Iberocoop:Iberoamerika Vikimedia Renkontiĝo 2013

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Iberocoop:Encuentro Wikimedia Iberoamericano 2013 and the translation is 6% complete.
Outdated translations are marked like this.
Mexico City, October 12-15

La Tria Iberoamerika Vikimedia Renkontiĝo estas iniciato de Iberocoop kiu kunigos delegitarojn reprezentantajn de la Vikimediaj ĉapitroj kaj de la laborgrupoj ekzistantaj en landoj de iberoameriko. La unua kunveno okazis en 2011 en Bonaero kaj la dua en Santiago de Chile dum 2013.

== Precedencoj ==

Ekde ĝia kreado en 2010, la iniciato de Regiona Kunlaborado por Iberoameriko (Iberocoop) donis al latinamerikaj ĉapitroj kaj kelkaj el Eŭropo fruktodonan kampon por la interŝanĝo de spertoj, ideoj kaj la reciproka helpo de la aliaj, iĝante originala modelo pri la neburokrata kunlaborado inter ĉapitroj de Vikimedio kaj laborgrupoj. Laŭ tio, la ĉiujara konferenco de la ĉapitroj de Iberoameriko, Ibercoonf, estas katalizilo por la decidoj kaj akordoj inter la ĉapitroj konstituitaj, tiel kiel eksterordinara okazaĵo por helpi kaj dividi spertojn kun antaŭ-ĉapitroj aŭ uzanto-grupoj de la organizaĵo. Ekde la unua Iberoconf, tri novaj ĉapitroj de Iberoameriko naskiĝis danke al la apogo kaj kunlaborado fare de Iberocoop.

Dum la lasta Iberoconf en Santiago 2012, la ĉapitroj kiuj ĉeestas faris gravajn akordojn kiuj influis kaj estigis grandan parton de la laboro disvolvita pasintjare. Ekzemple:

  • Sammomenta partoprenado, kunlaborado kaj interŝanĝo de teĥnikaj iloj inter ĉapitroj kaj kreotaj ĉapitroj por pli facila disvolviĝo de Viki Amas Monumentojn 2013. Dum tiu ĉi internacia konkuro partoprenis Argentinon, Ĉilion, Kolombion, Meksikon, Panamon kaj Hispanion.
  • Akordoj kaj komunaj pozicioj antaŭ WCA Constitución kaj la malfacilaĵoj, diritaj poste en la Manifiesto de Washington.
  • Decidoj pri la ena komunikado kaj la travidebleco en Iberocoop.
  • Ĉeesto de reprezentantoj de la Fondaĵo Vikimedio, kiu ebligas pli bonan integriĝon de la ĉapitroj de Iberoameriko kun la Internacia Komunumo Vikimedio.

Ĉiu el la progreso de la celoj inter 2012 kaj 2013, la kunvenoj troviĝas ĉi tie (Angle kaj Hispane)

== La renkontiĝo ==

Ĉeestos Iberoconf 2013 delegitaroj de Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ĉilio, Italio, Meksiko, Portigalio, Hispanio, Urugvajo kaj Venezuelo. La pintkunveno entenas ne nur la reprezentantojn de la ĉapitroj de Vikimedio aktivaj en la regiono, sed ankaŭ la kvar ĉapitrojn interesataj pri la realigo de agadoj rilate al siaj landoj. La membroj de la Direktiva Komitato de la Fondaĵo Vikimedio, kaj la staff' de tiu povas partopreni la eventon.

Per la rezultoj kiuj ne havis dum la du pasintaj kunvenoj, ni opinias ke ni povas pliigi niajn celojn kaj igi ilin mezureblaj. La organizaĵo de la movado Vikimedio en Iberoameriko vidis grandan plibonigon dum la pasintaj jaroj post la lasta kunveno, ĉar ĝi helpis plibonigi la komunikados inter ties membrojm difini pli bonajn manierojn kunlabori inter la ekzistantaj estaĵoj kaj daŭrigi la disvolvon lokan de la malsamaj grupoj.

La ĉefcelo dum la kunveno estos paroli pri la estonteco de Iberocoop kaj la ideoj kiuj reprezentas nian kunlaboradon, por certigi ĝia daŭradon kaj utilecon ene de la movado Vikimedio, kiel estaĵo agnoskata de la komunumo pro sia kuniĝo, flekseblo kaj originaleco por atingi niajn komunajn celojn. ekde la kunveno en Santiago, kelkaj membroj de Iberocoop paroladis pri la estonteco kiel organizaĵo kiu povas doni pli da ebloj kaj pli bonaj praktikoj al siaj membroj.

Alia celo estos la kunlaboro ĉe la aro da novaj modeloj pri administrado pere de la ĉapitroj agnoskataj fare de la plimulto el la organizaĵoj malnovaj kiel Vikimedio Argentino.

=== Sidejo ===

== Partoprenantoj ==

== Limtempoj ==

== Temoj parolotaj ==