Wikimedia Foundation elections/Board elections/2009/Candidates/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
La baloto finiĝis la 10-a de aŭgusto 2009. Neniuj pliaj voĉdonoj akteptiĝos.
La rezultoj anonciĝis la 12-an de aŭgusto 2009.
Estrar-baloto de 2009
Organizo

Adam Koenigsberg (CastAStone)[edit]

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Adam Koenigsberg
    • Aĝo: 25
    • Loĝloko: Columbus, Ohio, Usono (korpe ĝis la 15-a de aŭgusto en Dublino, Irlando)
    • Lingvoj: la angla, skribe ankaŭ la hispana English, Written Spanish
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: la 25-a de septembro 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, kvankam mi laboras alie kiam mi notas ion pri kiu mi povas helpi
Deklaro Resumo:
  • estrara sperto
  • sperto pri kolekto de monsubteno
  • studinto pri komerca administrado (Ohia Ŝtata Universitato)
  • kunlaboranto

Aŭskulti kaj kunlabori por atingi komunan terenon pri malfacilaj kaj tempokonsumaj temoj - jen kion mi precipe lernis en miaj kvin jaroj de membreco en estraroj de senprofitocelaj organizaĵoj, kaj mia sperto en la Usona Senato. Mia sperto pri organizado de politikaj kampanjoj donis al mi la kapablon havigi monsubtenon sen forvendi principojn, kapablo necesa por vikimedio aparte nun. Tiuj spertoj, kombinite al mia universitata diplomo pri komerca administrado, donis al mi la eblecon informi pri la malfacilaj decidoj kiujn la estraro aparte nun frontas, utiligante mian trejnaton pri komercado kaj financoj.

Vikimedio al mi alporti al la mondo sciaron pere de akurateco, malfermeco kaj civitaneco. Mi antaŭvidas aŭskulti al ĉiu tra la venontaj du jaroj, kaj labori por vivteni tiujn idealojn.

Bonvolu elekti min kiel estrarano por 2009-2011. Mi ne nur plenumos, sed superos viajn atendojn.

Beauford Anton Stenberg (B9 hummingbird hovering)[edit]

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Beauford Anton Stenberg
    • Aĝo: 36
    • Loĝloko: Melburno, Aŭstralio
    • Lingvoj: la angla, principe
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: 2006
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia,
      en.wikiversity, en.wiktionary,
      Mi vizias la vikimedian fondaĵon kaj projektofamilion kontribuo al kion mi perceptas la "Granda Egaligo" de sciaroj kaj fontoj, esti malfermaj kaj atingeblaj per ĉiuj homoj ĉiumomente en tre reala, tre baldaŭa, estonto.
Deklaro Mi fokusas pri la mapigo, kapto kaj daŭrigo de la homa(j) sciaro(j) en sia tuteco, enkadrigite en la fondaĵo kaj ĝiaj projektoj, kaj tre ŝatus partoprenigi mian profesian administran saĝecon kaj mian modestan vivsperton en la estraro. Mi identiĝas politike en la fondaĵo kiel inkluzivigisto. Bonvolu konaktu min por pliaj klarigoj rekte tra unu el tiuj kanaloj:

Brady Brim-DeForest (Bradybd)[edit]

Persona priskribo
Brady Brim-DeForest
  • Persone:
    • Nomo: Brady Brim-DeForest
    • Aĝo: 25
    • Loĝloko: Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
    • Lingvoj: la angla kaj iom da franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: 29-a de januaro 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, parte ankaŭ aktiva en la komunejo kaj la anglalingva vikivortaro (en.wikitionary)
Deklaro Kiel estrarano, mi estos advokado de malferma, transparenta dialogo kun la vikimedia komunumo kaj penos servi kaj kiel ĝia voĉo kaj ĝia mesaĝanto.

