Affiliate-selected Board seats/2019/Wikimedia Foundation Bylaws changed plus next steps/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Saluton ĉiuj!

La estraro de la Fondaĵo Vikimedio unuanime aprobis la ŝanĝon de la statuto dum la lasta estrar-renkontiĝo la 30an de Januaro 2019. Tio ĉi estos kovrita en la protokolo, kaj la rezolucio estos eldonita nelonge post tio.

Ĉi tiu ŝanĝo permesas la partoprenon de Uzanto-Grupoj en la elektado de Estraraj postenoj per Aligitaj organizoj (ASBS) en 2019. La diskuto pri ĉi tiu procezo devus komenci kiom eble plej frue por havi ĉi tiuj du postenojn elektitaj antaŭ Vikimanio. Tial ni sendas ĉi tiun leteron nun, antaŭ ol la rezolucio estas publikigita.

Nun ekzistas pli ol 100 rekonitaj Uzanto-Grupoj, kovrantaj pli ol 50 landojn, plurajn lingvoj kaj temojn, multaj de ili reprezentas novajn kaj emerĝantajn komunumojn ene de la Vikimedia movado. La Estraro kredas ke la pliaj perspektivoj de la Uzanto-Grupoj, kombinite kun la voĉoj de Landaj asocioj kaj Temaj organizoj, kondukos al pli riĉa kolekto de konsilaro por nia movado. La konversacio pri kiel Uzanto-Grupoj povas partopreni en ĉi tiu procezo estis dum jaroj, ĝi ne estas novaĵo.

Kiam la faciligistoj de la Elekta procezo estos nomumitaj fare de la aligitaj organizoj, ili devus labori kun María Sefidari, kiu estis elektita de la Estraro kiel la Estrara interrilatisto por la ASBS-procezo.

Konsiderante la eblan kompleksecon organizi procezon kiu nun inkluzivos pli ol cent Uzanto-Grupojn, la Fondaĵo Vikimedio proponas subtenos por starigi infrastrukturon kaj helpon kun komunikado, se la Aligitaj organizoj petos.

En la nomo de la Estraro
antanana / Nataliia Tymkiv
Prezidanto de la Estrara Administrada Komitato