Election candidates 2006/Zuirdj/Eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Zuirdj[edit]

Uzula nomo Zuirdj
Vera nomo Juan David Ruiz
Loĝloko Santiago de Ĉilio.
Aĝo 30
Uzula(j) paĝo(j) hispanlingva Vikipedio, Komunejo, anglalingva vikipedio; uzulaj kontoj en kvazaŭ ĉiuj projektoj.
Partoprenante en Wikimedia de 27-a de marto de 2003 kia registrita uzulo.
Projektoj en kiuj mi partoprenas es-wikipedia; komunejo; meta; en-wikipedia (okaze); pt-wikipedia (okaze); OTRS-es; diversaj prelegoj kaj laborguppoj en Ĉilio kaj Argentino pri vikipedio kaj la wikimediaj projektoj; kunlaboranto de Gleducar y Educalibre, projektoj bazitaj sur kunlabora konsturado de libera sciaro uzante Mediawiki softvaro kaj entenoj de la wikimediaj projektoj.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas hispana ; meza angla, aparte skriba; meza portugala, aparte parola, mi scipovas senprobleme legi; mi iom komprenas francan kaj italan.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj hispanlingva Vikipedio, Komunejo, Meta, anglalingva vikipedio.
Mia kandidatiĝo La penoj de komunumo de volontuloj por ekkonstrui liberajn kaj kvalitajn entenojn alireblajn al uzuloj de la tuta mondo en malsamaj lingvoj, konstruis projekton neimageblan antaŭ kelkaj jaroj.

Ĉiu defio estis nova kaj pro tio mem ni devis eltrovi novajn ideojn por solvi ilin. La tasko ne estis facila nek senproblema, kiel okazis ĉe la disvojiĝo de la hispanlingva vikipedio. Mi eniris la projekton en momento post la disiĝo, kiam kvazaŭ ne plu estis denaskaj parolantoj en la projekto. Estis ĉelima situacio nekongrua kun la spirito de niaj projektoj konstruitaj surbaze de diverseco.

Pro tiu diverseco mi decidiĝis prezentiĝi kia kandidato. La Wikimedia fondaĵo ekas novan etapon : niaj komunumoj ekinteresiĝas ne nur al la eldonado de entenoj, sed ankaŭ al projektoj kies entenoj estu aprobitaj de profesoroj kaj de la tuta mondo ĝenerale; niaj volontuloj klopodas malkreskigi la lingvajn barojn kiuj disigas nin, kiel montras kreskanta partoprenado en meta.

Per mia kandidatiĝo mi deziras lokiĝi en la novan alvenantan etapon, konsciante ke mi elvenas el alia projekto kun nediskuteblaj lingvaj baroj kaj kun geografia distanco kiun oni povas vidi kiel malhelpo, kaj tamen povas esti avantaĝo, ĉar ili igas min vidi la projekton el alia vidpunkto. Mi scias ke estas diversaj kandidatoj kies ideoj spertoj kaj kvalitoj lokas kiaj preferitoj kaj tiu kiu elektiĝos inter ili estos bonega fidatarano. Sed ankaŭ mi vidas kun zorgo ke ne ekzistas la diverseco kiu nin karakterizas: preskaŭ ĉiuj kandidatoj elvenas el anglalingva tradico kaj/aŭ loĝas en Eŭropo. Se nia idealo estas krei entenojn kiuj profitu al ĉiuj mondpartoj, ĉu estas tro freneze revi pri reprezento de la komunumo el unu el tiuj mondpartoj ?

Mi konsideras ke miaj ŝancoj esti elektita estas malgrandaj, sed mia kandidatiĝo iras pli malproksimen ol nur unu baloto: pli ĝuste estas atentigo ke niaj projektoj estas konstruitaj en la diverseco kaj ke ni devas fieri pri ili. Se mia vidpunkto interesas vin vi povas vidi miajn ideojn detale ĉi tie.

Bonvolu lasi demandojn tie User_talk:Zuirdj/Board