Specife, mi:

  • planos por la longdaŭra vivopopo de la vikimediaj projektoj per establo de financa bazo kiu ne signifos kompromison pri la sendependeco de la organizaĵo.
  • kuraĝigos al la vikimedia organizaĵo la alprenon de malfermaj standardoj por interkunlaborado, certigante ĝian daŭran rolon kiel motoro de la ekosistemo de malferma sciaro.
  • batalos por protekti la neŭtralecon de la interreto por certigi ke la penoj de la vikimedia komunumo havos longdaŭrajn interezojn kaj konserviĝos por estontaj generacioj.

Mi havas vastan fonon de spertoj en gvidado kaj estrarado de kaj neprofitocelaj kaj profitocelaj organizaĵoj.

Ekstere de Vikimedio: Mi laboras ĉe Tubefilter. Mi estas aktiva partoprenanto de la projekto pri datumtransportebleco, kie mi servis kiel membro de la stirgrupo kaj trezoristo de la estraro ekde la komenco de 2008. Mi estas membro kaj kaj sekretario de la fondaĵo Open Web (malferma reto), membro de la fondaĵo OpenID, kaj kunfondinto de la projekto OpenFriends. Krome mi aktivas en la organizaĵo Open Soil.

Dan Rosenthal (Swatjester)[edit]

Persona priskribo
Dan Rosenthal
  • Persone:
    • Nomo: Dan Rosenthal
    • Aĝo: 26
    • Loĝloko: Vaŝingtono
    • Lingvoj: la angla
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: januaro 2006
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, parte ankaŭ aktiva en la meta-vikio, la komunejo kaj la vikipedio en baza angla.
Deklaro Mi kredas ke mi havas la sciaron kaj sperton necesan por servi en la vikimedia estraro. Mi membras en la komunika komitato de la fondaĵo, estasfondaĵa kontaktulo pri amaskomunikiloj, kaj estas reprezentanto de OTRS Legal Queue. Krome mi ankaŭ aktivas en la komunumo ekster la komputila reto: mi partoprenis plurajn vikimediajn renkontiĝojn, asistis la NIH vikipedian akademion, kaj gvide organizis la eventon '"vikipedio amas arton" en Vaŝingtono. Maje mi diplomiĝis pri juro, kaj profesie laboras en Glushko-Samuelson Intellectual Property Clinic. Mi havas estraran sperton en nacia senprofitocela organizaĵo, kaj supervidis jaran buĝeton de tri-kvaron-miliono da usonaj dolaroj.

Plurfoje mi renkontis la vikimediajn oficistojn kaj opinias ilin spritegaj, talentaj kaj dediĉitaj homoj. Ne estu la tasko de la estraro interferi kun iliaj ĉiutagaj aktivaĵoj, sed gvidi kaj supervidi la fondaĵon kiel tuto. Mi helpos fari ion, evoluigante strategiajn partnerecojn kun similcelaj organizaĵoj. Ekzemple, mi evoluigis rilaton al la Smithsonian muzeo pri usona arto, kiu kulminiks en interkonsento disponigi grandan kvanton de ilia skanita kolekto por alŝuto en la vikimedia komunejo.

Domas Mituzas (Midom)[edit]

Persona priskribo
Domas Mituzas, 2008
  • Persone:
    • Nomo: Domas Mituzas
    • Aĝo: 26
    • Loĝloko: Vilno, Litovio
    • Lingvoj: la litova, angla kaj rusa
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: oktobro 2003
    • Aktivaj projektoj: la vikipedia teknologiejo wikitech kaj la estraro
Deklaro Mi laboris pri kerna retpaĝa teknologio de la vikimediaj projektoj ekde 2004, kaj aniĝis en la fondaĵa estraro dum januaro 2008 - do partoprenis la evoluon de kaj la teknologio kaj la organizaĵo tra longaj jaroj.

