Fundraising 2007/Subtitoloj de filmo kun Jimmy

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
1
00:00:05,750 --> 00:00:10,500
Saluton! Mi estas Jimmy Wales, fondinto
de Vikipedio, la libera enciklopedio.

2
00:00:11,000 --> 00:00:15,000
Vikipedio dependas de malavaraj
donacoj de homoj el la tuta mondo -

3
00:00:15,250 --> 00:00:17,250
homoj kiel vi.

4
00:00:17,750 --> 00:00:21,750
La projekto Vikipedio ekis en 2001,
kaj ĝi tre rapide fariĝis

5
00:00:21,750 --> 00:00:24,000
unu el la dek plej popularaj retejoj.

6
00:00:25,000 --> 00:00:27,000
La angla estas la plej granda
lingvo de Vikipedio,

7
00:00:27,000 --> 00:00:29,500
sed kio pri la lingvoj
de la evolu-landoj?

8
00:00:30,500 --> 00:00:34,000
Ni subtenu la kreskadon de
Vikipedioj en lingvoj kiel

9
00:00:34,000 --> 00:00:36,000
la hindia, la araba, kaj la svahila,

10
00:00:36,000 --> 00:00:39,000
lingvoj kies parolantoj multe 
profitos de libera alirebleco de scio.

11
00:00:39,500 --> 00:00:44,000
Sekvas kelkaj scenoj el la sendependa 
dokumenta filmo "Vero en nombroj".

12
00:00:46,000 --> 00:00:50,750
Kiam infano ricevas tekkomputilon, 
enestas kopio de Vikipedio,

13
00:00:50,750 --> 00:00:54,250
kaj en ties denaska lingvo,
kaj iom el la anglalingva Vikipedio.

14
00:00:54,500 --> 00:00:56,250
Ke ili povu eniri

15
00:00:56,250 --> 00:00:59,250
kritikan diskuton kun aliaj homoj 
pri aferoj ekstere en la mondo,

16
00:00:59,500 --> 00:01:02,500
ke ili ne devu akcepti informon 
supraĵe - tio estas potenca ideo.

17
00:01:02,500 --> 00:01:07,750
Parto de la ideo pri la tekkomputilo estas 
kontakti infanojn kun potencaj ideoj,

18
00:01:07,750 --> 00:01:10,000
kaj Vikipedio estas unu el tiuj ideoj.

19
00:01:12,250 --> 00:01:17,000
Nu, kompreneble, mia kontribuo estas 
nur eta, sed ĉiu kontribueto helpas.

20
00:01:18,500 --> 00:01:25,000
Do, tiel mi verkas en Vikipedio.
Jes, multe da laboro, sed funkcias!

21
00:01:26,000 --> 00:01:33,000
Iam ni povos meti ĝin sur diskon kaj 
doni ĝin al lernejoj por konsultado.

22
00:01:34,750 --> 00:01:41,000
Subite Vikipedio venis, kaj jen, 
la sumo de la tuta homa scio - tio frapis min.

23
00:01:42,000 --> 00:01:44,000
Ĉu vi konas Vikipedion?
- Jes, jes.

24
00:01:44,500 --> 00:01:48,750
Do, mi estas la fondinto de Vikipedio.
- Saluton! Plezuro renkonti vin! Bonega retejo!

25
00:01:49,000 --> 00:01:52,250
Ĉu vi iam rigardas la ... ?
- ... kaj mi uzas ankaŭ flirt-frazojn de ĝi.

26
00:01:52,500 --> 00:01:56,000
Flirt-frazojn! Ĉu de Vikipedio? Ho jes - ĉu ili efikis?

27
00:02:04,500 --> 00:02:09,500
Interalie, mi kopiis tutan Vikipedion

28
00:02:09,750 --> 00:02:18,000
kaj metis ĝin en lernej-ĉambron
kie NE estas retkonekto.

29
00:02:19,750 --> 00:02:25,000
Se pli el tio estus havebla en 
la afrikansa lingvo, tre utilus.

30
00:02:27,000 --> 00:02:30,750
Fakte, ĝi pli gravas por evolu-landoj
ol por evoluintaj landoj,

31
00:02:30,751 --> 00:02:33,750
ĉar ekzistas breĉo, 
kaj tiu breĉo estas pure pro scio.

32
00:02:33,750 --> 00:02:37,500
Ĝi ne estas pro mono, pro politiko 
aŭ potenco aŭ io ajn, ĝi estas pro scio.

33
00:02:37,550 --> 00:02:42,500
Se ni havos la scion, kaj ni scios 
kiel uzi ĝin, tiam la breĉo pleniĝos

34
00:02:43,000 --> 00:02:45,500
kaj ni povos rigardi al pli luma estonteco.

35
00:02:48,000 --> 00:02:52,500
Vikipedio jam ŝanĝis la mondon,
kaj kun via daŭra subteno

36
00:02:52,500 --> 00:02:55,500
ni povos fari nedireble multon
por homoj internacie.

37
00:02:56,000 --> 00:02:59,000
Imagu mondon, kie
ĉiu unuopa persono sur la planedo

38
00:02:59,001 --> 00:03:04,250
havas liberan aliron al
la sumo de la tuta homa scio.

39
00:03:06,750 --> 00:03:11,402
Por donaci, bonvolu viziti
donate.wikimedia.org