Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2024-eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
  1. pripensu en kiaj stato kaj direkto vi volas vidi VMEO-n fine de la jaro
  2. prisensu kiaj kaj kiuj agadoj, kiujn vi volas plenumi aŭ helpi al ili, estus plej efikaj por venigi VMEO-n en tiujn staton kaj direkton, kiujn vi deziras (vi povas inspiriĝi ekz. ĉe la jarraportoj aŭ laŭ ĝenerala inspirejo)
    • iuj agadoj ripetiĝas ĉiujare en specifa tempo (ekz. plurlingve organizataj konkursoj) kaj VMEO povas aliĝi al ili
    • vi tute bone povas elpensi tute novan agadon, aŭ jam uzatan specon de agado kun nova temo, celgrupo ks.
  3. pripensu ĉu vi havas sufiĉajn resursojn por plenumi la agadon (tempo, energio, atento, kapabloj (projekto-mastrumado, gvidado, merkatiko ktp), lingvaj kapabloj (specife grava en plurlingva agado organizata de neesperantistoj) ktp)
    • estas tre bonvene kaj rekomendate kunlabori almenaŭ en duopo pri tempo-sentema projekto (tia, kiu devas okazi en specifa tempo) por profiti de diversaj vidpunktoj, spertoj kaj kapabloj, kaj ankaŭ por sekureco en kazo kiam iu subite ne povas fini sian parton de laboro
      • skribu kia(j)n kunlaboranto(j)n / gvidanton vi bezonas, kaj aliuloj povas aliĝi, aŭ la Estraro helpos trovi tian personon
      • vi mem aliĝu kiel volontulo de VMEO por ke la Estraro kaj projektaj mastrumatoj povu vin pli facile kontakti kaj konekti kun aliaj aktivuloj
    • eĉ se vi kiel gvidanto havos helpanton, konsciu, ke eble la helpanto bezonos vian helpo por lerni pri la laboro; tio prenos de vi certajn tempon kaj energion
  4. skribu vian volatan agadon sube, en ĝustan sekcion
    • Programa laboro: agadoj, kiuj rekte kontribuas al enhavo de Vikimediaj vikioj (ekz. artikol-verka konkurso, traduka kampanjo, defio ktp) aŭ varbas novajn kontribuantojn / havigas novan enhavon (prelego, trejnado, partnereco, Vikimediano Rezidanto, ktp)
    • Organiza evoluo: agadoj, kiuj celas pliefikigon / plifortigon de la organiza strukturo, kaj ne havos rektan influon al Vikimediaj vikioj (plibonigo de retejo, preparo de merkatikaj materialoj, mentora programo, ktp)
  5. tre koncize aldonu kion vi bezonos por fari la agadon (helpanton pri afero XY, ĉeforganizanton se vi aliĝas kiel helpanto, merkatikan subtenon, peradon de petoj por aŭspicio, ktp)
  6. estas ĉio por nun! la Estraro redaktos la planon (eble vin kontaktos dume) kaj prezentos la finan version dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de jaro; la fina versio enhavos agadojn kiuj estas kongruaj kun la Vikimedia misio, la Estraro ilin konsideros strategie gravaj (aŭ la aktivuloj pretas plenumi ilin tre memstare) kaj konsideros ilin plenumeblaj


Propono de la Jarplano de VMEO por 2024.

Jara plano ĝenerale gvidas laboron de la Estraro tra la jaro. Tamen, la mondo ŝanĝiĝas, kaj dumjare povas montriĝi, ke iuj planitaj agado ne (plu) estas taŭgaj, kaj / aŭ aperas novaj oportunoj. La Estraro havas liberecon ŝanĝi Jaran planon kaj Jaran buĝeton (laŭ la Statuto, punkto 6.6.e) kaj utiligos ĝin, se konsideros tion taŭga, ekz. pro la supre menciitaj kialoj.