Mi vidas la vikimedian fondaĵon kiel servan organizaĵon, kiu asistas la projektajn komunumojn, kaj vivtenas la infrastrukturon por kreivo kaj kunlaboro - provizante juran fundamenton, komunikan medion kaj kompreneble, la teknologion pri liberaj enhavaĵoj.

La organizaĵo mem estas kaj estu, laŭ financaj modeloj, ĉiam certiganta altan efikecon, kaj ĉiam pretu balanci inter bezonoj, deziroj kaj eblecoj.

Mi ŝatus reprezenti multe pli larĝan komunumon, ne nur la vikimediajn verkistojn, kiuj nun havas balotorajton. Estas larĝa publiko de ne-kontribuantaj uzantoj, kiuj havas siajn bezonojn, kaj cele al tiuj bezonoj ni laboru. Ekzistas advokatoj favoraj al nia laboro kaj nia misio, kaj ni asistu tiujn subtenantojn.

Tiu-ĉi organizaĵo nur estas parto de pli granda movado, kiu havas naciajn sekciojn, gefratajn organizaĵoj kaj multajn volontulojn - kaj gravas gvidi ĝin, vivteni la plej stabilan balancon, kaj certigi la atingeblecon de liberaj informoj por estontaj generacioj - plifortigante unu la alian.

Gerard Meijssen (GerardM)[edit]

Persona priskribo
GerardM
  • Persone:
    • Nomo: Gerard Meijssen
    • Aĝo: 50
    • Loĝloko: Almere, Nederlando
    • Lingvoj: la nederlanda kaj angla, iom da germana kaj iomete da franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: 2004
    • Aktivaj projektoj: GerardM
Deklaro Mi ĝis nun enplektiĝis en multaj projektoj, vikipedio, vikivortaro, la komunejo, translatewiki.net kaj mi lernis ke manko da teknologio, manko de subteno kaj manko da organizado brensas niajn projektojn. Mi estas firma kredanto en "meti nian monon kie estas nia buŝo", do investi tie kie plej bezonatas, kaj mi investis en teknologion kiel OmegaWiki, la aldonaĵo LocalisationUpdate kaj la pruvon de koncepto pri multlingva serĉado en la komunejo. Mi serĉos pri fontoj prioritate realigi la mankajn programkapablojn por dece subteni niajn ekzistantajn diverslingvajn projektojn.

Kiel rezulto de mia advokateco pri la subteno de lingvoj aliaj ol la angla, mia membriĝis en la lingva komitato, kaj membro de la monda lingva dokumentada centro. Rezulte de mia intereso en kvalitaj ilustraĵoj por niaj projektoj, mi subtenas plikvalitigon de utilaj grafikaĵoj.

Kiel estrarano, mi provos balancigi la bezonoj de la aliaj lingvoj kaj kulturoj. Mi forte kredas ke ekzistas vera movado vikimedia, kaj laŭ mia sperto ni devas partneriĝi kun organizaĵoj kiuj dividas niajn valorojn. Kune ni realigos nian celon - dividi la sumon de ĉiu scio kun ĉiu.

Gregory Kohs (Thekohser)[edit]

Persona priskribo
Gregory Kohs
  • Persone:
    • Nomo: Gregory Kohs
    • Aĝo: 40
    • Loĝloko: Pensilvanio
    • Lingvoj: la angla, iom da germana kaj franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: marto 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, parte aktiva en la projektoj meta-vikio, komunejo, vikicitaro, kaj vikiversitato.
Deklaro Mi havas laborplanon levi la fidindecon, profesiecon kaj elstarecon de la vikimediaj projektoj, rigardante la enhavon kaj la gvidan pozicion de ili en libera informado. Mi estas komerc-esplora profesiulo en amaskomunikila kompanio dunganta pli-malpli 100 000 homojn. Krome mi ludis gravan rolon en la starigo de diversaj interretaj markoj, inkIuzive de MyWikiBiz.com kaj Akahele.org (la rezulto de senprofitocela kunlaboro). Mi estas feliĉa edzo kaj havas gajegan, energioplenan filinon.

