblas nur al la difinitaj malmultaj homoj, kiuj kontrolos la voĉdonadon kaj kalkulos la rezultojn. Voĉdonantoj donos numerojn al la kandidatoj por montri la gradon de subteno, kiun ili donos al ĉiu. Per la rimedo Schulze oni kalkulos la rangon de ĉiu kandidato, surbaze de la nombro da voĉdonantoj, kiuj preferas tiun kandidaton super aliaj kandidatoj.

La Komitato pri Balotado anoncos la rezultojn je aŭ antaŭ la 15-a de junio. Detalaj rezultoj akireblos.

Informoj por voĉdonantoj[edit]

Necesoj[edit]

Redaktantoj

Vi rajtos voĉdoni el iu ajn registrita konto kiun vi posedas en vikio de la Vikimedia Fondaĵo (eblas voĉdoni nur unufoje, negrave kiom multajn kontojn vi posedas). Por kvalifikiĝi, tiu konto devas:

  • ne esti blokata en pli ol unu projekto,
  • ne esti perprograme operaciata, kaj
  • havi almenaŭ 300 redaktojn antaŭ la 15-a de aprilo 2011 en vikioj de la Vikimedia Fondaĵo (redaktoj en pluraj vikioj povas esti adiciataj se viaj kontoj estas unuigataj en universala konto), kaj
  • havi almenaŭ 50 redaktojn inter la 15-a de novembro kaj la 15-a de majo 2011.
Programistoj

Programistoj rajtas voĉdoni se ili:

  • estas administrantoj de la vikimediaj serviloj kun la rajto shell access ("ŝela aliro"), aŭ
  • havas la rajton commit access (cele ligita aliro) kaj almenaŭ unufoje aktivis tiusence inter la 15-aj de majo 2010 kaj 2011.
Dungitoj kaj kontrakte ligitaj laboristoj

Dungitoj kaj kontrakte ligitaj laboristoj rajtas voĉdoni se ili estis dungitaj fare de la Fondaĵo inter la 15-a de februaro kaj 15-a de majo 2011.

Estraranoj kaj konsilantoj

Nunaj kaj antaŭaj membroj de la estraro kaj de la konsilantaro (angle Advisory Board) rajtas voĉdoni.

Kiel voĉdoni[edit]

Se vi rajtas voĉdoni:

  1. Legu la prezentojn de la kandidatoj kaj decidu, kiujn kandidatojn vi subtenos.
  2. Aliru la viki-paĝon "Special:Securepoll" sur vikio, de kiu vi rajtas voĉdoni. Ekzemple, se vi plej aktivas sur la vikio meta.wikimedia.org/, iru al meta.wikimedia.org/wiki/Special:Securepoll.
  3. Sekvu la instrukciojn sur tiu paĝo.

Informoj por kandidatoj[edit]

Roloj kaj respondecoj de estrarano[edit]

El la estrara manlibro:

La Estraro estas la plej supera reganta aŭtoritato de la Vikimedia Fondaĵo. Respondecoj de la estraro inkluzivas:

  • difini la mision, celojn, perspektivajn planojn kaj superajn politikajn paŝojn de la Vikimedia Fondaĵo kaj de siaj projektoj
  • elekti la ekzekutan direktoron de la Vikimedia Fondaĵo, kiu superrigadas la ĉiutagan agadon, kaj pritaksi lian aŭ ŝian laboron
  • certigi la pluekziston de la organizaĵo per difino de pluraj sendependaj financaj fontoj
  • komunigi pri la direktoj kaj aktivecoj de la Vikimedia Fondaĵo al la komunumo
  • provizi superrigardon al la dungitoj rilate al kontado, buĝetado kaj programoj
  • konservi juran kaj etikan integrecon
  • trovi kaj orientigi novajn estraranojn
  • esprimi la mision de la Vikimedia Fondaĵo publike

La respondecoj de la estraro ne inkluzivas:

  • interferi en la ĉiutagan agadon, krom en urĝaj kazoj
  • starigi redakajn politikojn en la nivelo de vikimediaj projektoj
  • solvi bazajn komunumajn disputojn
  • voluntuli en specifaj areoj de la normala organiza laboro de la Vikimedia Fondaĵo

