Wikimedia Foundation elections/Board elections/2007/Candidates/Ausir/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Ausir[edit]


Uzula nomo Ausir
Vera nomo Paweł Dembowski
Loĝloko Głogów, Pollando
Aĝo 24
Uzula(j) paĝo(j) User:Ausir, w:pl:user:Ausir, w:en:user:Ausir, commons:user:Ausir
Partoprenante en Wikimedia de Februaro 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas Mi plej aktivas sur la pollingva angallingva vikipedioj la komunejo sed mi ankaux redaktas en aliaj pol- kaj angla -lingvaj projektoj kaj en aliaj lingvoj.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Flue regas la polan kaj la anglan kaj havas bazan kapablon de la rusa kaj de la germana.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj pl.wikipedia, en.wikipedia, meta, commons
Mia kandidatiĝo Mi ekkontribuis en Vikipedio kaj aliaj Wikimedia projektoj de februaro 2004 kaj redaktis pli ol 20 mil foje plejparte en la pola kaj angla Vikipedioj kaj en Komunejo. Mi estas administranto en la tri projektoj, pola uzulkontrolisto, burokrato en Komunejo kaj Wikimedia stivardo. Mi estas unu el la fondantaj anoj de la Wikimedia Asocio de Pollando. Sincere mi estis iom malpli aktiva en la lastaj monatoj, sed mi esperas reaktiviĝi.

Mi nuntempe studas merkatosciencon kaj firmaregadon en la Ekonomia Universitato de Vroclavo kaj laboras kia sendependa Angla-Pola tradukisto (mi tion faris por Microsoft kaj Adobe).

Mi volas ke Vikipedio plu estu malferma kaj libera, kio signifas ke mi subtenas ke nelibera enteno estu limigita al minimumo (ekzemple bildoj en sincera uzo). Mi ankaŭ ĝenerale subtenas la fratinajn projektojn de Vikipedio, sed aliflanke mi opinias ke kelkaj el ili estis dekomence malbonaj ideoj, sekve mi ne opinias ke ĉiuj el ili ricevas la saman atentonivelon. Mi ankaŭ fortege kredas je multlingvismo kaj je subteno de lokaj komunumoj kaj enplektiĝo de pli da homoj el ekster Usono kaj Okcidenta Eŭropo en la aferojn de Wikimedia.

Bonvolu lasi demandojn tie Board elections/2007/Candidates/Ausir/questions