Mi firme kredas ke la fondaĵa estraro bezonas fortan kirliĝon, ĉar ĝi spronas la la kreskon de la vikimediaj posedaĵoj, dungitaro kaj buĝetoj je alarma rapido, dum ĝi faras preskaŭ nenion favore al ŝanĝo de la kulturo de nefidindeco, malprofesieco kaj subnivela enhava kvalito. La "vikia vojo" estas pavimita per bonaj intencoj, sed lastatempe atakoj al individuoj kaj la embarasa malreputaciiĝo pli kaj pli multiĝas, do estas tempo ekstari kaj ekfari la striktajn decidojn necesajn por savo de la vikimediaj projektoj kontraŭ memdetruo.

José Gustavo Góngora (Góngora)[edit]

Persona priskribo
José Góngora, aprile 2009.
  • Persone:
    • Nomo: José Gustavo Góngora
    • Aĝo: 22
    • Loĝloko: La Seu d'Urgell, Katalunio, hispana
    • Lingvoj: la hispana, angla, kataluna, itala kaj portugala
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: julio 2006
    • Aktivaj projektoj: ca.wikipedia, es.wikipedia (pluraj redaktoj en aliaj vikimediaj projektoj: plejparte en.wiki kaj pt.wiki)
Deklaro Kiel studento pri angla lingvistiko kiu respektas plurecon,mi konsideras min taŭga preni la taskon de vikimedia estrarano kaj komuniki kun aliaj homoj internacie. Mi studis la koresponda universitato UNED. Pro tio mi bone povas organizi mian tempon, kaj, se elektita, partopreni en estraraj taskoj.

Krome, mi mi estis ano de la Hispana Arbitracia Komitato CRC dum unu jaro. Vikipedie mi estas administranto kaj burokrato ekde 2007. Aparte de tio, mi nun estas uzantokontrolanto (angle checkuser) en la kataluna vikipedia projekto, de tie mi ankaŭ preparas interparolon kiu okazos en la kunveno Wikimania 2009, en Argentino, ĉi-aŭguste. Mi ekhavis la komunuman fidon en tiuj projektoj. Alivorte, mi sentas min altkvante dediĉita al la vikimediaj projektoj kaj principoj.

Kiel sperta tradukisto kiu partoprenis kaj organizis plurajn viki-renkontiĝojn, kaj tradukis pli ol 100 artikolojn, mi sentiĝas kapabla traduki la vikimedian politikon se necese. Mi subtenis vikimediajn projektojn tutmonde, en landoj kiel Urugvajo, Hispanio aŭ Andoro, en pluraj intervjuoj kun amaskomunikiloj. Tre plaĉus al mi daŭrigi tiun laboron, akceptante la estraran respondecon de nun.

Jussi-Ville Heiskanen (Cimon Avaro)[edit]

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Jussi-Ville Heiskanen
    • Aĝo: 43
    • Loĝloko: Helsinko, Finlando
    • Lingvoj: la finna (denaske), la angla (ekvivalente al denaska nivelo / profesie), la sveda (parole), baza komunikado en la germana, franca kaj skota, ankaŭ tre baza nivelo de la afrikansa kaj rustiĝinta vortoprovizo en Loĵbano kaj Esperanto.
Deklaro Vi voĉdonu por mi se vi konsentas ke:
  • La vasta gamo de niaj lingvoj estu reflektata en la estraro per pli ol nur unu "alibia" estrarano kiu ne estas denaska parolanto de multmilionana monda lingvo.
  • La reorganizita konsila komitato estu kuraĝigata iĝi aktiva kaj aŭtoritata voĉo en fondaĵaj temoj kune kun la fondaĵa dungitaro kaj estraro.
  • Ĉiun taskon la estraro povas trovi vojon laŭleĝe kaj efektigeble delegi al aliaj organoj de la komunumo, ĝi delegu. Sed se necese, la estraro devas forte klarigi kiu estsa nia centra misio.
  • La landaj sekcioj ne povas esti la nuraj organoj por interlingva interago (kvankam ili estas viva elemento). Tiuj komunumanoj ne interesitaj en organizitaj formoj de kunlaboro, devas esti enplektataj rekte por superponti la fendojn inter la unuopaj lingvaj komunumoj kaj la enhavoj en niaj variaj lingvoj kaj projektoj, kiuvoje ili preferas. Kaj ni neniam forgesu tiujn areojn kaj lingvojn kiuj neniam havos landajn sekciojn, pro kiu ajn kialo.
  • Kion ni faras estas por generacioj, kaj unika senkompare!