Ĝenerala stato[edit]

  • la organizo estas baze daŭropova
  • rekonita kiel Vikimedia Tema organizo
  • pluraj roloj estas transprenitaj fare de aktivuloj sen elektitaj funkcioj
  • iuj aktivuloj laboras kontraŭ rekompenso
  • Estraro regule interkomunikas kaj kunsidas
  • Estraro provizas labor-kadron, ene de kiu aliaj aktivuloj laboras pli simple kaj povas plenumi siajn proprajn iniciatojn
  • 2 Kunsidoj de Ĝenerala asembleo jare
  • enjara raportado al ĝenerala internacia Vikimedia movado kaj al TEJO
  • aktivuloj havas disponeblajn materialojn por rapide eklerni pri nova kapablo bezonata por ilia laboro (ĉu pri projekta aŭ organiza laboro); pluraj el tiuj materialoj estas disponeblaj al ĝenerala Esperantujo
  • bone preparita por akcepto de Strategia plano kaj laborado laŭ ĝi
  • aktivuloj aktive partoprenas en pluraj Vikimediaj kaj Esperantaj renkontiĝoj
  • kapabla respondece partopreni en grandaj rekompensataj projektoj
  • monfluo estas sufiĉa por kovri administradon kaj kutiman laboron kaj krei ioman rezervon
  • ekzistas klaraj metodologioj por kvestado, kaj varbado de membroj kaj aktivuloj
  • teĥniko bone funkcias
  • baze funkcias programo por helpi Slovakion - PreWiki.sk

Ekosistema subteno[edit]

En Vikimedio EO ni laboras kun pli longaj tempoframoj ol nur 1 jaro, eĉ malgraŭ, ke ni ne havas formalan Strategian planon.

Ekosistemo subteno estas parto de la Strategia vizio pri vasta ekosistemo kie unuopaj agantoj subtenas unu la alian.

Por ni gravas precipe:

  1. Esperantujo
  2. Vikimedio
  3. Slovakio

Pliaj konsiderataj estas:

  1. edukado
  2. libera kulturo

Misio[edit]

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj[edit]

Finigo de pasintaj konkursoj[edit]

Pro diversaj kialoj estis kelkaj pasintaj konkursoj nefinitaj. Ni finu ilin nun.

Traduka konkurso 2015

  • pro administraj, organizaj kaj personaj defioj estis prokrastita
  • rekalkuli venkintojn kaj provizi premiojn

Amerika monato 2021

  • VMF ne havas sufiĉan kapaciton por trakti nian finan raporton
  • provizi lastan premion (atentas konfirmon de VMF)

VikiPrintempo COE - Angle 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn

Eventejo 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn

Afrika monato[edit]

  • aŭ io simila pri Afriko - rilate al UK en Afriko

agado pri aparte gravaj temoj[edit]

  • kampanjo / konkurso por enhavo pri disvolvado de kapabloj
    • konkurso / kampanjo / io simila pri verkado de enhavo por Vikipedio (kaj eble alia projekto) pri kapabloj bezonataj por organiza laboro
      • taŭga ankaŭ por ĝenerala Esperantujo, de kiu ni poste povos prenadi pli kapablajn volontulojn kaj partneri kun pli kapablaj organizoj
    • eblaj partneroj: UEA, TEJO, eble aliaj

Aliaj eblaj temoj

  • medicino / sano
  • klimata ŝanĝo

Grandaj subvenciataj projektoj por misia laboro[edit]

sukcese raporti antaŭnelonge finiĝintan projekton

  • ViPE (Erasmus KA2) - trejnadoj pri Vikipedio kaj Vikifontaro, kreo de interreta videa kurso, manlibro kaj eduka portalo, traduko de MediaWiki

sukcese peti / partopreni en almenaŭ 1 nova projekto:

  • Erasmus+ KA2, laŭeble nur partnero
    • Vikivojaĝo, multlingvigo de CiviCRM, tradukado de OSM aŭ simile
    • esplori eblon iam (ne en 2024) fari projekton por Mallokaj ŝablonoj, kiel parto de Strategie gravaj laboroj
  • konsideri Erasmus+ KA1 (ez. serio de grupaj trejnadoj)
    • ekz. pri longviveco, kaj enhavon meti en Vikipedion

Partopreno en Vikimediaj renkontiĝoj[edit]

VMEO intencas aktive partopreni en diversaj Vikimediaj renkontiĝoj por lerni, pliriĉigi siajn kontaktojn kaj transdoni siajn spertojn kaj Esperantan vidpunkton.

