Wikimedia press releases/Registration opens for Wikimania 2006/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Registriĝo malfermiĝas por Vikimanio 2006[edit]

La Wikimedia Foundation ĉi-semajne anoncis la malfermon de registriĝo por Vikimanio 2006, la dua Internacia Vikimedia Konferenco. La konferenco okazos de la 4-a ĝis la 6-a de aŭgusto 2006 en Cambridge, Massachusetts, Usono. Ĉeestontoj povas nun registriĝi rete. Rabatitaj prezoj ekzistas por studentoj kaj komunumaj membroj.

Kunlabora produktado ŝanĝas la manieron en kiu la mondo evoluigas kaj organizas informojn. Vikimedio estas ĉe la pinto de ĉi tiuj transformoj de la informadika sektoro, dediĉita al libera enhavo kaj liberfontaj serviloj kaj programaro.

Vikimanio 2006 elmontros la plej lastajn esplorojn kaj praktikojn en kunlabora produktado, kaj la personecojn kaj projektojn kiuj katalizas ĉi tiun novan aliron al la Interreto. Dum la tri-taga evento, komunumaj spertuloj diskutos la kielojn kaj kialojn de la Vikimediaj projektoj, de servila administrado kaj programara aplikigo ĝis reta komunuma evoluo kaj edukado.

Vikimanio 2006 okazos ĉe la Harvard Law School en Cambridge kun subteno de la Berkman Center for Internet and Society (Berkman-Centro por Interreto kaj la Socio). La jura universitato ankaŭ provizos loĝadon por multaj el la tutmondaj ĉeestontoj.

La programo konsistas el kombino de laborgrupoj, paneldiskutoj kaj diversaj prelegoj. La programteamo nun prijuĝas la prezentojn kiuj estis senditaj responde al la Alvoko por Partopreno; oni ankaŭ invitos aliajn prelegantojn de la Vikimediaj projektoj, de la akademia mondo kaj de la industrio. La programo komenciĝos vendrede matene kaj daŭros ĝis dimanĉe posttagmeze, kun aldonaj neformalaj eventoj kaj ekskursoj lunde.

Vikimanio ankaŭ okazigos konkursojn por verkado kaj multmedio, por la plej bonaj liberenhavaj enciklopediaj artikoloj, edukigaj fotoj, desegnaĵoj, animaĵoj, kaj sonaj kaj filmaj dosieroj.

Aldonaj informoj[edit]

Por demandoj kaj intervjuoj, bonvolu retpoŝti wikimania-press@wikimedia.org.

Por pli da informoj, bonvolu viziti la conferencan retpaĝaron.