Kat Walsh (mindspillage)[edit]

Persona priskribo
Kat Walsh
  • Persone:
    • Nomo: Kat Walsh
    • Aĝo: 26
    • Loĝloko: Herndon, VA (antauxurbo de Vaŝingtono), Usono
    • Lingvoj: la angla kaj baze la hispana
  • Kontribuoj:
Deklaro Mi estis fonfaĵa estrarano ekde oktobro 2006. Mi ĉi-jare doktoriĝos pri juro en la universitato George Mason en Virginio, fokusante pri kopirajto, patentoj, markoj, politiko kaj ekonomiko, kaj estas eldonanto de la anglalingva Journal of Law, Economics, and Policy (ĵurnalo pri juro, ekonomiko kaj politiko). Krome mi estas registrita patenta advokato kaj klasika muzikisto.

Mi vidas mian rolon kiel "konscienco", helpante teni la estraron fokusitan pri la vikimediaj kernaj valoroj kaj principoj: libero, malfermiteco, neŭtraleco, transparenteco (travidebleco) kaj kunlaboro. Mi dediĉite subtenas la komprenon de libera informado kaj libera komputila programado, la komunumoj ĉirkaŭ tiuj principoj, kaj iliaj idealoj, celoj kaj praktikaj aspektoj.

Laŭ mi gravas singarde kuraĝigi sendependan agadon de la komunumo, kreskon kaj eksperimentadon. Mi vidas la estraron labori je la nivelo de la granda bildo, kreante kadron por malcentra strebado de la komunumo, kaj pensante kaj pri la tujproksima kaj la fora estonto.

Iuj ŝlosilaj projektoj, en kiuj mi ĝis nun enplektiĝis, estas la transigo de licencoj, la licensiga politiko, formatoj de patentoj kaj dosieroj, serĉado de dungitoj, kontakto kaj se necese ankaŭ maldungo de ili, la landaj sekcioj, struturigo de la estraro, kaj la evoluo de profesieca oficejo konforma al bonaj senprofitocelaj praktikoj.

Kevin Riley O'Keeffe (KevinOKeeffe)[edit]

Persona priskribo
Kevin Riley O'Keeffe, 2009
  • Persone:
    • Nomo: Kevin Riley O'Keeffe
    • Aĝo: 38
    • Loĝloko: San Jose, Norda Kalifornio, Usono
    • Lingvoj: la angla
Deklaro Since I have become active at Wikipedia, I have noted that while every single episode of South Park has its own article, numerous topics which are of interest and genuine intellectual concern to those of us on the far right, have been treated with apparent disdain, and have been subjected to seemingly arbitrary deletion. It often seems to me as if articles that are of interest to persons on the political right, are held to a significantly higher standard, for the purposes of achieving notability.

My candidacy is derived from my concerns pertaining to the issue of freedom of speech, or perhaps more precisely, the objectivity of the administration of the WikiMedia Foundation's various projects, with particular emphasis on what I have come to perceive as a liberal-leftist bias ("political correctness") with regard to the administration of Wikipedia. I do not claim this is a huge problem. On the contrary, I have a very high regard for Wikipedia, as well as for the Wikimedia Foundation's efforts as a whole. However, my experiences at Wikipedia, as well as what I have learned in conversations with various others who have had similar experiences, have led me to conclude that this has become an issue that requires redress, and thus is one that can perhaps be best dealt with by having a sympathetic ear on the Board of Directors of the WikiMedia Foundation.

