Translation requests/WMF/Inside Wikimedia Video Dec 2008/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Note: It is not easy to update these translations, so they should be triple-checked before being marked as "ready" for publishing.

1
00:00:11,189 --> 00:00:17,325
Fondaĵo Vikimedio estas la organizaĵo malantaŭ Vikipedio kaj ok aliaj frataj projektoj por libera informaro.

2
00:00:17,968 --> 00:00:22,733
Ni estas grandega, vere populara retejo. Je la kvara rango de la retejoj tutmonde.

3
00:00:22,632 --> 00:00:26,595
250 milionoj da homoj uzas ĝin ĉiumonate, tamen ni estas neprofitdonaj.

4
00:00:26,736 --> 00:00:28,354
La etoso estas mirinde vigla.

5
00:00:28,970 --> 00:00:32,388
La unua afero, kiu min mirigis jam post la alveno, estis la malgrandeco de la organizo.

6
00:00:32,632 --> 00:00:38,519
Plej multaj homoj kredas ke ĝi estas kolosa kompanio kun ĉiuj specoj de prilaborantoj kaj freneza kvanto da programistoj – sed fakte ne.

7
00:00:38,642 --> 00:00:42,735
Estinte dungita unuafoje, mi pensis ke mi venos en vere grandskalan firmaon,

8
00:00:42,963 --> 00:00:45,493
mi tamen tiam eniris kaj vidis, ke temas pri kvin homoj.

9
00:00:53,149 --> 00:00:57,691
La ĉefa parto de farendaĵoj kaj ankaŭ de la valoro kreata por la organizo kaj projektoj

10
00:00:57,998 --> 00:01:00,680
estas plenumata de volontuloj en la tuta mondo.

11
00:01:00,927 --> 00:01:03,804
Ĉi tie en la oficejo estas nur stabo de dudek tri homoj,

12
00:01:04,127 --> 00:01:08,491
kiuj klopodas plifaciligi kaj subteni tiujn volontulojn kaj ilian laboron.

13
00:01:11,796 --> 00:01:15,473
Ni ĉi tie en San Francisco estas la plej eta parto – la organizo estas multe pli granda.

14
00:01:16,651 --> 00:01:20,169
La sciaĵoj estas libere atingeblaj por multe pli larĝa amaso da homoj ol en la estinteco.

15
00:01:20,648 --> 00:01:23,885
Vikipedio ekzistas en 264 lingvoj.

16
00:01:24,363 --> 00:01:31,894
La plej granda parto de mia laboro estas plilarĝigi partoprenon en unuopaj lingvaj versioj de Vikipedio.

17
00:01:32,086 --> 00:01:33,622
Ni volas disvastigi la partoprenon.

18
00:01:33,756 --> 00:01:38,885
Ni celas konkretajn grupojn kaj instigas la legantojn iĝi redaktantoj.

19
00:01:39,093 --> 00:01:41,802
Ni laboras kun miloj kaj miloj da volontuloj.

20
00:01:42,308 --> 00:01:45,986
Homoj ne estas pagataj por la kunlaboro, ili faras tion pro amo al la projekto. 

21
00:01:46,784 --> 00:01:49,294
Afero kiun multaj homoj ne komprenas estas ke eĉ -ili- povas redakti.

22
00:01:49,689 --> 00:01:54,833
Ĝi estas normala portilo de liberaj sciaĵoj. Neniu reklamo…

23
00:01:54,993 --> 00:01:57,145
Mi vidas komunan bonon en la laboro kiun mi faras. 

24
00:01:57,409 --> 00:01:58,574
Ni fakte vidas bonrezultojn.

25
00:01:58,572 --> 00:02:00,071
Temas pri tutmonda movado.

26
00:02:00,216 --> 00:02:01,135
Ĝi estas libera.

27
00:02:01,077 --> 00:02:05,231
Ni penas liveri liberajn informojn al homoj – ĉie en la mondo.