Teni eventojn sekure/Vidaĵoj

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Keeping events safe/Visual materials and the translation is 100% complete.

Reguloj por Amika Spaco

La konferenco, ĉe kiu vi ĉeestas, havas Regulojn por Amika Spaco. Tiuj reguloj specifu gvidnormojn, kiujn la ĉeestantoj devas observi, por havigi senĝenan sperton dum eventoj. Tio signifas, ke dum diskutoj, ĉiuj partoprentoj konsideru la kuntekston, fonon, kulturajn diferencojn, spertojn, subtenon, kaj efikon.


Ĝenerale, la reguloj malpermesas insultajn parolajn komentojn pri:

  • Raso
  • Naciaj origino kaj deveno
  • Civitaneco
  • Sekso
  • Seksaj identeco kaj esprimo

  • Seksa orientiĝo
  • Aĝo
  • Korpaj grando kaj tipo
  • Handikapeco
  • Religiaj kaj politikaj kredoj


La reguloj ankaŭ malpermesas la jenajn kondutojn:

  • Insultaj aŭ malkuraĝigaj komentoj
  • Nedezirata aŭ nekonvena fizika kontakto
  • Perforto aŭ minaco pri perforto
  • Intencaj timigado, ĉikanado, aŭ persona atakado
  • Ŝtelsekvado

  • Videa aŭ sona surbendigo sen eksplicita permeso
  • Fimalkaŝo
  • Publikigo de privata komunikado
  • Daŭra ĝenerala interrompado


Se vi atestas ion, kio viaopinie malobservas la Regulojn por Amika Spaco, ekzistas kelkaj procedoj, kiujn vi povas fari.

Tio dependas de la graveco de la okazaĵo.

Via unua kontanktpunkto estu la eventaj kunordigantoj — ili respondecas pri malobservoj de la Reguloj por Amika Spaco, kiam tiuj okazas. Ili povas helpi vin trovi la sekvajn paŝojn por solvado de la problemo.


Vi ebla povas solvi kelkajn problemojn per vi mem.

Ekzemple, se vi rimarkas iun, kiu daŭre interrompas iun alian, ĝentile postulu ke la interrompanto lasu la aliulon fini siajn parolojn. Se vi rimarkas ke iu estas malkomforta dum diskuto, provu ĝentile ŝanĝi la temon.

Tiuj paŝoj eble aspektas etaj, sed ili povas esti signifa. Se vi sentas vin kapabla por defendi aliulojn en tiaj situacioj, tio povas solvi eblan konflikton, antaŭ kiam ĝi komencas.

Lertecoj por subtenantoj

Subtantoj estas gravaj por bonvenigi kaj igi homojn senti respekton kaj akceptatecon ĉe Vikimediaj eventoj. Subtanteco temas pri aŭskultado kaj estimado de de viaj kolegoj, kiam ili bezonas amikan orelon, kaj disponigo de plua protektado kontraŭ neakceptebla konduto ĉe eventoj. Vi ne devas esti ekstravertitulo por esti subtenanto — simple aŭskulti aliulajn problemojn kaj zorgojn povas esti bonega unua paŝo.


Provu aŭskulti, ne paroladi. Se iu venas al vi pro problemo, rigardu tion serioze kaj efektive aŭskulti. Estigu spacon por ke la problemhavanto povas rakonti sian problemon; ne juĝu, kaj aktive aŭskultu.


Supozu bonfidon. Ĉiu havas siajn proprajn spertojn, kiuj eble diferencas de aliulaj. Sed konsciu — la fakto ke vi neniam spertis ion ne signifas ke tio neniam okazas. Supozu, ke validas ĉiuj spertoj, kaj raportu ilin al eventaj organizantoj, se tio konvenas.


Restu mense malfermita. Eĉ se vi reagus alimaniere al situacio, kiun vi atestas, aŭ kiun aliulo priskribas al vi, lasu vian menson malfermita, kaj ne estu juĝema. Se io ne estas klara, petu por klarigo, anstataŭ antaŭjuĝado.