Lourie Pieterse (LouriePieterse)[edit]

Persona priskribo
Lourie dum venta tago
  • Persone:
    • Nomo: Lourie Pieterse
    • Aĝo: 18
    • Loĝloko: Upington, Sud-Afriko.
    • Lingvoj: la afrikansa (denaske), la angla.
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: oktobro 2008
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, aktiva en la komunejo.
Deklaro Post kiam mi finis la mezlernejon ĉi-jare, mi intencas akiri diplomon pri nuklea fiziko en la universitato Stellenbosch en Sud-Afriko.

Mi estas dediĉita teamano, sed ankaŭ fidas preni la gvidon se necese. Mi estas celkonscia, organizita, kaj severe laboranta. Mi faris signifajn kontribuojn al la angla vikipedio, havante kaj “Rollback” (malfarajn) kaj “Account creator” (kontokreajn) rajtojn.

Sincere mi kredas ke mi estus tre bona estrarano. Kvankam mi junas, mi kapablas kaj maturas. Strebante je la neeblo mi ĉiam atingas la eblan. Esti en la estraro, donus al mi la eblon krei signifan diferencon. Mia ĉefa celo estas igi Sud-Afrikon, sed ankaŭ Afrikon entute, pli engaĝiĝi en la vikimedia fondaĵo. Tio alportus financan subtenon, pliiĝintan engaĝiĝon, kaj helpoj la fondaĵon ekspansii en larĝe netuŝitajn geografiajn regionojn.

Esti parto de la vikimedia estraro estas unu el miaj plej grandaj revoj. Per estraraneco, mi povus helpi la fondaĵon ekspansii en diversajn geografiajn regionojn. Mi ne serĉas pestiĝon aŭ potencon, sed estus alte motivigata sciante ke mi povus helpi atingi la fondaĵajn celojn. Do bonvolu ne antaŭjuĝu min. Mi havas la ecojn necesajn.

Ralph Potdevin (Aruspice)[edit]

Persona priskribo
Ralph Potdevin.
  • Persone:
    • Nomo: Ralph Potdevin
    • Aĝo: 37
    • Loĝloko: Rouen, Francio
    • Lingvoj: la franca, angla, hispana kaj germana
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: januaro 2004
    • Aktivaj projektoj: fr.wikipedia
Deklaro Kiel inĝeniero, momente nedungita, kaj eksa studento pri informadiko, kognitiva scienco kaj elektronika inĝenierado, mi pensas ke mi havas la spertojn necesajn por enga ingeĝiĝo en la vikimedia fondaĵo kaj aparte la vikipediaj projektoj. IMi aprezas kaj subtenas la seriozecon, sendependecon, demokratiecon kaj spiritan malfermecon de la vikipedioj. Mi regule kunplibonigas la franclingvan vikipedion, esence, korektante tajperaraojn, gramatikajn kaj stilajn misojn kaj tiel plu, kaj partoprenante en la redaktado de artikoloj. Mi intervenas en diskutoj kaj balotoj pri eblaj paĝoforigoj kaj tiel plu. Mi faras mian plejeblon daŭre plulerni la vikian sintakson kaj tial fari pli efikajn kontribojn. Mi tre feliĉus tiel daŭrigi dum la sekvaj monatoj, kiel komunumano kaj - kial ne - ankaŭ kiel estrarano.

Samuel Klein (Sj)[edit]

Persona priskribo
En Tajpeo, dum la kunveno Vikimanio 2007. fotita de Joi Ito
  • Persone:
    • Nomo: Samuel Klein
    • Aĝo: 31
    • Loĝloko: Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono
    • Lingvoj: la angla, iom da germana, hispana kaj franca
Deklaro Vikimedio estu modelo por malfermaj, flekseblaj organizaĵoj.

