Election candidates 2006/AaronSw/Eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

AaronSw[edit]

-Konfirmita.--BradPatrick 15:05, 28-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo AaronSw
Vera nomo Aaron Swartz
Loĝloko Cambridge, Massachusetts, Usono
Aĝo 19
Uzula(j) paĝo(j) en:User:AaronSw
Partoprenante en Wikimedia de sekvas evoluon ekde 2001, kontribuas ekde 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote
Lingvoj en kiuj mi partoprenas precipe la angla
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote, en.wikinews, meta.wikimedia, wikimania2006
Mia kandidatiĝo Ekde januaro la trafiko de Vikipedio pli ol duobliĝis, tio kaŭzis ankaŭ pligrandiĝintan premon al la homoj malantaŭ la projekto. Kiel rezulto, la Fondaĵo Wikimedia troviĝas nun ĉe grava turnopunkto: ĝi devas evolui de la malgranda grupo de individuoj al daŭre ekzistanta organizo. Mi kandidatiĝas por prezenti la komunumon en tiu transiro kaj por certigi nian fildelon al la ĉefaj niaj valoroj:
  • Kunlaboro. Niaj problemoj ne povas esti solvitaj per dono de la potenco al la ĝustaj homoj, kompanioj aŭ ŝtatoj; anstataŭe, ni bezonos ĉies kontribuon. Legantoj devas esti inspirigitaj ekredakti, redaktantoj devas esti inspirigitaj okupiĝi pri la politiko, politikuloj devas esti inspirigitaj helpi pri la tagordo de la Konsilio. Mia laboro kiel membro de la Konsilio estas reprezenti la komunumon: publikigi detalojn de tio, kion aktuale faras la Konsilio, kaj opiniesplorado inter la membroj de la komunumo pri tio, kion la Konsilio faru.
  • Renovigo. Softvaro ne estas neŭtrala; ĝia strukturo influas al tio, kiel vi uzas ĝin. Ĝis nun ni okupiĝis pri simple subteno de funkcianta softvaro. Ni ankaŭ devas labori pri ĝia plibonigo: envolvo de pli da homoj, aldono de novaj funkcioj dezirataj de la komunumo kaj ebligo de plena uzo por ĉiu. Ĉar, en tre reala maniero, la softvaro kontrolas la paĝaron, la kontrolanto de la softvaro havas grandegan potencon. Ni devas esti certaj, ke la komunumo, sed ne privataj kompanioj aŭ individuoj, decidas pri la evoluo.
  • Kresko. Alexa raportas, ke 5% de retumantoj vizitas Vikipedion. De unu flanko, tio estas sufiĉe impresa. De la alia flanko, tio signifas, ke 95% ne vizitas. Estas multe da homoj por venigi. Tamen eĉ inter tiuj, kiuj legas Vikipedion, malmultaj komprenas, ke ili povas ankaŭ verki ĝin, jam ne parolante pri aliaj ĝiaj taskoj. Samtempe tio, kion ni jam faris, estas modelo por la mondo. Gvidantoj en ĉiu kampo esperas apliki la vikipedian magion por siaj propraj taskoj. Tiaj taskoj povas necesigi novajn organizojn, novan softvaron aŭ novajn strukturojn, sed nia granda celo restas la sama: radikala kunlaboro por ebligi al ĉiu nelimigitan aliron al la tuta scio en la mondo.

Legu pli pri tiuj temoj... (en)

Pri mi: Antaŭ ses jaroj mi faris mian unuan interretan programon. Mi nomis ĝin theinfo.org, tamen la ideo estis esence la sama, kiel tiu de Vikipedio. Ne surprizas, ke ĝi ne iĝis populara, sed mi ne ĉesis pensi pri la problemo. Ekde tiam mi kunaŭtoris RSS 1.0 specifikacion, laboris pri specifikacioj por Semantic Web kaj estis inter la fruaj dungitoj ĉe Creative Commons. Plej laste mi kunfondis Reddit, kiu, post unu jaro, jam estas inter la 1500 plej vizitataj paĝaroj en Interreto (laŭ Alexa).

Bonvolu lasi demandojn tie User talk:AaronSw