Agnosku vian privilegion. Estu advokato; uzu vian pozicion de potenco kiel dukton por igi la marĝenigitajn voĉojn aŭskultataj; estu preta rimarki neakcepteblajn kondutojn. Konsciu pri viaj propraj antaŭjuĝoj.


Share the knowledge. You do not have to fight the good fight alone. Connect people with resources that may be useful for them, including directing them to the event's safety team.


Staru kontraŭ fikonduto. Ekzemple, se vi rimarkas iun, kiu daŭre interrompas iun alian, ĝentile postulu ke la interrompanto lasu la aliulon fini siajn parolojn. Se vi rimarkas ke iu estas malkomforta dum diskuto, provu ĝentile ŝanĝi la temon.

Se vi sentas vin kapabla por defendi aliulojn en tiaj situacioj, tio povas solvi eblan konflikton, antaŭ kiam ĝi komencas.


Ne faru tion por la gloro. Via privilegio eble ebligas vin paroli por la marĝenigitoj kaj mistraktitoj, sed tio ne temas pri vi. Certigu ke vi restos ekster la lumĵeto, por ke la aŭskultenduloj estas ja aŭskultataj.


Bonvenigu korektojn. Neniu estas perfekta — vi eble eraros tiel, kiel tio efikos sur aliulojn. Estu akceptema al konstruiva kritiko; agnosku viajn agojn; pardonpetu laŭnecese; kaj ŝanĝu viajn farontajn agojn.

Kulturaj konsideroj

Vikimediaj eventoj allogas homojn de ĉiaj kulturoj kaj fonoj. Gravas memori ke homoj reagas malsame al malsamaj agoj. Tiuj povas varii inter sinlaŭdo, manĝaj kutmioj, niveloj de alfrontado, kaj sinkonigo ĝis fotografio, salutado, kaj humuro.


Fotografio dum eventoj estas bonega, sed zorgu pri aliulaj rajtoj al privateco.

Kiam vi ĉeestas ĉe evento kun aliaj komunumanoj, provu ekvilibrigi tiun du valorojn.

Kelkaj ĉeestantoj simple ne volos esti fotita. Kelkaj ĉeestantoj eble ne malpermesos fotojn, sed eble ne volas la diskonigon de la fotoj Interrete. Kelkaj eble havas preferojn pri la maniero, kiel la fotoj estos diskonigataj.

Bonvolu zorge respekti aliulajn dezirojn pri fotoj. Ŝildoj aŭ rubandoj por la evento montros la dezirojn de la portantoj pri fotografio — sed sciu ke, ĉe sociaj eventoj, homoj eble ne portos siajn ŝildojn.

Se vi volas foti iujn, konsilindas antaŭe demandi ĉu ili permesas tion.


Ekzistas diversaj metodoj de saluto kaj montro de amikeco.

Plaĉas al ni ŝati unu la alian, sed ni zorgu pri la maniero, kiel ni faras fizikan kontakton. Io, kio estas ordinara al vi, eble ne estas ŝatata de aliuloj. Se vi ne certas pri kiel saluti iun, konsideru mansvingon kaj “saluton”!

Ĝenerale, vi evitu tuŝi aliulojn, krom se ili jesas. Fundamente, homoj rajtas esti komforta ĉe eventoj; tial, ĉiam konsciu pri situacioj, en kiuj vi eble modifu vian konduton laŭkuntekste.


Konferencoj kaj renkontiĝoj povas esti bonegaj amikigaj spertoj, kaj humuro gravas pri interkonatiĝo.

Tamen, ni zorgu, ke niaj ŝercoj ne temas pri ofendaĵoj aŭ disputigaĵoj.

Tiuj povas inkluzivi lingvojn, politikon, veston, nomojn, sekson, seksaĵojn, aŭ aliajn kulturaĵojn, pri kiuj homoj povas senti sin juĝata, malestimata, mokata, aŭ malsimpatiata.

Ne ŝercu pri ajna grupo de homoj — eĉ se vi mem estas parto de tiu grupo. Kelkfoje, lingvaj kaj kulturaj diferencoj povas malhelpi plenan komprenon de ŝercoj.

Kiam vi amuzadas vin, konsciu pri aliulaj kulturaj valoroj. Tio helpos ĉiujn havi bonan sperton!