Baloto 2015 de Vikimedia Fondaĵo/Alvoko kandidatiĝi

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Wikimedia Foundation elections 2015/Call for candidates and the translation is 100% complete.
Info The election ended 31 majo 2015. No more votes will be accepted.
The results were announced on 5 junio 2015. Please consider submitting any feedback regarding the 2015 election on the election's post mortem page.

Bonvolu helpi kanditatigi novulojn por la komunuma baloto al la kuratoraro

Karaj Vikimedianoj,

niaj projektoj kreskas kaj prosperas, pro tio ni rigardu antaŭen por daŭre krei scion tutmonde por la venonta jardeko. Lastan monaton invitis la VMF multajn niajn legantojn enkadre de strategia demandado kaj interŝanĝado de pensoj. Kelkaj de la plejoftaj respondoj konsistis el deziroj pri plimulta atento pri lingvoj kaj komunumoj, kio koncernas ankaŭ la ĵus aperantajn en la reto. Laŭ nia klopodo eltrovi scion el ĉiu loko de nia planedo kaj el ĉiu malferma animo, direktas tiuj deziroj niajn rigardojn al la malsamaj kaj kreskantaj opinioj.


Samtempe diskutis la kuratoraro pri sia konsisto, kaj ni konsentas, ke ni bezonas multspecan reprezenton de niaj komunumoj kaj projektoj inter nia membraro. Al tio apartenas rekruti kuratorojn el niaj komunumoj, lingvoj kaj projektoj, kiuj reprezentu geografiajn regionojn kaj lingvojn el tutmondo, kaj specife tiujn, kiuj ĝis nun ne apartenis al la kuratoraro aŭ ne sufiĉe reprezentiĝis.

Pro tio ni petas vin helpi nin kontakti komunumojn, kaj Vikimediajn kaj aliajn, por trovi bonegajn kandidatemulojn, kiuj

  • estas de Afriko aŭ Azio (precipe Barato kaj Okcidenta Azio), aŭ
  • havas spertojn pri niaj malgrandaj aŭ ne-Vikipediaj projektoj, aŭ
  • havas profundan fakscion pri teĥnologioj kaj produktoj aŭ financoj, kaj
  • havas bazan estran sperton (pri edukado, persona kaj projekta estrado, progresan sperton pri senprofitaj institucioj en precipe internaciaj organizoj, ktp.)

Ĉiuj kanditatemuloj devas kapabli kumuniki kaj diskuti en la angla lingvo, ĉar tiun lingvon ni uzas dum ĉiuj kunsidoj de la kuratoraro. Sukcesaj kuratoroj devas plue esti konvinkitaj pri nia misio, strategiaj, pripensemaj, bone integrigeblaj, respektemaj kaj komunumemaj.

La kuratoraro estas konvinkita pri diverseco kaj seksa ekvilibro. Bonvolu helpi nin trovi kandidatojn, kiuj havas perspektivojn kaj opiniojn, kiuj daŭre estas subprezentitaj, sed kies partopreno estos grava por la estonteco de niaj projektoj. Ni ankaŭ kuraĝigas kanditatemulojn el ĉiuj niaj projektoj kaj komunumoj kandidati, kaj ĉiujn kompetentajn balotemulojn partopreni per demandadi kaj baloti. Ni bezonas la tutan partoprenon de la Vikimedia komunumo por certigi ke la kuratoraro estos tiel forta kaj diversa kiel eblas.

Por trovi pliajn informojn, nomumi kanditatojn aŭ publiki vian propran kanditatecon, bonvolu vizitu la balotan ĉefpaĝon:

Dankon pro via subteno,
La Vikimedia Fondusa kuratoraro

Serĉanta kvin novajn membrojn kaj konfidiston por aliĝi al la Komitato pri disdono de monhelpoj

Saluton Vikimedianoj,

Kiel vi eble scias, la Komitato pri disdono de monhelpoj estas volontula komitato, kiu rekomendadas al la kuratoraro kiel disdoni donacmonon por atingi la celojn de Vikimedio. Ĉiujare la komitato renkontiĝas dufoje por diskuti pri la Jara Donacdisdona Programo (JDP), subtenata de la Vikimediaj organizoj. Allogitaj de partopreniga, transparenta, kunlabora disdonprocezo, tiuj fondusoj estas uzataj de organizoj por disvastigi kaj profundigi partopreneblon pri la kreo kaj kvalito de la enhavoj de Vikimediaj Projektoj.

Kvin komitataj lokoj malfermas ĉi-jare, kaj aldone la pozicio de la ombudsmano. Servo en la komitato estas ebleco profundigi vian engaĝiĝon en la movado, krei kapablon kaj sperton en gvidado, kaj proksime kunlabori kun kolegoj interesataj helpi al la movado atingi pli da rezultoj.

La kondiĉoj estas signifaj: oni atendos de vi veni al almenaŭ du personaj kunvenoj ĉiujare, longaj po ĝis 4 tagojn, aldone al reviziado de pli ol 18 proponoj kaj signifaj fonaj dokumentoj ĉiujare. Por plej multaj komitatanoj, partopreno en la kunsidoj ankaŭ signifas internacian vojaĝadon. Notu ke la komitato kunvenos en San-Francisko por kvartaga periodo inter la 15-a kaj 21-a de novembro, do vi devos esti libera de aliaj taskoj tiam.

Serĉatas varia grupo de homoj kun la sekvaj ecoj:

  • Sperto direkti aŭ pritaksi programojn, ene aŭ ekstere de la vikimedia movado;
  • Spertado pri subvencioj (vi ricevis aux atingis subvencian monon aŭ vi havas sperton donante subvencioj);
  • Scio kaj kompreno de, kaj persona fidindeco ene de, la vikimedia movado kaj en la projektoj de vikimedio (tio estas, sperto kun vikimediaj programoj, vikimediaj organizaĵoj, aŭ gvidaj roloj en vikio);
  • Ni serĉas seksan, geografian kaj lingvan diversecon en la komitato, krom sperto pri diversaj roloj ene de la vikimedia movado (ekz. enhavaj kontribuantoj, programgvidantoj, gvidantoj de uzantogrupoj, funkciuloj, estraranoj de landaj sekcioj)

Por trovi pliajn informojn pri la elektokondiĉoj, pri kiel nomumi kanditatojn aŭ publiki vian propran kanditatecon, bonvolu viziti la balotan ĉefpaĝon:

Bonvolu kontakti min rilate al ajnaj demandoj.

Salutojn,
Katy Love
Senior Program Officer
komitato pri disdonado de monhelpoj (Funds Dissemination Committee)