Tekniko/Ambasadoroj

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Tech/Ambassadors and the translation is 100% complete.

Kion faras la Teknikaj Ambasadoroj?

Helpi aliajn uzantojn Priatentu teknikajn diskutojn en via hejma vikio, kaj helpu viajn kolegajn Vikimedianojn per respondado el iliaj demandoj pri la programaro, ŝablonoj, ktp.

Se vi kapablas, helpu ilin diagnozi siajn problemoj kaj solvi problemojn rekontatajn de ili. Lernu ĉion pri la rolo nun.


Transsendi teknikajn novaĵojn Ricevu resumon de Teknikaj Novaĵoj liveratajn al via diskutpaĝo (aŭ komunuma diskutpaĝo) ĉiŭsemajne, kaj informu vian komunumon pri tio, kio efikos sur ĝi.

Invitu aliulojn aboni, kaj, se vi povas, helpu verki la informilon.


Raporti cimojn Se tro malfacile aŭ neeble estas solvi la problemon en via vikio, raportu problemojn kaj petojn por trajtoj en nia cimspuradilo ("Phabricator").

Atentu la diskuton en Phabricator kaj, se necesas, helpu la evoluigantojn. Kiam la problemo estas solvita, informu viajn samvikianojn en via hejmvikio.


Komuniki kun evoluigantoj Se vi ne kapablas uzi la retejon Phabricator, jen aliaj uzeblaj iloj:

Varbi aliajn Teknikajn ambasadorojn Se vi konas tiujn, kiujn interesas teknika ambasadoriĝo, vi povas inviti ilin aliĝi.

Vi povas ankaŭ montri la ĉi-suban uzantoskatolon en via uzantopaĝo, kaj kopii ĝin al via hejmvikio:

{{User tech ambassador}}

TAThis Tech Ambassador monitors changes that may affect Wikimedia Meta-Wiki.

Partopreni plu Se vi volas fari preter ambasadorecaj aktivecoj, vi povas helpi multmaniere.

Vi povas helpi gvidi la laboron de niaj evoluigantoj, aŭ mem ekdezajni, ekprogrami, ektraduki, aŭ ektesti programaron.


Rimedoj por Teknikaj ambasadoroj