Kiel estrarano, mi estus forta komunuma voĉo, regule komunikiĝanta pri la estrara laboro, okaziganta malfermajn kunvenojn kaj plifirmiganta publikajn iniciativojn. Mi subtenas evolui spertecon ene de la komunumo.

Krome mi:

  • luktus por pli bona subteno por traduko kaj multlingva komunikado en Vikimedio, aparte dum la planado de diskutoj
  • reprezenti la teknikajn kaj praktikajn bezonojn de pli etaj projektoj
  • kuraĝigi atenteman uon de financoj kaj bonvolo, planante longtempan haveblon de la projektoj (kun ekipaĵo kaj gravaj servoj)
  • kuraĝigi delegadon de eksteraj rilatoj kaj de la komunuma evoluo, kie utile, al la naciaj sekcioj

Pri mi: Mi estas redaktisto, tradukisto, kaj advokato por Vikipedio. Mi estas vikimedia stevardo, kaj en 2004 ekis la kunlaboron de tradukantoj en la Meta-vikio. Mi eldonis la vikimedian cirkuleron Quarto (en 5 lingvoj), kaj estis sekretario de la komitato pri specifaj projektoj. Mi ekis la vikimedian kunvengrupon en Bostono kaj asistis okazigi la unajn du Vikimanio-kunvenojn, gastigigante Vikimanion 2006 en Bostono.

Ekstere de Vikimedio: Dum 3 jaroj, mi estis enhava direktisto en la organizaĵo "One Laptop per Child" ("unu tekokomputilon po infano"), laboris en lokaj senprofitocelaj asocioj por senpaga informaro kaj ties malinterreta atingeblo.

Steve Smith (Sarcasticidealist)[edit]

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Steve Smith
    • Aĝo: 27
    • Loĝloko: Edmonton, Alberto, Kanado (lerninte en Fredericton, Nov-Brunsviko, Kanado)
    • Lingvoj: la angla, kaj - antaŭe flue, sed nun malpli kaj malpli - la franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: 23-a de februaro 2007
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, la komunejo, manpleno da redaktoj en aliaj projektoj
Deklaro Mia nomo estas Steve Smith, kaj mi estas studento pri juro el Kanado. Mi estas eksa komerca manaĝero de senprofitocela organizaĵo kun jara buĝeto de pli ol duonmiliono da dolaroj kaj eksa direktoro de tri senprofitocelaj kaj unu profitocela organizaĵoj. Konsiderante ke tiu-ĉi prezento de 1200 karaktroj devas esti tre konciza, mi resumu mian platformon sekve:
  1. subteni la uzon de la "specialistaj" estraraj postenoj iĝi malpli insulecaj, do izolitaj,
  2. adapti la politikon pri privateco kiom necese por subteni fidindecon vikian,
  3. eldoni fondaĵo-nivelan regularon pri biografioj de vivaj personoj, kiu ebligas laŭeble multajn informojn sen konflikto kun paragrafo 230 de la usona leĝo Communications Decency Act,
  4. advokati por la fondaĵo-instigita kreo de komitatoj en niaj plej grandaj projektoj, kiuj
    • estu kapabligitaj krei projektospecifan politikon,
    • estu superigitaj per konsento tutkomunuma,
    • havu aŭtoritaton adaptigi la aspekton de la koncerna projekto, kaj
    • ne estu danĝero al la fondaĵa imuneco kiel ne-eldonisto laŭ paragrafo 230,
  5. atentigi gardiĝi kontraŭ tro optimismaj atendoj pri projekta kresko, kaj
  6. daŭre kontraŭi pagitajn anoncojn en iu ajn vikimedia projekto.

