La Vikipedia Biblioteko/Informilo/Majo–Junio 2020

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page The Wikipedia Library/Newsletter/May-June 2020 and the translation is 95% complete.
Outdated translations are marked like this.
La Vikipedia Biblioteko
Libroj & Bajtoj
Numero 39, Majo–Junio 2020

Aboni por ĉiumonatdua liverado

En ĉi tiu numero, ni reliefigas novajn disvolviĝojn kaj partnerecojn pri la Bibliotekkarta Platformo, kaj same kiel ĉiam, resumon de novaĵoj kaj komunumaĵoj pri bibliotekoj kaj bitigita scio.

Bibliotekkarta Platformo

La Bibliotekkarta Platformo faciligas senkostan atingon al pagpostulaj fidindaj fontoj por spertaj Vikimediaj kontribuantoj. Antaŭe, ĉia atingo al la Vikimedia Biblioteko postulis, ke vi petu, kaj estu aprobita, por individuaj partneroj. La Biblioteka Fasko ŝanĝas tiun laborfluon, per igi parteraron tuje havebla por ĉiu, kiu plenumas la postulojn de sperto pskribitajn en niaj Uzkondiĉoj. Se vi plenumas tiujn postulojn (inkluzive de 10 redaktoj dum la lasta monato kaj neforbariteco), vi havos tujan atingon al la Faskaj partneroj per la Biblioteka Karto, sen postulo peti aŭ renovigi.

Ĉi tiu atingo estas provizata per EZProxy, kiu ankaŭ estas efektiva por pluraj ekster-Faskaj partneroj. EZProxy estas retperada servo, kiu aŭtentokontrolas uzantojn. Anstataŭ po unu ensaluto por ĉiu partnero, kiun vi rajtas atingi, vi povas atingi ĉiujn EZProxy-haveblajn partnerojn simple per ensalutado en vian Bibliotekkartan konton per Vikipedio.

Por atingi Faskajn kaj EZProxy-partnerojn, simple vizitu la Bibliotekkartan Platformon, iru al la nova paĝo Miaj Kolektoj, ligitaj el via uzantopaĝo ĉe $url, kaj alklaku ‘Atingi rimedon’ por la partero, kiun vi volas atingi, en la langeto Retperilo/Fasko. Ankaŭ, se vi scias lingvon alian ol al angla, estas interesata pri tradukado, kaj havas la tempon, bonvolu viziti translatewiki.net por helpi traduki kaj revizii la ĝisdatigitan retejon.

Novaj partnerecoj

La Vikipedia Biblioteko anoncas ekregistrado hodiaŭ por senkostaj, plenatingaj, kontoj de pluraj novaj partneroj:

  • ProQuest – inkluzivas ProQuest Central, Literature Online, la Ĉinan Gazetokolekton HNP, kaj la historian arkivon de New York Times
  • Springer Nature – altingo al nature.com, kiu ĉefe konsistas el revuoj en la viv- kaj fizikaj sciencoj, kaj link.springer.com, vasta kolekto de multfaka esplorado
  • BioOne – scienca eldonejo de revuoj pri la biologiaj, ekologiaj, kaj mediaj sciencoj
  • CEEOL – la Centra- kaj Orient-Eŭropa Enreta Biblioteko estas eldonejo de vasta gamo de revuoj kaj bitlibroj pri homaj kaj sociaj sciencoj
  • IWA Publishing – eldonejo de libroj kaj 14 revuoj pri akvo, rubakvo, kaj rilataj studfakoj pri la medio
  • ICE Publishing – parto de la Institucio de Konstruinĝenieroj (ICE)

Aliaj partneroj kun haveblaj kontoj estas en la listo en nia paĝo pri partneroj.

Bajtetoj

Dankon pro legado! Por ricevi ĉiumonatdua diskutpaĝa ĝisdatigo pri novaj numeroj de Libroj & Bajtoj, bonvolu aldoni vian nomon al la abonlisto. Por retpoŝta liverado de la informiloj, bonvolu aboni ĉi tie.