celataj:

  • Vikimedia Pintkunveno
  • Vikimanio
  • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo
  • Ĝenerala asembleo de Vikimedio Eŭropo

pripensataj:

  • IberoConf
  • WikiIndaba
  • Nord-Eŭropa Vikimedia Renkontiĝo

Aliaj renkontiĝoj povas esti proponitaj dum jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Partopreno en Esperantaj renkontiĝoj[edit]

konfirmitaj:

  • IJK

pripensataj:

  • IJF
  • UK
  • JES

agadoj tie:

  • prelegi
  • trejni
  • gvidi diskuton
  • FotoPromenoj
  • varbado por partneraj agadoj (ekz. partoj de liber-kultura movado en Esperanto)
  • kaj aliaj

Aliaj renkontiĝoj povas esti proponitaj dum jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Agado por Slovakio[edit]

  • parto de strategia agado Ekosistema subteno, specife per PreWiki.sk
  • depende de intereso de la slovaklingva vikimedia komunumo
    • komuna ĉeesta redaktado de Vikipedio?

Informado[edit]

  • pliaktivigi sociajn retejojn kaj retpoŝtajn novaĵleterojn
  • novaj sociretaj-kontoj
  • transpreno de abandonitaj soci-retaj kontoj

Streĉaj celoj[edit]

Agadoj, kiujn ni konsideras, sed ne estas prioritataj, aŭ estas pli defiaj ol ni povas nun promesi.

  • ZEO-datumbazo
  • Eventejo
    • en 2022 estis sojle de sukceso, do denove rekonsideri
    • estas certagrada konflikto kun la Vikivojaĝa projekto de Erasmus+

Organiza disvolviĝo[edit]

Organiza daŭropoveco[edit]

listigi kaj plenumi kelkajn malmultajn aferojn pri organiza funkciado, kiuj laŭkonsidere havos la plej grandan pozitivan efikon al daŭropova funkciado de VMEO

kreata organiza financa kapitalo

  • rezervo, netuŝata de kutima jara agado

Rekono kiel Vikimedia Tema organizo[edit]

daŭrigo de 2019

precipe ekscii ĉu AffCom jam havas kapacitojn por trakti nin, paralele traduki novan version de nia Statuto kaj laŭeble fintrakti kun AffCom

Disvolvo de infrastrukturo[edit]

  • retejo
    • plibonigo de aliĝilo
    • pageblo per banka karto
    • aŭtomatigo en CiviCRM
  • financa registrilo
  • restarigo de OpenProject kaj konsidero pri estonteca prizorgado (eble migri al alia provizanto)
  • pli bona bontenado de reta infrastrukturo - ekz. pli facila ĝisdatigado de CiviCRM
  • (depende de jura situacio) akceptado de ĉifromono almenaŭ por donacoj

Homaj rimedoj[edit]

  • pli vasta distribuo de roloj
    • finpretigo de volontula aliĝilo
    • pli vasta varbado de volontuloj por konkretaj roloj / taskoj
      • aldonaj Estraranoj, Kasisto kaj Ĝenerala sekretario elektitaj dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de 2024
  • plia disvolvo de eduka sistemo en la organizo
    • plia disvolvo de eduka portalo
    • provizo de pliaj kursoj en eduka portalo (videaj, eble tekstaj)
    • plia disvolvo de manlibroj por specifaj taskoj kaj roloj

Subvenciataj projektoj por disvolviĝo[edit]

sukcese fini nunan projekton

  • Strategia disvolviĝo por subteno de Vikimedio (Erasmus KA1)
    • plej grave: finfine elspensi iun amuzan kromnomon!
    • individua edukiĝo por pli bonaj trejnaj kapabloj, organizado de komunumaj eventoj, konsultiĝo pri stretegio kaj merkatiko

konsiderindaj

  • plia edukiĝo por niaj aktivuloj kaj rekompencataj laborantoj (Erasmus+ KA122)
  • rekonsideri peti akreditiĝon por Erasmus+ KA120
    • en 2023 estis malgranda intereso

pli forta envolvigo de la membraro kaj komunumo

laŭeble kreo de reto de organizoj por ebla partneriĝado

Membro-varba kampanjo[edit]

bezonataj kondiĉoj:

  • esploro ĉe membroj por la Strategia plano
  • disvolvo de membra sistemo (pagebloj, plibonigoj kaj aŭtomatigo en CiviCRM)

Speciala atento por varbi junulojn.