Thomas Braun (Redlinux)[edit]

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: d-ro Thomas Braun
    • Aĝo: 47
    • Loĝloko: Schönthal, Bavario, Germanio
    • Lingvoj: la germana, angla, kaj skribe iom da latina kaj hispana
Deklaro Mi estas 47-jara, havas familion kun 3 infanoj kaj laboras kiel specialista kuracisto pri interna, sporta kaj emerĝenca medicino en malurba regiono de Bavario. Larĝan parton de la restanta tempo mi laboras por vikipedio, ĉar mi scias ke vizio nur vivas per homoj laborantaj por ĝi.

La fakto de vikipedio estas ne nur io nova, sed vizio, ne estas sekreto... kaj ke ĝi eĉ estas ĝis nun alten fluganta vizio. Aldone, vikipedio sukcesis ne nur en difino sed ankaŭ plifirmigo de transnaciaj idealoj kaj valoroj. Iuj vikiaj projektoj funkcias tre bone, aliaj pli hezite. Do, vizio ne aŭtomate funkcias, sed bezonas konsistan subtenon kaj celaron. Kion la vikipediaj projektoj fakte bezonas, neniu pli bone scias ol la viki-komunumo mem; tial mi (kaze ke mi elektiĝos) estos "tuŝebla" estrarano - kiu klopodos realigi viajn ideojn (kaj ne nur miajn proprajn). Mi havas iom da sperto en gvidado de volontulaj organizaĵoj (kvankam ne je tutmonda nivelo). Estus granda honoro por mi rajti reprezenti viajn interesojn en la estraro.

Ting Chen (Wing)[edit]

Persona priskribo
Ting dum Wikimania 2008
  • Persone:
    • Nomo: Ting Chen
    • Aĝo: 41
    • Loĝloko: Mainz, Germanio
    • Lingvoj: la ĉina, germana, angla kaj franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: januaro 2003
    • Aktivaj projektoj: zh.wikipedia, de.wikipedia, en.wikipedia, malpli en la komunejo, la meta-vikio kaj alilingvaj versioj (plejparte intervikiaj ligiloj).
Deklaro Mi elektiĝis kiel estrarano lastjare. Ekde tiam mi aktive laboris pri diversaj rezolucioj kaj temoj en la estraro, inkluzive de la rezolucio pri BLP kaj la ŝanĝo de prilicenca politiko, por nur nomi la du plej videblajn. Mi membras en la estrar-nomuma komitato kaj estas unu el la estraraj reprezentantoj en la Komitato pri Landaj Sekcioj, angle nomata Chapters Committee. Lastaŭtune mi kun Jimmy Wales estis en Pekino, Ĉinio, por klarigi nian laboron, mision kaj celaron al ĉinaj oficialuloj kaj por konvinki ilin teni la vikimediajn projektojn neblokataj post la olimpiaj ludoj. Mi konsideras mian taskon teni la vikipedian komunumon informitan pri la agado, pensado kaj planado de la vikipediaj estraro kaj fondaĵo, kaj aliflanke ankaŭ transporti la opiniojn de la komunumo al la estraro kaj fondaĵo. Malgraŭ mia profesia vivo, mia laboro en la estraro kaj aliaj aferoj en mia vivo, mi tenis mian promesons resti komunumano, do partoprenanto en diskutoj pri diversaj, disputataj temoj, kaj "simpla" kontribuanto al Vikipedio: Ekde mia estraraniĝo mi kreis multnombrajn novajn artikolojn en la ĉinlingva vikipedia branĉo aŭ levis ilin de ĝermoj al normalaj artikoloj. Mi tenis mian administran laboron ordigante tekstojn aŭ bildojn kopirajtoperfortajn, kaj kaj helpi petojn pri la vikipedia unuigita salutsistemo. Mi ŝatus teni ĉiujn tiujn agadojn ankaŭ dum la sekvaj du jaroj, kiel membro kaj de la komunumo kaj de la estraro.