User:Petrus Adamus/esperanto

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Ĝenoj en la internacia lingvo[edit]

En la nuna ĝenerala uzo plej ĝenas min kelkaj aferoj, jen kiel ilin eblas plibonigi:

  • La pseŭdosufikso -i- devas ne esti uzata:
    • Kunmetitaj landonomoj kreiĝu nur per la sufikso -uj-: Afganujo, Germanujo, Polujo kontraste al nekunmetitaj Pakistano, Alĝerio, Irlando.
    • Fakuloj kreiĝu el fako per la tradicia sufikso -ist-: Arkitekturisto, Psikiatriisto, ne uziĝu apartaj similaj (tamen malsamaj) radikoj nur por pli similiĝi al la nacilingvaj formoj.
  • La kontraŭfundamenta vortoduopo *dank' al* devas ne esti uzata, ĉar estas kontraŭ-Fundamenta, kvankam Zamenhofo mem ĝin uzadis (Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto: io, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem), oni ja rajtas elizii nur -o aŭ en la difinita artikolo -a ; ĝuste oni uzu danke aldanke + akuzativo.
  • Ebligo distingi sekson ne estas sufiĉa kialo por rompi la Fundamentan regulon pri finaĵo de substantivoj kaj adjektivoj:
    • Ankaŭ virinaj nomoj en Esperantigita formo finiĝu normale substantivece -o: Mario, Veroniko, Lucio.

Teoriaj reformaj proponoj[edit]

Kelkaj plibonigindaĵoj, se oni teorie kreus novan helplingvon surbaze de Esperanto:

  • Ĉiuj radikoj estu netransitivaj, transitiveco aldoniĝu sufikse: restas tamen problemo kion signifus sensufiksigita imanente transitiva verbo, kiel ekzemple havi.
  • Ne ekzistu pluraj tipoj de radikoj (-o, -a, -i) aŭ tiuj ekzistu, sed estu iel facile distingeblaj.
  • Ekzistu du pronomoj por la dua persono, por ununombro kaj multnombro: la nuna ci bedaŭrinde preskaŭ ne uzatas. La pronomoj esprimu nur nombran diferencon, neniel dignan.
    • Ci, sklavo, kaj ci, estro, vi jam ambaŭ infektiĝis.
  • Por ĉiuj landoj kreiĝu aparta landobaza nekunmetita radiko kaj landanoj kreiĝu per unu regula sufikso, aldone neniu landobaza radiko finiĝu per la litergrupo de la sufikso; gentoj havu aliajn radikojn.
    • BaratoBaratano.
  • Radikoj sekse neŭtraliĝu: la bazformo estu neŭtrala, sekse difinitaj formoj kreiĝu ambaŭ per sufikso.
    • Mi havas du fratojn: unu fratiĉon kaj unu fratinon.
  • Ekzistu ankaŭ sekse neŭtrala pronomo triapersona:
    • Kiam ri venis, estis mallumo, mi ne povis distingi, ĉu temas pri li aŭ pri ŝi.
  • Distingi personajn kaj rilatajn pronomojn (Esperantaj kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu uzatas en ambaŭ situacioj).
  • La lingvo uzu nur literojn ekzistantajn en la nuna Angla alfabeto, pro ilia preskaŭ tutmonda subteno, sed konservu la nunan principon de unu fonemo ĉiam korespondanta kun ununura litero.
  • La verboj koni kaj scii ne distingiĝu, ekzistu nur unu por ambaŭ sencoj.
  • La numeraloj unueciĝu, ĉiuj estu uzataj senprepozicie, kontraste al la nuna situacio (du arboj × miliono da arboj).
  • Ne ekzistu la ofte malfacile distingebla diferenco de la prepozicioj de kaj da.