Esperanto kaj Libera Scio/Raportoj/2013

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Esperanto kaj Libera Scio/Reports/2013 and the translation is 87% complete.
Outdated translations are marked like this.

Tio ĉi estas raporto pri agado de la Uzanto-Grupo Esperanto kaj Libera Scio en la jaro 2013.

Superrigardo

La Uzanto-Grupo Esperanto kaj Libera Scio ("ELiSo") laboras kiel neformala grupo. Nia agado estas parte konektita al antaŭa agado en neoficiala Vikipedia laborgrupo de Edukado@Interreto.

Agado

Nia ĉefa agadkampo en 2013 estis prelegoj kaj trejnadoj.

Esperanto kaj Libera Scio partoprenis Vikimedian konferencon 2013 en Milano kelkajn tagojn post oficiala rekono kiel Vikimedia Uzanto-Grupo

En Aprilo 2013 2 niaj reprezentantoj partoprenis Vikimedian Konferencon 2013 en Milano. Ni prezentis ELiSo kiel unu el unuaj Vikimediaj Uzanto-grupoj en Stato de la movado (State of the Movement) (vidu nian prezentaĵon). (Italio)

En Majo 2013 unuopuloj de Esperanto kaj Libera Scio helpis al E@I kaj GrammarSoft organizi trejnadon pri home asistata maŝina tradukado de la angla Vikipedio al la Esperanta. Ni monpetis de WMF, sed la monpeto estis malakceptita. (Slovakio)

En Julio 2013 2 niaj aktivuloj faris unuhoran Vikipedian trejnadon dum Somera Esperanto-Studado. (Slovakio)

Kontribuaĵo de ELiSo por Vikimanio 2013: Reproduktado de elstara artikolo al aliaj lingvoj per kunordigata agado

En Aŭgusto 2013 Blahma prelegis en Vikimanio 2013, surbaze de siaj spertoj de Esperanta komunumo, proponante formalan procezon por reproduktado de elstara artikolo al aliaj lingvoj per kunordigata agado. Kunlaboraj kontaktoj kun aliaj vikimedianoj interesiĝantaj pri multlingveco kaj tradukado estis starigitaj.

En Septembro 2013 KuboF prezentis Esperanto kaj Libera Scio dum kultura Esperanta renkontiĝo Arkones 2013. (Pollando)

En Decembro 2013 estis kreita nia paĝo ĉe Facebook

En Decembro 2013 KuboF prezentis Esperanto kaj Libera Scio dum junulara Esperanta renkontiĝo Junulara E-Semajno 2013/2014. Dum la renkontiĝo KuboF ankaŭ gvidis unuhoran Vikipedian trejnadon. (Pollando)

Financial state

In 2013 we hadn't bank account, regular incomes or regular outcomes. We asked for grant from Wikimedia Foundation for training about the system WikiTrans (see above), which was rejected. The necessary fund was provided by grant requested by project's partner E@I from Esperanto movement source. Some of our activities was done during Wikimedia meetings (Wikimania, WikiCon) with no additional money needed. All another costs was covered from personal sources of particular volunteer.