Karakterizaj ecoj de efikaj estraranoj:

  • Esti strategia – do, provizi perspektivan direkton
  • Esti pensema - ekzemple eviti reagi en kontroverse diskutataj temoj
  • Havi altan integrecon - do, pli alte konsideri la intereson de la Fondaĵo kiel tuto ol personajn aŭ specifajn grupajn interesojn
  • Esti respondeca - ekzemple plusendi petojn de aliaj estraranoj
  • Esti persista - do, kompletigi taskojn kiel necesas.
  • Esti respekta - ekzemple atenti aŭskulti la vidpunktojn de aliaj estraranoj ankaŭ se ili ne identas al la propra
  • Esti kunlabora - do, partneri kun aliaj estraranoj kaj kun la ekzekuta direktoro pri la estrara labroro

Antaŭkondiĉoj por kandidatiĝo[edit]

La nececoj por kandidatoj samas al tiuj de voĉdonantoj (vidu supre), kun la sekvaj aldonaj necesoj:

  • vi devos publike malkaŝi vian veran nomon en via kandidatiga prezento (ĉar la identecoj de la estraranoj estas publike registritaj, ne eblas havi postenon en la estraro anonime aŭ je pseŭdonimo), kaj
  • esti almenaŭ 18-jaraĝa kaj jure plenaĝa en via hejmlando, kaj
  • prezenti pruvon pri via identeco al la Vikimedia Fondaĵo (vidu sube).

Kiel sendi vian kandidatiĝon[edit]

vi rajtas kandidatiĝi, vi povas tion fari jene:

  1. Verku mallongan resumon, ne pli ol 1200-karakteran, kiu diras, kion vi farus, se vi elektiĝus al la estraro, viaj opinioj kaj spertoj tiutemaj, kaj iu ajn kroman, kiu viaopinie rilatas al la temo. Vi ne rajtas per via kandidata resumo krei ligileton al litoj da subtenaj komentoj aŭ aliaj paĝoj pri via kandidateco, kaj ne rajtas esti parto de partio kun aliaj kandidatoj.
  2. Sendu vian resumon inter 00:00, la 2-an de majo 2011 (UTC), kaj 23:59, la 22-an de majo 2011 (UTC). Post la 22-a de majo, vi ne rajtas ŝanĝi ĝin, escepte por fari malgrandajn korektojn kaj tradukojn. Ajnajn aldonojn, sendatajn post la limdato, oni prezentos aparte, kun indikoj de la tempo kaj dato de alsendo. Oni nur montros ilin al la voĉdonantojn, se ili tradukiĝos en ĉiujn el la samaj lingvoj, kiel la originala resumo. Vi notu ke pli fruaj alsendaĵoj lasas tempon por traduko al pli da lingvoj kaj ke lastmomentaj alsendaĵoj eble ne tiom amplekse tradukeblos.
  3. Alsendu pruvon pri via identeco al la Vikimedia Fondaĵo antaŭ la 22-a de majo. Membro de la Balotada Komitato kontaktos vin kun pliaj informoj pri kiel komplezi kun ĉi-tiu devo, post kiam vi listigos vin kiel kandidato.

Kandidatojn, kiuj ne komplezas kun la supraj devoj kaj limdatoj, oni malkandidatigos.

Kalendaro[edit]

Temposkemo[edit]

  • 05-a de aprilo ĝis 02-a de majo 2011: unua traduka periodo.
  • 02–22 de majo 2011: alsendoj de la kandidatoj.
  • 22 de majo 2011: limdato por alsendo de pruvo de identeco (malfruaj aŭ mankantaj alsendoj malkandidatigos la koncernan kandidaton).
  • 13–a ĝis 15-a de junio 2011: kontrolo de la balotoj.
  • 15-a de junio 2011: publikigo de la rezultoj.

Tradukantoj[edit]

Por certigi, ke bone reprezenta grupo da komunumanoj partoprenos ĉi-tiun balotadon, estas grave traduki pri-balotadajn anoncojn kaj kandidatajn deklarojn en kiel eble plej multajn lingvojn. Por helpi traduki, bonvolu vidi la paĝon pri tradukado.