Plano:

  1. plibonigi aliĝilon kaj aliĝan procezon
  2. konsulti nunajn membrojn kaj komunumanojn kadre de strategia planado, kaj reuzi la lernitaĵojn por prepari varbajn materialojn
  3. testi varban procezon ĉe kelkaj individuoj kaj lerni de ilia retrokuplo
  4. amase varbi per rubando ĉe Vikimediaj projektoj
  5. varbi ĉe amikaj organizoj (ekz. TEJO)
  6. eventuale uzi donacitan reklamon por varbado (Facebook, Google por neprofitcelaj organizoj)

Strategia sinteno[edit]

Strategia plano 2025-2026[edit]

preparita por akcepto dum la jarfina Kunsido de Ĝenerala asembleo (ĉ. 2024-11-01)

  • ankaŭ plibonigo de la manlibro pri strategia planado (estontece estu pli facile) kaj notoj de rilataj kursoj
  • inklude plibonigon kaj konsulton de listigo de strategie gravaj laboroj, pri kiuj VMEO ne nepre mem laboros, sed kiuj tamen subtenas la mision

Kovilo por liber-kulturaj Esperantaj organizoj[edit]

kovilo por starigo kaj / aŭ plirapidigo de organizoj kiuj uzante Esperanton subtenas liberan kulturon

  • tiuj organizoj povos iĝi niaj partneroj kaj kunlaborantoj en kutima agado kaj en projektoj (ankaŭ rekompensataj)

ekzemploj:

  • OSM
  • libera programaro
  • liberaj permesiloj
  • malfermitaj datumoj
  • malfermita aliro (sciencaj studoj)
  • ĝenerale rilate al edukado
  • kaj aliaj

unue pli funde diskuti kaj konsideri ĉu entute fari - unue ni mem bezonas iĝi pli daŭropovaj (vidu #Organiza daŭropoveco)

Komuna preparado de gravaj dokumentoj[edit]

plifunkciigi la sistemon (nun havas mankojn)

gravaj dokumentoj estu pretaj kun sufiĉa anticipo, videblaj por membroj / publiko por konsultado (kaj tiel pli efika ĝenerala asembleo) kaj, kiam eblas, kundifinitaj fare de regulaj membroj kaj aktivuloj

  • Jara plano kaj Jara buĝeto por 2025 kunpreparitaj kun membroj, komunumanoj kaj aliaj aktivuloj
  • Jara raporto, Financa raporto kaj Revizia raporto pri 2024 konsulteblaj publike kun anticipo

Disvolvo de dunga sistemo[edit]

plibonigi esploron pri postuloj, kostoj (financaj, homaj ktp) kaj rezultoj de dungo / kontraktigo

  • ekz. Simpla jarplana monpeto de VMF kaj kiel ĝiaj postuloj influus nian laboradon
  • baza raporto kaj superrigardo de influo de kunlaborado de dungito / kontraktito kun volontuloj

por 2024 estas intenco denove dungi / kontraktigi

Restarigo de subvencioj de VMF[edit]

VMF portempe haltis subvenciojn por Michal Matúšov (nuntempa prezidanto) pro lia malvolo solvi konfiktojn. Tio limigas nian agadon kaj niajn eblojn antaŭenigi vikimedian mision kaj tiel vundas vikimedian movadon. En 2024 ni strebos solvi tiun ĉi konfiklton de VMF, laŭeble je struktura nivelo de VMF (aliokaze ĝi povas reaperi en alia loko kaj tempo).

Ekologia daŭropoveco[edit]

Ni laboros por iĝi pli ekologie daŭropovaj. Precipe gravas ĉar ni lastatempe faras pli multajn agadojn, kiuj bezonas veturadon.

Tutmonda kalendaro[edit]

Ni traktos eblon enkonduki tutmonde validan kalendaron